plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

30.3.17

Tunizio: Arestado de la tunizia kinisto Karim Belhadj pro samseksemo :




La tunizia kinisto Karim Belhaj estis arestita la 13an de marto 2017, en sia hejmo, kune kun alia viro, kiu agnoskis sian seksrilaton kun li. La juĝo ordonis anusan esploron, kaj lanĉis mandaton de arestado kontraŭ ili.
Ili estas nun enkarcerigitaj en la malliberejo de Mornagja. La artikolo 230 de la tunizia punkodo antaŭvidas punon de 3 jaroj da enkarcerigo pro sodomiaj agoj. La anusa esploro ordonita de kelka tempo, fare de la tuniziaj juĝoj estas konsiderata kiel torturaĵo.
Legu la tutan artikolon ĉe : neniam milito inter ni.

22.3.17

Surlite...


Malsana... Bonvolu portempe senkulpigi min !
Varmhaŭtaj kunkuŝantoj estas bonvenaj...

20.3.17

Sola sur plaĝo.


Tiel mi mem titolis tiun pentraĵon de la brita artisto Christopher Thomson.

Printempon !


de Pierre de Ronsard :
Amo kaj floroj daŭras nur printempon.

Hundido.


Vera amiko ne provas kaŝi siajn malperfektaĵojn, sed fide ilin montras.

:-) ĉu gravas, kie ili troviĝas ? :-)...

Kontraŭ rasa diskriminacio.




La 21an de marto estas tutmonda tago por la eliminado de rasa diskriminacio.

10.3.17

7.3.17

Adiaŭ Ren Hang !

 



         La flandra ĵurnalo « De Morgen » anoncis antaŭ kelkaj tagoj la memmortigon per elfenestriĝo de la juna ĉina artisto Ren Hang…
         Ren Hang naskiĝis en 1987 en la ĉirkaŭurbo de Ĉangĉuno. Filo de fervojisto kaj de laboristino, li studis merkatikon, sed baldaŭ preferis… fotadon de siaj dormejaj geamikoj.
         Ofte cenzurita fare de la ĉina registaro pro « pornografio », la juna artisto famiĝis tra la mondo kiel pioniro en la batalo de la ĉinaj artistoj por ties esprimrajtoj. « La politikaj ideoj esprimataj per miaj bildoj havas neniun rilaton kun Ĉinio. Sed la ĉina politiko volas intrudi sin mianarten. Unu el miaj ekspozicioj jam estis malpermesita pro ‘priseksa suspekto’ ». Ĉar Ren Hang fakte ja fajfis pri konvencioj ! Liaj bildoj enscenigis nudecon, eĉ kelkfoje krudmaniere, ofte en ekstera medio, ne hezitante montri seksojn, kiujn li plene roligis, sen diferenci inter viraj kaj inaj modeloj. Modeloj, kiujn li elektis el inter sia propra konataro kaj, laŭplaĉe, el inter siaj admirantoj el la sociretoj, kiujn li malavare provizis.
         Ren Hang estis homo mense turmentita kaj depresiemulo. Kiel ne vidi hodiaŭ, en tiuj bildoj de nudaj modeloj fronte al vakuo, la fatalan profetaĵon de artisto : « Se vivo estas senfunda abismo, kiam mi ensaltos, la senfina falo estos ankaŭ maniero flugi ».    

Libere elfrancigita de la retejo de « Le Monde de la Photo ».