plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

31.1.18

Dorsoflanke.


de Rabelezo :
"Kiu volas furzi pli alte ol sia pugo, tiu truigu unue sian dorson."

La hodiaŭa ĵurnalo 423.

Ĝuu ties legadon ĉi-tie.

Baldaŭ someros !


Plaĝen ni revenos...
Mi esperas, ke ankaŭ vi.

Sola ne restu sub pluvombrelo.


Hu ha ! pluvas ! mi ja trovos survoje malsekan kompatindulon por kundividi mian ŝirmejon. 

Aspergu min...


... sed per via asparago.

Tra la fenestro (jen plia !).


Vi ne restu malantaŭ la vitro, riskante malvarmumon, ĉar ne antaŭ vendredo vespere mi alvenos, karulo mia. 

Mian manon...


... mi uzas laŭvole, kaj vian opinion mi tute prifajfas !

Ĝinzo kaj blanka t-ĉemizo.


Pentraĵo de la irlanda artistino Eileen Healy.

29.1.18

Honore al...


Honore al la vaganta kavalirismo (el « Transgeneraciaj Kulpoj »)


Merkredon, le 14-an de decembro 2016.


Tie disaj, tra la konkretaj romanintrigoj,
ekzistas realaj figuroj kiuj aŭdacas transsalti montojn
cele al nur unu brakumo.
Mi estas la leganto kiu atendas la transmontan venanton.
Li alproksimiĝas sur nigra ĉevalo, ventoj tra la haroj
kaj iom da epopeco en siaj dignaj trajtoj.


Paulo Silas (1990-2017)

Tra la fenestro.


de Sylvain Tesson :
"Uzado de fenestro : lasi belecon eniri kaj inspiriĝon eliri."

Scott Treleaven...


... estas kanada artisto.

Vaganta mano.


de Paul Auster :
"Vagadi tra dezerto tute ne implicas ekziston de Promesita Lando." 

28.1.18

Omaĝe al la poeto.


de Stanislas de Boufflers :
"Homaro bezonas poetojn, samkiel nokto bezonas stelojn."

Adiaŭ, poeto !


Mi ĵus eksciis pri la forpaso per sinmortigo en pasinta oktobro de la juna brazila poeto Paulo Silas (1990-2017).
Ni ambaŭ dumtempe kunlaboris, ĝis kiam li malamikiĝis, pro kialoj laŭ mi ja bagatelaj. Sed mi tute ne rankoris kontraŭ li, kaj komprenis ke, kiel multaj poetoj, li probable estis homo fragila kaj ege sentema.
Ve ! ni neniam sukcesis reamikiĝi ! Mi ege malĝojas.
Poetoj laŭdire neniam mortas...
Do, adiaŭ amiko !

Kiam rigardo parolas.


de Francisco de Paula Fernandez :
"Papilioj en ventro. Stulta smajlo. Brilanta rigardo. Tielas amo, ĉu ne ?" 

Kies mano(j)...


... min revarmigos dum tiu tro longa vintro ?

27.1.18

Ho somero !


... ĉu vi revenos baldaŭe ?

Verda ranineto.


        Iam estis iĉo, kiun la naturo multe tro malavare provizis per kaco kvindek centimetrojn longa. Bela peco, ja certe, sed tamen malfacile portebla kaj uzebla, kaj tial iomege ĝena.

         Amikiĉo lia konsilis, ke li vizitu iun maljunan sorĉistinon loĝantan rande de la vilaĝa arbaro. Kiam li finklarigis al ŝi sian aferon, la sorĉistino malfermis polvoplenan libregon, traserĉi kaj legis laŭte kaj kriĉvoĉe :

- Vi iru al la lago de la unuokula anaso. Tie vi trovos iun verdan ranineton, kaj al ŝi vi petu, ke ŝi iĝu via edzino. Nun for ! Iru tujtuj ! Ek !...

La iĉo rigardis perguglomape en sia poŝtelefono. Tiel li konstatis, ke la lago de la unuokula anaso ja ekzistas, kore de la granda arbaro. Ĉar li havis nenion por perdi (se eblas tion diri…), li senprokraste veturis ĝis la lago (dankon al Guglomapo !).

Post mallonga tempo, li aŭdis « plaŭ, plaŭ, plaŭ » kaj ekvidis verdan ranineton, kiu saltpaŝis ĉerande.

La iĉo rigardis dekstraflanken, maldekstraflanken… Neniu ĉeestas ?

- Saluton verda ranineto… Ĉu vi konsentus iĝi edzino mia ?

La besteto haltis, levis la kapon, kaj respondis :

- Ne !

Sed tiam, samptempe, li ja sentis ke io fakte okazis en lia kalsono. Li malzipis la pantalonon kaj rigardis enen. Lia kaco nun estis mirakle kaj neespereble je dek centimetroj malpli longa !

