plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

30.11.17

Manoj surŝultren.


Malpli stulte kaj ja pli agrable estus, se ni reciproke surŝultrigus niajn manojn, ĉu ne ?  

Ĝentilulo.


Vi povus senprobleme prezenti lin al viaj gepatroj !...
Portreto fare de Adrian Gottlieb.

Jam malvarmas : ni surkapigu ĉapon el lano !


de Jeanne Moreau :
"Amo estas same kiel supo : la unuaj kulerplenoj tro varmas, la lastaj tro malvarmas."

1-a de decembro : Internacia tago de l' batalo kontraŭ aidoso.


Ĉiun 17 sekundojn estas iu infektita de aidoso en la mondo.


Nur kondomo povas protekti vin kaj vian partneron.


Kontraŭ stulteco, rasismo, homofobio, hato, ne ĉiam eblas sin defendi.
Kontraŭ aidoso, ja eblas !

29.11.17

En sonĝo.


Tiom ofte pri vi mi sonĝis, sed ĝis nun neniam mi retenis vin,


Tiel ke kelfoje mi preferas kredi, ke la vera mondo troviĝas en sonĝo,


Kaj ĉiuvespere revenas mi al vi… 

Ŝaŭmo.


Ĉu sapa aŭ biera ?

Ĉar... per ŝaŭmanta biero ariĝas la roto.

Scivolemo.


de Jacques Amyot (1513-1593) :
"La okuloj utilas kiel manoj al nia scivolemo."

28.11.17

En lumo elfenestra.


Pentraĵo de Christian Schoeler (2010).

Lia odoro.

de Stanislaw Jerzy Lec :
"Fojno ne samodoras por ĉevaloj kaj por amorantoj."

Bukloj.


Al senharulo oni ne vendas kombilon.

James Dean.


James Dean kisante Sal Mineo.

Eltiraĵo elfrancigita de la romano de Philippe Besson pri James Dean "Vivi rapide" (Vivre vite 2015).


 
Kiam ni eniris lian ĉambron, li apogpremis min ĉe la pordon kaj kisis min. Li kisadis min voreme. Ŝajnis al mi, ke li volis manĝi mian vizaĝon. Mi ne kontraŭstaris. Ja agrable li kisis.

27.11.17

Tenera kisado.

Pentraĵo de Christo Gunawan.

Duope feliĉi.

Pariĝi por fariĝi unu, kial ne, sed kiu el ambaŭ ?

Junulo malĝoja.


Mi konis lin. Sed li ne rekonis min. Mi vidis lin preskaŭ ĉiujn matenojn en la buso, kiu veturigis nin ambaŭ al nia okupiĝejo. Min li ne konis, ĉar verŝajne, pri mi li ne plu memoris. Sed mi ja memoris lin. Mi memoris lin kvankam li estas de du tri jaroj pli juna ol mi. La solfilo de la kvartalaj gefloristoj li estas. Kaj mia patrino sufiĉe bone konis ambaŭ liajn gepatrojn. Precipe la patrinon. Lian patrinon. Amo al libroj kaj literaturo ilin kunigis. Jam de jaroj ili interŝanĝis kaj librojn kaj komentojn pri iliaj legaĵoj. Tial mi vidis lin de fore kreski iom post iom kaj iel fariĝi linda knabego. Linda ? Eĉ eblas diri bela. Bela kaj jam malĝoja. La kialon mi iamaniere divenis. Subkomprenis. Eĉ se nek klare, nek certe. Melankolio ja de longtempe videblis en lia rigardo kaj sinteno. De mia patrino mi eksciis iam-tiam, ke prie maltrankvilis lia patrino. Fakte, ion mi sentis. Ion en li, kiun mi elflaris, suspektis kiel komunan.

Kaj dramo fine okazis. Mia patrino iun tagon sciigis al mi, ke lia patrino senaverte sin mortigis. La tragedio, lia tragedio forte skuis ankaŭ min, kvankam tion mi ne emis montri kaj ne vere komprenis. Pri la entombigo panjo preskaŭ nenion diris. La gepatra butiko definitive fermiĝis. Lin mi ne plu vidis. Sed pri li mi ofte pensis.

Ĝis iun matenon. Li sidis en la buso, kelkajn seĝojn for de la mia. Lin mi rekonis tuj. Li veturis verŝajne lernejen. Lia vizaĝo estis kortuŝe tristoplena, lia rigardo dronanta en nigran abismon. Poste, mi faris mian eblon por retroviĝi matenon post mateno en la sama buso. Al mi ne eblis ne rigardadi lin, kvazaŭ mi povis transfluigi al li, transfuzi mian korvarmon. Mian fratecan korvarmon. Mian kompaton. Ĉu eblas, ke iel mi… enamiĝis ?                         

Tempo pasis kaj mi finfine laciĝis. Ho ! Ne tute. Kiam okaze ni veturis en la sama buso, mia rigardo nur malcile kapablis disiĝi de lia figuro. Sed fine mi tute ne plu vidis lin…

Iun vesperon, post monatoj, mia patrino sciigis, kun flagro da petolemo enokule, ke ŝi ricevis viziton.

