plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

30.1.17

Ne malvarmiĝu.


Se ne, ja bonvole mi flegos vin.

Nu, finfine : vi malvarmiĝu !!!

Kiam vi smajlas...




Kiam vi smajlas, al la vivo vi montras la dentojn, al l’amiko…
Kiam vi smajlas, vi aŭskultas, vi ne plu parolas,
Kiam vi smajlas, mi scias, ke vi amas min,
Via smajlo diras « mi amas vin… »

Kiam vi smajlas, mi scias, ke vi diras « jes… »,
Kiam vi smajlas, ekmalfermiĝas via lito…
Kiam vi smajlas, mi scias, ke vi ne plu povas diri « ne… »
Via smajlo diras « mi scias, ke vi amas min… »


Eraste de Saint-Amant, Poèmes garçonniers (Knabaj poemoj), 2014.
Legu franclingve pli da poemoj ĉe : Eros in Arcadia.

Bilda ludo.


Dua ovala pilko kaŝiĝas en la ĉi-supra bildo.
Malkovru ĝin !

Strangas nia mondo...


Ne komentinda.

Laŭsezone !


Por daŭre sani, oni laŭdire manĝu po kvin legomojn aŭ fruktojn tage.
Sed ja laŭsezone !
Feliĉe kelkaj legomoj estas ĉiusezonaj... 

Hundido de l' semajno 5 - 2017.


de Sacha Guitry :
Iuj viroj havas kion ili meritas. La ceteraj estas fraŭloj.

27.1.17

Feliĉan novan jaron !


Laŭ la ĉina lunkalendaro, ni eniros morgaŭ la jaron de l' virkoko.
Tial mi elektis pentraĵon de 1956 far Paul-Vanier Beaulieu, "la junulo kun virkoko". 
Nu... mi konas ja multe da junuloj, kiuj kutimemas virkokumi... 

Boscoe Holder.


Boscoe Holder (1921-2007) estis pentristo el Trinidado kaj Tobago.


Plu vintras...


latina proverbo :
En esperreĝlando ne ekzista vintro. 

Agrablan semajnfinon al vi ĉiuj !


Des pli se pluvos,
des pli se hejme vi restos,
provu (almenaŭ) duopiĝi ! 

23.1.17

Nu, restu sur la divano !


Mi finfine kunrestos. Ja tro malvarmas ekstere...

Portretoj far Yisrael Dror Hemed.


Mi ĵus malkovris tiun israelan pentriston, kiu naskiĝis en 1975. 
Portretoj naturaj kaj esprimoplenaj de junuloj (kvazaŭ ni ĵus renkontis ilin surstrate) estas lia preferata temo. 
Ja ĝuinde !





Filmeto : Konfeso.


Filmeto de 2015.
Ni iel ajn helpu la elŝrankiĝon de gejunuloj !

Aerumi la ŝorton...


... kaj ĉefe ties enhavon.

Jen ĝojiga temo en la malvarma tempo de l' longaj subvestoj.

Hundido de l' semajno 4 - 2017.


de Pierre Deproges :
Mozarto estis tiom frutempa homo , ke jam 35-jara li mortis. 

Tio pensigas al mi, ke de ĉiam oni admiris geniulojn (ĉu en arto, muziko, pentrado, danco, kino, arkitekto..., ĉu en sporto, scienco, ktp...).
Nu, kio pri geniuloj en amoro ? 

Fakte, kiu iam min fine agnoskos ?... 
Jen la demando ! 

20.1.17

Surlite, semajno 3 - 2017.


Usono, Rusio, Eŭropo, Turkio, Sirio, Ĉinio, Hindio, Brazilo, Afriko...
Vidante kiel nia mondo fartas, jes, kelkfoje mi ja restus surlite !
Despli se duope.


Kiu proponis triope ?
Nu, jes, venu !...

Kompatinde !


Restas nur 1459 tagoj...

Trump kontraŭ la tutmonda varmiĝo !


Ja prave li neas ĝin ! Vidu la rezulton... 
Kaj tio, ekde lia unua tago en la Blanka Domo.


Kuraĝon !


GLATaj protestmanifestacioj kontraŭ Trump kaj ties vicprezidento Pence en Usono.
Kuraĝon al vi kaj elkoran kompaton !

 

16.1.17

Kunvivado...


jam post nur unu semajno...

Tial mi ĉiam diris : por vivi amspice, vi vivu malkune !
Alidirite : por amon pluvivigi , nepras neniaman kunlavon de siaj malpuraj kalsonoj kaj ŝtrumpetoj...

La filo de Popejo !


Peter Paterson :
La tempo de l' malmultekosta energio estas preskaŭ mortonta : Popejo ne plu sukcesas trovi ĉipajn spinacojn. 

Brrrr !


de Massa Makan Diabaté :
Oni iras inferen por malvarmon ne suferi.

Hundido de l' semajno 3 - 2017.


de Pierre Desproges :
Amo estas samkiel kartludo : se kunulo vi ne havas, pli bone vi havu almenaŭ bonan manon*.

* Vidu la okan senson de mano en la PIV !
 

9.1.17

Knabo enkarafigita.


pentraĵo de la nederlanda artisto Peter Colstee.

Klaŭno.


de Sim :
Kiam mi estis knabo, mi deziris iĝi ĉu ministro, ĉu klaŭno. Mi fine elektis la duan eblecon, ĉar mi estas seriozulo.

Nekomentinde... 

Kiso de l' semajno 2 - 2017.


de Raymond Radiguet :
La gusto de l'unua kiso senrevigis min, same kiel frukto unuafoje gustumita.

Feliĉe la aliaj sekvas...

7.1.17

Kilton mi ŝatas.


Pantalonoj taŭgas laŭdire nur por ulĉoj, kies gamboj malbelas.

Vintra maloftaĵo.




Homaro dumvintre sin mufas
Muzelo vidiĝas subĉape
Okulojn frostego piketas
Geuloj pingvenumas pufe

Grizaĉa nebulo, neĝofal’
Encerba, enorela vato
Tutkorpe mi sopiras nur al
Koloroj, flirtema zumado

Travitra vidaĵo de etaĝ’
Ĉekole sange ruĝa skarpo
De knabo montriĝas la vizaĝ’
Feliĉo subitas en sparko

Por meti tornistron
Sur apudan benkon
La ŝultrojn li levas stilzbirde
Super kalsona zon’
Li malkovras haŭton
Hela stri’ stampita mensbilde

Januaro 2014.