- Ranineto ! ranineto ! li kriis, postkurante la saltantan besteton. Ĉu vi bonvolas esti mia edzino.

La ranineto haltis, levis la kapon kaj respondis :

- Ne !

La iĉo denove sentis ion en sia kalsono. Lia kaco ĉi-foje estis

 « nur » dridek centimetrojn longa. Nu, unu plia fojo sufiĉos, li diris sin enkape. Kaj rezipinte sian pantalonon li plu postkuris la batrakineton.

- Ranineto karega, li petis, mia edzino vi konsentu fariĝi !

Denove la besteto haltis, levis la kapon kaj rigardante la iĉon rekte en la okulojn ŝi diris :

- Ne, ne kaj ne !!!    

Permesita krokodilado.


afrika proverbo :
Kiu remas laŭ la fluo ridigas la krokodilojn."

Manojn alten !


Tiel vi ĉesigu vian manlaboron... 😉

26.1.18

Demetaĵo.


Demetado laŭdire riĉigas...
Mi fakte ŝategus vin riĉigi ! 

La hodiaŭa ĵurnalo 422.


Legu ĝin senprokraste ĉe : la hodiaŭa ĵurnalo.

Atendante someron.


Atendotempo jam estas plezuro...
Ĉu ?

Inundoj en Francio.


Feliĉe, ne en mia regiono.

Kunkuni.


de Goeto :
"Dum vojaĝo estas gaja kunulo kvazaŭ rulseĝo."

Bunta portreto.


de Jimmy Law, artisto de Sudafriko. 

Kies mano ?


Mosia* proverbo :
"Kiu ne vizitis du bazarojn, tiu ne povas scii, kiu estas la pli bona." 

* de la mosioj, popolo de Burkino.

La hodiaŭa ĵurnalo n°421.


Ĉiam leginda ĉe : la hodiaŭa ĵurnalo. 

24.1.18

Tiam someris !


Pri suno mi sopiras...

La hodiaŭa ĵurnalo 419.


Legu ĝin rekte ĉe  : "la hodiaŭa ĵurnalo".

Naiva demando.


- Ĉu ankaŭ miajn ŝtrumpetojn mi demetu ?

Firme teni la stangon.


Iĉo estas samkiel buso. Iun vi ne postkuru. Ja alvenos la cetera.

Portreto de knabiĉo.


Akvarela portreto (2016) de la itala pentristo Giorgio Dante.

Hararanĝo.


turka proverbo :
"Vi ne kredu, ke lasinte viajn harojn ĉe la hartondisto vi jam pagis ĝin*."

* jes, "ĝin" ! Tion mi uzis ĉar hartondisto ja povas esti hartondistino kaj hartondistiĉo. Kial uzi "ĝi" kiam temas pri homo estus aĉiga ? Esperanto fine estu neseksisma lingvo. Des pli ke ĝi facile povas esti tia.

Kie la mano ?


de Pierre Bergé :
"Esti samseksemulo estas samkiel esti maldekstramanulo, minoritato kiun oni provis malhelpi. Tial de tio oni ne faru valor-unuon, eĉ ne objekton de malhonoro aŭ naŭzo. Temas nur pri maniero vivi sian seksecon. Nenio pli. Glorigadon mi tute ne ŝatas."    

23.1.18

Serpento.


de Franz Kafka :
"La unua dombesto de Adamo, post la elplelado de l' Paradizo, tiam estis serpento."

Nuksaj panetoj (nova versio).


Jen el miaj tirkestoj erotika teksto, kiun mi publikigis unuafoje en tiu ĉi blogo en marto 2012. Ĝi aperas nun en nova ne seksisma versio.





            Dum mia unua jaro estiel metilernanto, mi estis nek tre ruza, nek tre seksmatura. Sed tuj post miaj someraj ferioj (kaj la aventuroj kiujn mi baldaŭ rakontos), mia seksscivolemo kreskis tagon post tago. Mi ekparolis de tiam pri pugo, fikado, kaco, kojonoj kaj tiel plu... Mi plie ekallogis plenkreskuliĉojn per dezirvekaj teniĝoj.



         Vi probable memoras, ke mi lernis tiam la panistan metion, ĉu ne ? La mastriĉo havis tian fornejon laŭ malnova modo, kian ne plu ofte videblas nun. Li estis ja bonega metiinstruisto. Ankaŭ Frederiko, lia  tridekjara laboristo, estis al mi atentema. 