- Viziton ? Ĉu ? De kiu ?   

- De iu, kiu reportis al mi librojn iam prunte donitajn…

Mi gapis al mia patrino samkiel kuniklo antaŭ kafmaŝino.

- Nu ?

- Nu, tiu ĉi salutas vin, kaj bedaŭris vian neĉeeston.

- Ĉu tiu mistera vizitinto do konas min ?

- Jes, almenaŭ konis. Cerbumu. Li reportis librojn…

- Libroj, libroj… se temas pri libroj rilate vin, ne eblas diri ke estas vera indico ! Sed mi scias nun, ke tiu « tiu » almenaŭ estas « li ». Do ?...

- Jeremio... La filo de Stefania, la floristino.

- Ho, jes… jes… Jeremio.

Ja probable miaj vangoj iomete ruĝiĝis. En mian kapon, la memorbildo de tiu tristega junulo sidanta sole en la buso subite revenis. Kaj tie ĝis la morgaŭo plu ŝvebis.

Monatoj denove pasis. Sur parkejo de superbazaro mi reportis iam la rulkorbon, kiam mi aŭdis voĉon, kiu vokis min per mia nomo.

- Ĵeromo ! Ĵeromo !

Mi turnis la kapon. Li staris antaŭ mi. Jeremio. Restis iom da malĝojo en liaj okuloj, sed tamen li ridetis, malfermante al mi siajn brakojn. Eĉ ne momenton por pripensi, ke jam li brakumis kaj kisis min sur ambaŭ vangojn.

- Ĵeromo, neeblas al vi scii, kiom mi ĝojegas revidi vin, li diris.

Konfuzege mi balbutis :

- Ankaŭ mi ĝojas... 

Alia knabego alpaŝis nin. Bela, svelta kaj hindaspekta junulo.

- Jen Gopalo, mia kunulo, li sciigis, videble fiere.

Premante mian manon, Gopalo montris al mi sian belegan dentaron.

Post kelkaj banalaĵoj kutimaj, Jeremio prenis denove mian manon kaj serioztone deklaris :

- Ĵeromo. Mi agnosku al vi. En la buso… Mi ja rekonis vin, …tiam. Sed mi tute ne kapablis… Fakte, mi ja sentis vian amon cele al mi. Vere varme sentis. Prie al vi mi fakte multe ŝuldas. Tion mi bezonis. Ege bezonis. Sed mi ne kapablis, ne kapablis alparoli vin. Des pli ke mi tute ne kredis vin geja. Ĝis via patrino sciigis tion al mi. Ĉar ŝi ja multe komprenis. Jes, Ĵeromo, mi nepre devas dankegi vin pro via silenta rigardado. Ĝi balzamis mian koron.

Kaj denove ni brakumis unu la alian sur la parkejo, plorante en aliies koltukon, kvazaŭ perditaj leporidoj. Gopalo rigardis nin. Ankaŭ li havis okulojn malsekajn.

Por paroli honeste, tiam, en liaj brakoj, trakuris en mia menso du pensoj. La unuan nur honteme mi konfesu : fek ! bonan okazon mi maltrafis ! La dua estas tute alia : kiel mi mem estus, se mi perdus mian patrinon ?

Antaŭ nelonge, kiam mi mem fine perdis mian patrinon, li venis, kvankam li loĝas malproksime, en Strasburgo.

Li rakontis al mi kial li aspektis tiom malĝoje jam longtempe antaŭ la forpaso de sia patrino. Lia patro estis hejme vera ŝtipkapulo, homofobia, rasista, kiu malbone traktis sian edzinon. Prie li kaj lia patrino ege suferis. Sed silente…

Kaj de nun ni fariĝis veraj kaj firme proksimaj amikoj.

26.11.17

Lundon matene.

Ve !
Ni ne restos kune,
lundon matene...

Mi deziras al vi ĉiuj grandan kuraĝon !

25.11.17

Filmeto : Ni memoras tempojn.



Bela filmeto islanda-norverga de 2015.
Bonegan dimanĉon al vi ĉiuj !

El la romano de Abdellah Taïa : « Tiu, kiun indas ami ».


Tiu ĉi lasta romano de Abdellah Taïa (france : « Celui qui est digne d’être aimé ») fakte estas iel la sekvaĵo de unu el liaj plej famkonataj romanoj, t.e. « La Sav-armeo » (L’Armée du Salut). En ĝi la aŭtoro ne nur pritraktas samseksemon en Maroka socio, sed ankaŭ ja trafe la pludaŭran kulturan kaj mensan postkoloniismon.

Jen mem-elfrancigita eltiraĵo de la verko. 



