plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

7.3.17

Adiaŭ Ren Hang !

 



         La flandra ĵurnalo « De Morgen » anoncis antaŭ kelkaj tagoj la memmortigon per elfenestriĝo de la juna ĉina artisto Ren Hang…
         Ren Hang naskiĝis en 1987 en la ĉirkaŭurbo de Ĉangĉuno. Filo de fervojisto kaj de laboristino, li studis merkatikon, sed baldaŭ preferis… fotadon de siaj dormejaj geamikoj.
         Ofte cenzurita fare de la ĉina registaro pro « pornografio », la juna artisto famiĝis tra la mondo kiel pioniro en la batalo de la ĉinaj artistoj por ties esprimrajtoj. « La politikaj ideoj esprimataj per miaj bildoj havas neniun rilaton kun Ĉinio. Sed la ĉina politiko volas intrudi sin mianarten. Unu el miaj ekspozicioj jam estis malpermesita pro ‘priseksa suspekto’ ». Ĉar Ren Hang fakte ja fajfis pri konvencioj ! Liaj bildoj enscenigis nudecon, eĉ kelkfoje krudmaniere, ofte en ekstera medio, ne hezitante montri seksojn, kiujn li plene roligis, sen diferenci inter viraj kaj inaj modeloj. Modeloj, kiujn li elektis el inter sia propra konataro kaj, laŭplaĉe, el inter siaj admirantoj el la sociretoj, kiujn li malavare provizis.
         Ren Hang estis homo mense turmentita kaj depresiemulo. Kiel ne vidi hodiaŭ, en tiuj bildoj de nudaj modeloj fronte al vakuo, la fatalan profetaĵon de artisto : « Se vivo estas senfunda abismo, kiam mi ensaltos, la senfina falo estos ankaŭ maniero flugi ».    

Libere elfrancigita de la retejo de « Le Monde de la Photo ».




  


 

1 commentaire: