plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

4.3.17

Aliseksemeco.




Por paroli pri homofobio, profesoro en universitato Florido proponis al siaj aliseksemaj studantoj la jenan demandaron :

- Kio, laŭ vi, kaŭzis vian aliseksemon ?
- Kiam kaj kiel vi decidis esti aliseksema ?
- Ĉu laŭ vi eblas, ke via aliseksemeco estus nur fazo, kaj ke kreskante vi povus forlasi ĝin ?   
- Kial vi sentas vin devigata elmontri iam ajn vian aliseksemecon ? Ĉu vi ne povus tutsimple estis tia, kia vi estas, sed diskrete ?
- Kial estas la aliseksemuloj tiel varbemaj rilate la aliajn personojn kaj koncerne sian vivmanieron?
- Ĉu iam vi pensis pri terapio por kuraci vian alisekseman emon ?

1 commentaire:

  1. Mais alors pourquoi parle t'on du courage de faire son coming out? est il nécessaire de le faire?

    RépondreSupprimer