         En Maroko, sur la publika placo de Saleo, min vi alparolis :
         « Kie troveblas la sanktulo de la frenezuloj de ĉi-tie ? Laŭdire, ne estas malproksime de la plaĝo… »
         Mi estis deksepjara.
         Vi parolis france.
         Kaj tio sufiĉis, por ke mi tuj enamiĝu.
         Tio okazis en la lastaj tagoj de majo. Tro varmis. Kun du amikoj mi estis tie por prepari la bakalaŭrekzamenon okazontan post tri semajnoj.
         La plaĝo estis senhoma. Senĉese mi iris kaj reiris sur ĝi por parkerigi lernendaĵojn, lecionojn. Tion mi ŝatis : lerni parkere. Enmemori. Plibonigi mian kapablon enkapigi la vortojn, la informojn, la citaĵojn, la matematikajn formulojn kaj teoriojn.
         Kiam vi revenis, post du monatoj, jen tio, kion vi unue detruis en mi.
         « Lerni parkere, tion oni ne plu faras. Neniel utilas. Pli bone vi disvolvu vian kapablon mem rezoni, cerbumi, kritiki. »
         Vi ege impresis min. Mi jesis. Al ĉio eliganta de via buŝo. Eĉ ne sciante tiam, ke mian mortverdikton mi tiel subskribis.
         Mi ne sciis. Mi ne sciis.
         Pli aĝa ol mi vi estis. Anstataŭ min protekti, rekunligi al mia mondo, de ĝi vi min deturnis. Eĉ pli : vi altrudis vian propran veron kiel ununuran validan veron.
         Mi ne sciis. Mi estis malriĉa. Dum riĉa mi vidis vin, eminenta, tiom pli eminenta ol mi.
         Nenion mi sciis.  
         Mi daŭre ridetis. Mi estis feliĉa : jen viro por mi, nur por mi, kaj krome iu franco.
         Mi malfermis mian naivan koron al ĉio de vi proponata. Al ĉio, kion vi milde, decideme altrudis.
         Al via unua demando pri la sanktulo de la frenezuloj, mi respondis per gesto, kiu indikis kien li troveblas. Post la tombejo.
         Vi afektis nekomprenon. Vi rigardis min ege plaĉvole. Per mieloplenaj okuloj.
         « Ĉu vi parolas france ? »
         Mi hezitis. Ĉar respondi jese signifis posedi la vortojn por perfekte konversacii france kun vi. Tion mi ne kapablis. Mi hontis. Nur hodiaŭ mi scias, ke prie mi ne hontu.
         « Ne… Mia franca havas fuŝa. »
         Vi tuj korektis :
         « "Mia franca estas fuŝa…" La verbon "esti" vi uzu tiukaze… sed ne "havi"… »
         Vi parolis tre simple. Mi ja komprenis. Sed mi tamen estis impresita. Via maniero esprimiĝi, viaj frazoj… Sonis ŝike. Ege ŝike. Mi sentis min samtempe honorita kaj subpremita de viaj diroj. Al vi mi ne volis montri miajn mankojn. Tiam, anstataŭ respondi, mi daŭre silentis kaj volis foriri.
         Permane vi kaptis mian manon. Mi haltis. Mia vizaĝo ruĝiĝis. Min trafis hontego. Miaj amikoj rigardis nin. Tuj mi demetis mian manon. Kaj tio ege suferigis min. Vian manon mi ne plu havis. Al mi ĝi jam mankis.
         Miaj okuloj estis mallevitaj.
         « Ĉu vi venos kun mi ? Ĉu vi montros al mi la vojon ĝis la sanktulo de la frenezuloj ? »
         Perkape mi jesis. Kaj aldonis :
         « Sidi ben Aŝer. »
         Vi ridetis. Kaj vi eldiris arabe la samajn vortojn kiel mi :
         « Sidi ben Aŝer. »
         Tio mirigis kaj plezurigis min. Vortoj niaj, de mi, en vi, el vi.
         Mi levis al vi la rigardon kaj senretene ridetis.
         Bela vi estis. Bela. Bela samkiel Omar Sharif. Lin vi tute ne similis, sed tiam, ĉion por mi belan mi asociis kun la egipta aktoro.
         Tempo ne plu ekzistis. Ankaŭ ne miaj amikoj, kiuj plu rigardadis nin.
         Tiam subite, mi ekaŭdacis : mi rigardis vin. Mi malkovris vin. Mi pasigis mian rigardon sur ĉiujn detalojn de via vizaĝo, de via kapo, via kolo, viaj ŝultroj. Unuafoje.
         Franco li estas ! Franco li estas ! Mi estas bonŝanca ! Mi estas bonŝanca ! 