         Li estis nigrhara fortikulo, certe bona edzo kaj bona patro por siaj du knabinetoj. Ne tre parolema ĝis nun, li tamen ofte eniris senkiale en la vestejon, kiam mi senvestiĝis, unu horon antaŭ li, antaŭ ol rehejmeniri. Ŝajnigante serĉadon de io en poŝo de sia jako, li ĵetis samtempe rigardon al mia kalsono. Aŭ pli ĝuste dirite, al ties allogan enhavon. Sed li ne riskis min tikli, ĉar la mastriĉo neniam estis malproksime...



         Tuj post miaj ferioj, la lastajn tagojn de Julio, la mastriĉo, ĉar malsana, foriris kun sia edzino en la domon de la filiĉo. Estis do, por Fredo kaj por mi, la unuan fojon, kiam ni laboris sen li, nur ni ambaŭ kaj samhorare. Ni senvestiĝis samtempe en la mallarĝa vestejo. Li estis diketa kaj surhavis bluan kalsoneton eksmodan, certe aĉetitan de lia edzino. Li diskrete min spionis kiam, forŝovante mian pantalonon, mi malĉaste disetendis miajn femurojn. Lia rigardo fuĝis renkontante la mian.

         Eĉ kiam varmegis, neniam konsentis la mastriĉo ke ni laboru sen niaj laborvestoj. Sed nu, li estis for... Kaj vere sufoka estis la nokto, des pli en fornejo. Tial mi formetis mian panistan jakon. Kiam Fredo min ekvidis torsnuda, li kriis al mi :

- Hej, Ĵeromo, kial do tutnude vi ne laborus ? Ĉu ne ŝvitas viaj kojonetoj enkalsone ?

Malbutonante sian jakon, li alproksimiĝis. Lia voĉo sonis strange.

- Tio ne ĝenus min, li diris. Estu komforta. Tute solaj ni ja estos.

- Vi unuvice, mi respondis.

Tamen, mi tuj demetis la pantalonon, kaj pli senĝene plej taŭge, kvankam ne plene nuda, mi eklaboris denove.

- Ĉu vi scias, kio estas panistlernanta bapto, li resturmis iom poste? Miaepoke, ĉiu nova lernantiĉo estis devigata sin masturbi ĝis ĉurado en la knedujon, en la paston...

- Ĉu ankaŭ vi mem tion faris ?

- Kompreneble jes, la nunaj laboristiĉoj tiam nin trudis ! Vi ne povas imagi, kiom ekscitive estis pensi matene pri ĉiuj, kiuj englutos vian spermon kune kun pano. Kial ne provi ? Ek!... Provu! Mi ne rigardos…

- Ne estus sanitare deca, mi diris, jam ekruĝiĝante.

- La panon poste ni bakos, li argumentis.

Sed nenion mi faris. Fredo reiris al sia posteno kaj konservis sian pantalonon. Nenio okazis ĝis la fino de la nokto.



         La sekvantan nokton, la vetero estis ankoraŭ pli varmega kaj fulmotondra. Mi tuj eklaboris nur vestita per lozega kalsono, kies laca zono sobglitemis ĉe mia kokso. Fredo, grumblema, ŝvitanta, rondiradis ĉirkaŭ mia postaĵo. Fine li demetis sian jakon kaj, iom poste, ankaŭ sian pantalonon. Mi tiam preparadis avelbulkojn. Dum mi knede prilaboris la paston, miksante ĝin kun aveleroj, la skua movado glitigis la kalsonon ĝis la harkovrita bazo de mia kaco, malkovrante krome preskaŭ miajn tutajn sidvangojn. Fredo baldaŭ alvenis malantaŭ min por kontroli... la kvalitecon de... mia laboro. Nu, ĉu pli verŝajne la kvalitecon de mia pughaŭto ? Gluiĝanta ĉe mia postaĵo, li pasis siajn brakojn sub miajn kaj prenis pastbuleton per unu mano kaj avelo per la alia :

- Kiaj estas viaj bubaj kojonoj ? Ĉu same kia pastbuleto, aŭ ĉu kia avelo ?

Mi spertis la premon de lia pelvo ĉe mia pugo. La kalsono fakte ne plu povis sobiri, ĉar mia streĉiĝanta hoko nun firme ĝin kroĉis !...

- Nu… ĉu ankaŭ vi estas unu el tiuj gejaĉoj, mi sarkasme diris ?

- Ĉu ne plu eblas ŝerci, li respondis ? Kiam li formoviĝis, rapida rigardo konfirmis mian pugan impreson, ke ankaŭ li havis belan ilon por kroĉi sian kalsoneton !



         Konfuzita, Fredo ne plu kuraĝis ion aldoni. La tutan nokton mi de malproksime lin ludeme kaj kruele ekscitis per la duonsenvestita alloga pugeto mia.



         Tria nokto: Nenio okazis. Fredo ne riskis froti sin ĉe mia silka nigra kalsono.



         Kvara nokto:

- La mastro revenos morgaŭ, diris Fredo.

Mi pensis : io nepre okazu tiun nokton !

Ja intence mi fakte jam surmetis mian trivitan kalsonon duone diskudritan, tiun kun rozkoloraj elefantetoj. Mi ŝategis tiun kalsonon, ĉar kvankam kaduka, ĝi estis unu el la unuaj, kiujn mia patrino al mi aĉetis laŭmode, anstataŭ la ĝis nun neeviteblaj kalsonetoj. Same kiel dum la pasintaj noktoj, mi eklaboris nur perkalsone vestita. Fredo, kiu estis bonhumora, baldaŭ demetis siajn vestojn por labori pli komforte. Lia ruĝa kalsoneto facile lasis travidi la karnoriĉan voston, supre de dezirovekaj grasaj kojonoj. Mi tuj mokis lin :

- Ne sekaj vinberoj estas tio ĉi, Sinjorino mia, mi ŝercis, celante permane lian subveston. Panikiĝante li ekkaptis miajn manradikojn dum mi daŭrigis :

- Eĉ ne aveloj estas... Oho ! Kiom belas la kaŝtanoj ! Oho ! Dika banano... Ĝuste, mi ekmalsatis...

- Haltu ! haltu ! Reiru laboren, li diris ridaĉante.

Li strebis malebligi min trafi siajn “fruktojn”, kiujn kompreneble “ekmaturiĝis”.

- Lasu min senŝeligi vian bananon. Mi ja vidas ke tion ĝi ja ŝatus, mi diris, lekante miajn lipojn.       

Fredo ne plu sciis, kion pensi kaj fari. Li kompreneble konsciis pri la videbla streĉiĝo de sia sekso, kiu, el la tro malgranda kalsoneto nun provis eksalti. Sed li tute ne sciis, ĉu mi lin provokis aŭ ne.

- Lasu mi faruni viajn sekajn vinberojn, por ke ili ne malsupreniru funden en la muldilo !        Provante min liberigi, tiam mi surgenue falis, kaj ankaŭ Fredo strumblis sur min. La farunsakoj staris proksime de ni. Mi do tuj provis rampe atingi ilin, por preni plenmanon da faruno. Fredo provis reteni mian movon, min kaptante ĉe la kalsono. Mi tamen baraktis, dum li tiris por min restigi... Skriiiiiiiĉĉĉ ! ...la eluzita teksaĵo disŝiriĝis, liberigante sian tutan frandaĵan donacon. Mi eksaltis tiam al la faruno, dum Fredo, mirŝtoniĝinta pro la kalsondetruo kaj la antaŭnaza subita vido de mia tutŝvela vosto, ne plu kapablis kontraŭstari. Mi eksidis sur lian torson, lokante mian nudan pugon ĉe lia kapo. Li mole baraktis. Sub la teksaĵo, lia prancanta kaco atendis nur mian liberigan manon por sia plena kaj senkondiĉa kapitulacio. Mi levis la elastan zonon : tuj, dikega violkolora glano salte aperis. Unumane mi forŝovis la kalsoneton, malkovrante la dikan blankan kolbason de Fredo, kaj poste liaj rondaj krispharaj purpuraj kojonoj, kiujn mi ĝoje ŝmiraĉadis per faruno. Fredo eĉ ne ribelis. Mi tiam farunis lian tutan sekson, same kiel oni farus por fritota fiŝo. La dika haŭto dolĉe ruliĝis sub miaj fingroj. Fredo iome disetendis siajn femurojn, streĉiĝis... Lian salivoplenan raspan mentonon mi sentis, iam ĉe mia anuso, iam ĉe miaj « valizoj ».



- Haltu, haltu li diris, provante haltigi mian brakon, kiu nun plirapidigis sian iroreiran movadon.

         Ambaŭmane mi prenis lian kacon kune kun la mian. Mi sentis ĉe mia peniso la kurenton, kiu  fluis laŭ lia. Mi volupte skuis tiun, kiu fariĝis nur unu ilo, unu kacego unuiĝinta  pro ĝuego. Ni kune sputis la ĉuron dum ĝemado-koncerto.



         Fredo tuj poste suprenŝovis sian kalsoneton. Nenion li diris.

         Kvankam mi tutnude restis la ceteron de la nokto.

         Kvankam poste, fronte al li mi masturbiĝis kaj duanfoje ĉuris en la kornbulkan paston.

- Jen la panistlernanto-bapto, mi diris.                       

         Ja aparte gustoplenaj estis laŭdire la kornbulkoj, ĉi tiun matenon...

Kie la manoj ?


de François Cavanna :
"Elefanto estas la nura mamulo kapablanta sin masturbi kaj samtempe havi liberajn manojn."