         Ankaŭ vi rigardis min. Vi vidis en mi, vi jam decidis por mi. Kaj vi ŝajne feliĉis.  
         Estis kvazaŭ miraklo. Nenio povus fundamente igi nin proksimaj, kunaj, unu fronte al la alia.
         Mi havis mil demandojn por vi, pri vi, pri via irado ĝis tie ĉi, ĝis tiu populara plaĝo de Saleo, ĝis tiu malriĉa knabo, kiu mi estis. Neniom mi diris. Mi nepre ne montru mian mallertecon en la franca.
         Tiam, kvazaŭ frenezulo kiu ne plu konscias pri realaĵoj kaj leĝoj, mi plonĝis en vin. Viaokulen. Vianazen. Viajn tiom ruĝajn lipojn mi deziris tuŝi, gustumi, miksi kun miaj, miakoren.
         Mi alpaŝis por kisi ilin, kisi tiujn lipojn.
         Tiam vi haltigis min, abrupte, certoplena, malcedema.
         « Ne tie ĉi. »
         Vin mi ne aŭskultis.
         « Ne tie ĉi… Ne tie ĉi… Nin oni rigardas… Vekiĝu… »
         Mi ne vekiĝis. Nek tiun tagon, nek dum la sekvantaj jaroj. Nur kiam mi venis en Francion, en Parizon, mi ekkomprenis tion, la kaŝitan sencon de viaj gestoj kaj atentigoj de nia unua renkontiĝo.
         Mi kondukis vin al la sanktulo de la frenezuloj kaj pensis nur al viaj ruĝaj kaj apetitvekaj lipoj.
         Ruĝaj francaj lipoj. De viro. Viro.
         Alaho certe amegis min kaj certe havis fine nenion kontraŭ mia samseksemeco. Alaho pelis min antaŭen. Alaho montris al mi la vojon kaj flustris miaorelen ke jen estas li, tiu franca viro, mia bonŝanco por vivi, ekzisti, eliĝi el mia mizero. Alaho estis ankaŭ ĉe via flanko, Emanuelo, eble eĉ pli ol ĉe la mia.
         Mi plenumis Liajn konsilojn, Alaho. Poste mi krome friponis : mi prenis, ŝtelis de vi ĉion necesan por elturniĝi. Ĉiam sen kulposento.
         Viaj lipoj min obsedis. Vi parolis en la franca pli kaj pli malsimple. Mi komprenis eĉ ne la kvaronon. Por iluzii vin, por kredigi ke mi ja sekvis vian paroladon, mi plu fiksrigardis viajn lipojn.
         Ni estis nun en la tombejo. La populara plaĝo kuŝis malantaŭ ni, la muregoj de la urbo Saleo staris antaŭe. Kaj, ĉie ĉirkaŭe, nur musulmanaj tomboj.
         La loko estis senhoma. Jen mia bonŝanco en tiu tiom kortuŝa mortejo. Ĝin mi ne maltrafu.
         Mi pensis nek al Parizo, nek al la estonto, nek al la franca lingvo. Nur viaj lipoj hipnotigis min.
         Mi aŭdacis.
         Mi kaptis vian manon kaj decidpaŝe kuntiris vin inter la florplenaj kaj bonodoraj tomboj.
         Mi kuŝiĝis teren kaj petis, ke vi faru same. Ĉar vi ŝajne hezitis, mi prenis vian brakon kaj tiris vin al mi, apud min.
         Ni estis kuŝe premitaj unu ĉe la alia. La musulmanaj tomboj kaŝis kaj ŝirmis nin.
         Mi aŭdacis denove.
         Mi lokis mian kapon ĉe via kolo kaj forte enspiris.
         La odoro de Francio !
         Mi bonŝancas ! Mi bonŝancas !
         Tiam mi alvenis al via vizaĝo. Tie, intensege ekscitita, mi ne prokrastis. Tempon mi ne havis. Miaj lipoj mi metis sur viajn.
         Pri la cetero, vi de tiam okupiĝis.
         Vi instruis al mi kisadon.
         Via lango elŝoviĝis el via buŝo kaj eklekis miajn lipojn, malrapide, ege malrapide.
         Mi faris same kiel vi. Mia lango sur kaj ĉirkaŭ viaj lipoj francaj kaj tiom ruĝaj.
         Mi ekstaziĝis tre rapide.
         Mi ĉuris en mian kalsoneton, provante samtempe subpremi mian rasladon.
         Hontema, mi ŝovis mian kapon ĉe vian kolon.
         Mian hararon vi karesis per via maldekstra mano, dum per la dekstra vi eligis vian sekson tiom blankan, tiom grandan, kaj vi ekmasturbiĝis, karesante vigle mian kapon ĉe via haŭto.
         Vi ja prenis vian tempon. Nur post dekkvin longaj kaj mirigaj minutoj vi ejakulis. Mi estis surprizita kaj ravita.
         Neforgesebla estis la spektaklo.

24.11.17

22.11.17

Grizblua rigardo.


Kelkaj rigardoj diras multe pli ol longa parolado...

Tenilon enmane.

La titolon de tiu pentraĵo de la nederlanda artisto Jaap van Ek mi fakte ne konas. Sed... kial ne ?

Subvesto.


Subvesto estas tamen vesto, ĉu ne ?
Do, ĉu sur subvesto oni portas surveston ?
Kaj kion mi portas sub subvesto, laŭ vi ? 


21.11.17

Koto.


Kion diri ? Vi iru tujtuj duŝejen ?...

Ankaŭ ja taŭgus aldoni tion :

usona proverbo :
 "Dezirante salti surlunen, vi povus fali enkoten."

ĉina proverbo :
"Koto rubenon kaŝas, sed ĝin neniel makulas." 

Mi fakte ja saltus surlunen por malkaŝi lian rubenon...

18.11.17

Pigran dimanĉon al vi !

de Jean-Napoléon Vernier :
"Manojn on donis al pigrulo por resti en ties poŝoj."

Nu... kaj kiam senpoŝa li estas, kiel li tiam uzu ilin  ?

Mi memoras...


Mi memoras la sonon de via voĉo, la sonon de via silento,

La venton kiu karesis vian hararon, la sunon kiu fermigis viajn okulojn,

Mi memoras viajn lipojn sukerajn, viajn lipojn acidetajn,

Dum ni dividis nian spiraĵon en timidaj kisetoj…



Eraste de Saint-Amant, Poèmes garçonniers (Knabaj poemoj), 2001.
Por viziti la franclingvan blogon Eros in Arcadia, alklaku  tien-ĉi.  

17.11.17

Semajnfina smajlo.

de Pekka Himanen :
"Sankta Augusteno skribis, ke ni trovos en paradizo eternan dimanĉon... La vivo estas do nur longa atendo ĝis la semajnfino."

Zeneco.

Zena koano :
Bambuo ekzistas supre kaj malsupre de sia nodo.

Ankaŭ mi !

Kojonoj en akvaro, koboldoj en arbaro.

De kelkaj semajnoj furoras en Francio la debato pri la laŭdira seksismo de la franca lingvo kaj la ebleco feminigi ĝin.

Sed ankaŭ Esperanto, malgraŭ ties juneco kaj laŭdira logiko ja pekas tiurilate, kvankam la solvoj tamen multe pli facilas ol en franca.

Mi do revizitis kaj iĉigis unu el miaj malnovaj rakontoj. Mi ne kaŝas, ke tio estas kroma okazo elfosigi tiujn rakontojn…

Kompreneble, mi esperas kaj scivole atendas viajn komentojn.

 Kojonoj en akvaro, koboldoj en arbaro.

          Ege sufoka estis la vetero, kaj eĉ en la ombra subarbaro, kie nenia venteto enblovis, mi sange ŝvitadis pro longa marŝado. Tial mi ĝojis, ekflarante la freŝan aeron kaj ekaŭdante la pladaŭdon de rivero. Baraktante kontraŭ sangavida armeo de kuloj, mi trapasis la verdan baron de gigantaj filikoj ĝis strando el hela sablo, kiu milde deklivis al la ŝtonoza fluejo. Blindumite de la sunlumo, unue mi kaŭriĝis, samtempe admirante la pejzaĝon kaj reakirante normalan spiradon. Nur poste mi senŝuiĝis kaj sobiris en la fluejon por sperti la akvan malvarmon ĉe miaj piedoj. Birdo laŭte blekis supre de mia kapo. Nizo verŝajne… Ambaŭflanke de la rivero staris ĝis nevidebleco nur la malhela frondaro de arbaro. La tikla deflubruo de la akvo tiam min invitis : neniu ĉeestas, senvestiĝu kaj ĝuu plene mian friskecon…

         Mi retroiris ĝis la loko, kie mi lasis miajn ŝuojn, demetis mian t-ĉemizon, mian ŝorton, kaj eĉ mian kalsoneton. Kaŭrante momenton, mi kontrolis, ĉu ja neniu alvenas. Neniu… Hop ! hop ! mi kuris tutnuda en la fluantan akvon.

         Kia plezuriga sperto tiel naĝadi senĝene, tute libere, en sovaĝa fluo de rivero. Ĉu la sunradioj ebriigis min ? Ĉiaokaze, ludante kun algoj kaj libeloj, mi lasis la fluon forporti min malproksimen. Kaj kiam mi alvenis en lokon, kie la fluejo estis pli larĝa kaj la akvo pli kvieta, tiam mi ekkonsciis, ke mi ne plu havos sufiĉe da forto por retronaĝi kontraŭflue ĝis la plaĝo, kie mi lasis miajn vestojn. Tial mi albordiĝis en arboza kreketo, kaj malkovrinte padon, kiu meandris traarbare laŭ la riverbordo, mi eksekvis ĝin. Dumpaŝade, mi pretigis al mi ian surogatan pugujon el filikaj folioj, esperante tamen neniun survoje renkonti…  

 

*******

         Por domaĝi je vundo miajn nudajn piedojn, mi atente piediris, kontrolante ĉiujn miajn paŝojn sur la pada grundo. Tial mi ektremis pro forta surpriziĝo, aŭdante laŭtan voĉon al mi kriante :

- Saluton, knabiĉo !

         Junuliĉo staris kontraŭ mi. Ankaŭ li estis preskaŭ nuda, surhavanta nur ĉekokse verdan kalsoneton kaj surkape brunan kaskedon. Krome, li montris ĝojradian rideton kaj petolajn akrebrilajn okulojn. Sur lia sunumita haŭto flagris ŝviteroj ie kaj tie.

- Saluton, mi balbutis, manpremante mian filikan pugveston.

         Mokeme, dekape ĝis piede, li rigardadis min. Li ne kaŝis sian plezuron, ke li kaptis min en tia malagrabla situacio. Ĉefe mia folia kuloto ŝajnis lin interesi, kiun li esploris perokule kun videbla avido. 

- Ĉu vi rolas Robinsonon sur sia insulo ? li demandis.

- Ne… mi naĝ…

- Jeŝ, jeŝ ! La fluo portis vin for de miaj vestaĵoj. Mi ja scias !

- Ĉu… ĉu vi vidis min preterpasi ?

         Li ne respondis. Li daŭrigis, ĉirkaŭ mi rondirante, sian ekzamenadon de mia nudeco.

- Mi ne konjekis iun renkonti.

- Maltrafe, li rikanis…

         Penseme, li karesis sian mentonon.

- Se vi konsentos, mi povos vin helpi, li diris. Mi bonvolas doni prunte al vi unu el miaj vestaĵoj…

         Tion dirante, li pasigis ambaŭ dikfingrojn trans la elasta zono de sia kalsoneto.

- … sed vi nepre eksciu antaŭe, ke mi estas ne tiun, kiun vi kredas. Mi nur aspektas knabiĉege, sed fakte mi estas koboldiĉo.

         Ridetante, li atendis mian reagon. Sed mi ne sciis, kion respondi…

         Enkape mi pensis : mi trafis frenezulon !

         Li daŭrigis :

- Nu, se vi konsentas, mi, sed ankaŭ ĉiu el miaj kvar fratiĉoj, donos prunte al vi, laŭ survojaj renkontoj, po unu el niaj vestoj. Tiel vi retroiru malnude al la loko, de kie vi fornaĝis. Sed atentu ! Nepre vi revenu, kaj redonu al ni ilin. Sed… kun eta krompago.

- Kia krompago ?

- Tion ni klarigos al vi ĝustatempe. Do, ĉu konsentite ?

         La penso de la transdono de la verda kalsoneto tiom logis min ! Ĉar ĉiu pakaĵo emigas al malkovro de ties enhavo, ĉu ne ? Krome kaj fine, ĉu alian elekeblecon mi havis ?

- Tiu ventkapuliĉo jam estos hejme, antaŭ ol mi reportos al li la kalsoneton, mi pensis.

- Ĉu konsentite ? li demandis, eligante sian dekstran manon de la zono por ĝin al mi prezenti.

- Konsentite ! mi konkludis, frapante lian manon.

         Kaj senprokraste, tujtuje, li demetis sian… kaskedon.

 

*******

         Mi kroĉis la kaskedon ĉe la antaŭa parto de mia folia pugujo, kaj daŭrigis mian vojon. Apenaŭ mi paŝis cent metrojn traarbare, kiam mi ekaŭdis melodian kaj viglan fajfadon. Kelkajn pliajn paŝojn, kaj mi trovis la fonton de tiu ĵigo. Sur blanka bantuko kuŝanta, meze de seka herbejo malsupre de la pado, nun videbliĝis karbhara knabiĉego. Li surhavis nur ŝorton blankan, kiu kontrastigis sian bronzkoloran longan korpon. Ŝajne li ne rimarkis min…

         Nu, mi provis preterpasi diskrete, dampante kaj tamen rapidigante mian paŝadon.

- Ĉu nenion vi forgesas ? aŭdis mi subite, kiam mi ĵus malaperis je lia vido.

         Tiom firmega kaj laŭta estis la voĉo, ke mi ne aŭdacis eĉ provi eskapon. Malrapide mi revenis kaj sobiris ĝis la knabiĉo.

- Ĉu ne vi paktis kun mia fratiĉo ? li mokpetolis.

         Liaj nigraj okuloj malicete brilis dum li fikse rigardis min. Mi pensis :

- Jen fratiĉo ! Ĉu tiu nekredeblaĵo vere veras ? En kian embuskon mi falis ?

         Li plektis siajn krurojn kaj, duone sidanta, duone kuŝanta, li malkaŝis sian blankan dentaron tra sovaĝa rideto. Ĉar ja sovaĝule li aspektis, duonvoje inter lasciva faŭno kaj kruda ciganiĉo. Ĉu ion li portas sub la blanka ŝorto ?

- Promeso estas ŝuldo, li diris. Mi donos al vi veston mian.

         Stariĝonte li displektis siajn gambojn, dum ĉe la rando kruruma fulmaperis la ombro de viloza kaj purpura rondaĵo.

- … sed ne forgesu vian devon !

- Mi ne forgesos, mi flustris pro emocio. Ĉar mi atendis la transdonon de la vestaĵo.

         Li stariĝis, kaj demetis por mi… siajn ŝuojn.

 *******

         Tempon por primediti la aferon mi ne havis, ĉar jam aperis survoje alia ĉarma knabiĉo, kiu ŝajne atendis min.

- Ĉu la Adidas-aj sportŝuoj de mia fratiĉo estas komfortaj ? li ŝercis.

- Ege ! mi respondis.

         Tiu « kobolda » fratiĉo aspektis kiel la plej malgranda, ŝajne la plej juna, kaj (ĉu eblas ?) ankaŭ la plej alloga. Sub distaŭzita orblonda hararo, montriĝis fajne delikata vizaĝo kun dezirvekaj lipoj trans kiuj lumis du kunikleskaj perlamotaĵoj. En liajn grandajn okulojn oni emus plonĝi kaj perdiĝi en la koralaj riĉaĵoj de ambaŭ lagunakvoj. Li surportis helflavan pantaloneton kaj ankaŭ helbluan ĉemizon. Tial mi tuj komprenis, ke ankoraŭ ĉifoje, mi ne malvestos pugon por vesti la mian.

- Vi nepre malforgesu ! li deklaris manpremante mian brakon.

         Tute proksimaj al mi, liaj lipoj odoris miele, dum flagris transrigarde oreraj brilaĵetoj.

- Senprokraste vi nepre revenu ! Se ne…

- Se ne, kio okazos ? mi riskis.

- Tion, mi preferas ne imagi. Sed vi ja revenos, ĉu ne ?

         Li ekdemetis la ĉemizon.

- Ĉu mi rajtus elekti prefere la pantaloneton ? mi aŭdacis…

         Li ridis.

- Hej ! Ruzuleto ! Mi mem elektas !

         … kaj palpante la kaskedon, kaj eĉ la subkaskedajn foliojn, li aldonis :

- Jam taŭgan pugingon vi havas. Nu, rapidu ! Ek ! Sufiĉe longa ankoraŭ estas la vojo…

*******

          Pli ol unu kilometron mi piediris. Tial mi ekopiniis, ke eble, plian koboldon mi ne renkontos. Mi alvenis tiam en maldensejo, kie muskoj kaj likenoj kovris rokojn kaj interplektaĵojn de sekaj trunkoj. Tie, flanke de la pado, tamen li atendis min, torsnude, ambaŭ manojn en la poŝoj de loza grizverda pantalono. Ĉio en li esprimis samtempe fortecon kaj mildecon, kvazaŭ ambaŭ kuris sub la helbruna haŭto de lia muskuloza korpo. Kadre de mezlonga kaŝtankolora buklaro, senangula vizaĝo serenis tra lojala, avele bruna rigardo. 

         Li ne estis parolema, sed tamen ridetis al mi. Li malbukis sian zonon kaj malbutonis sian fendon, malkaŝante ruĝan kalsoneton videble plenplenan.

- Kion vi donos al mi ? Ĉu la zonon, la pantalonon aŭ la kalsoneton ? Ĉi-lastan mi preferus, mi diris, tiel poste via lasta fratiĉo donos al mi sian pantalonon. Pli logike, ĉu ne ?

- Ververa petolulo vi ja estas ! li nur flustris. Dume, li prezentis al mi la pantalonon.

         Ĝin mi fine surmetis. Tamen, mi okulumis bedaŭre al la skarlata pakaĵeto, en kiu tutŝajne plu dormetis generaliĉo kaj ties paro da adjutantiĉoj.

 *******

          Laŭ la riverbordo mi do pluiris, meze de verdaj herbejoj.

- Jen la vico de la lasta fratiĉo. Mi ne eraris, ĉu ?...La unua donis sian kaskedon. La dua, la ŝuojn. La tria, la ĉemizon. La kvara, la pantalonon… Kvar fratiĉojn li anoncis, ĉu ne ? Do, ili estas kvin entute. Mi dubas… Ne, mi ja memoras. Kvar fratiĉojn. Do, la kvina ! La kvina ja montros ĉi-foje sian jesueton. Mi nur esperu ke li estos tiom bela, kiom siaj fratiĉoj.

         Subite, mi ekvidis iun, naĝantan en la rivero. Ju pli mi alproksimiĝis, des pli mi distingis la plaĉajn mienojn de la junuliĉo. Lerte li kraŭlis, ludante delfene kun la akvofluo. Kelkfoje li plonĝis funden, vidigante tiam la muaran fundaĵon de nigra bankalsoneto.

- Ĉu li ? mi konjektis.

         Post salutgesto, li naĝadis direkte al mi.

- Saluton ! Magia tago por naĝado, ĉu ne ?

         Tiom fee li ridetis ! Dume, mil kaj ok akveroj fluis soben ĉe lia vizaĝo.

- Jes, prave ! Ankaŭ mi ĝuis la banadon…

- He he ! Mi jam scias, bubiĉego mia !

         La borda deklivo estis iom kruta, tial mi altendis al li la manon.

- Ne, dankon. Mi deziras plu naĝadi. Sed atendu iomete, ion mi havas por vi.

         Li mergis siajn brakojn, antaŭ ol eligi enmane la nigran bankalsoneton.

- Kaptu ! li kriis.

         Jam malkroksimen li forkraŭlis.

- Kaj nun, ne forgesu vian ŝuldon. Ni atendos vin…

- Hej ! Ĉu eblas klarigi, kia estos la krompago ?

- Tro frue ! Tion vi malkovros je ĝusta tempo.

         Tion dirite, li malaperis subsurfacen, en miriga delfena salto, malkaŝante al mi la faman rideton de l’ Luno.  



*******

         Mi ĵetis surŝultren la banveston. Ĝin fine mi ne bezonis. Mi jam ricevis sportŝuojn, ĉemizon, pantalonon, kaj eĉ kaskedon ! Krome, mi baldaŭ alvenos, kie mi retrovos miajn proprajn vestojn.

- Tamen ! Kia aventuro…

… kaj mi ekrevis pri la kvin fratiĉoj, ja tute enlitigindaj, kiujn mi renkontis, kaj baldaŭ renkontos denove…

         Iom post iom, mi retrovis la pejzaĝon, la larĝan ŝtonozan fluejon, ambaŭflanke ĉirkaŭitan de malhela arbaro de la deirpunkto. Jam aperis, malantaŭ la herboza zono, la filika baro, en kiu la kuloj min sturmis. Sed… Kio tio ? Ruĝan tukon mi ekvidis trans la herboj. Ĉu miaj vestaĵoj ? Ne ! Ne eblas…Mi alproksimiĝis…

- Nekredeble ! Plia koboldo !

         Surventre kuŝanta sur bunta bantuko, knabiĉo dormis, senkalsone.

- Nu, vi do estas ses fratiĉoj, mi kriis por min anonci. Ne kvin, ses ! Ĉu ne ?

         La knabiĉo, duone dormanta, stupore rigardis min.  

- Kion vi donos ? Vi havas nenion… Ĉu vian bantukon ? Jes ? Ĉu ?

         La knabiĉo iom post iom ŝrumpis, kaŭriĝis, premante la tukon mallerte inter siaj femuroj.

- Hej ! mi argumentis, mi paktis kun viaj fratiĉoj ! Jeŝ ja ! Vi donu al mi ion !...

… kaj altendante la manon, mi alpaŝis lin.

         Ĉu pro paniko ? La knabiĉo ekstaris, provante malmontri sian pisilon. Sed li implikiĝis en la tuko, stumblis kaj fine falis surdorse, tiel liberigante sian birdeton.

         Helpeme, mi kaptis unu el liaj brakoj, sed li baraktis tuj kaj porkide blekis :

- Lasu mi ! Lasu min !...

         Forlasante sian tukon, li kuris sage en la filikejon, kie malaperis lia blanka pugeto de kuniklido.

- Ŝajnas, ke ĉifoje mi eraris. Ne koboldiĉo li estas, sed ja vera knabiĉo !



*******

         Sen plia travivaĵo mi fine atingis la lokon, kie kuŝis miaj vestaĵoj. Rapide mi revestiĝis, kaj poste faldis atenteme sur mian brakon la redonotajn pantalonon, ĉemizon kaj jam sekan bankalsoneton. La sportŝuoj en unu mano, mi remetis la kaskedon surkapen, kaj ek ! Ŝuldo estas ŝuldo, kaj eĉ se, dummomente, mi planis ne repagi ĝin, nu… mi ne plu dubis pri ilia potenco… Ĉiel ili rekaptus min. Kaj la punon mi jam antaŭsentis… Estas prefere elekti la vojon de lojaleco, kaj reporti la vestaĵojn. Des pli ke mi arde deziris revidi la fratiĉaron…

         Ekvesperiĝis kiam mi retrovis ilin sur la muskoza maldensejo. Tuj ili amikece ĉirkaŭis min, brakumis, kaj ampremis miajn ŝultrojn. Iliaj okuloj brilis pro ĝojego.

- Nu, mi do redonis viajn havaĵojn, kiel promesite. Diru al mi nun, kio estas la ŝuldita krompago, pri kiu vi parolis…

         Ili respondis nur per mutaj, petolaj ridetoj.

         Dek brakoj, dek manoj, kvindek fingroj tujtuje palpadis min, premis mian korpon, malbutonis miajn vestojn, formetis ĝis la plej malgrandan teksaĵopecon, fingrumis ĝis la plej…

         Tiam mi vekiĝis !...

         Penikon enmane, gluon surventre, la ĉurado elsonĝigis min.

         Sur la strando mi estis tute sola, sur mia bantuko, sub la ankoraŭ varma sunlumo. Sola ? Jeŝ… sed, al kiu apartenas tiu bruna kaskedo ?