plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

21.4.17

Ĉeĉenio : dank’ al esploradoj kaj atestoj fare de diversaj amasinformiloj, la amplekso de la kontraŭgeja elpurigo pli kaj pli preciziĝas.

Subtena manifestacio en Londono antaŭ la ambasadejo de Rusio la 12an de aprilo 2017 – bildkredito : @Joshua_Young_/Twitter.



Ni jam havas enmense la informojn disdonitajn far Novaïa Gazeta de jam kelkaj semajnoj : centoj da gejoj, aŭ supoze tiaj, estis arestitaj kaj enkarcerigitaj dekope en ĉeloj de sekreta malliberejo en Argun, oriente de la ĉefurbo Grozno. Ilin oni batis, elektroŝokis kaj humiligis ordone de la ĉeĉeniaj aŭtoritatoj. Viktimoj de ĉantaĝoj kaj de la leĝo de l’ silento, ili kelkfoje mortis sub la batoj de la turmentistoj. La ĵurnalo Svoboda intertempe aldonis informojn. La amasarestadoj ŝajne komencis en decembro 2016, en rilato kun dua sekreta malliberejo, en la vilaĝo Tsotsi-Yurt, kiun estras la ĉefo de la loka policaro.  
« La persekudadoj iom malpliiĝis ĉirkaŭ la novjara festo kaj pliiĝis denove en februaro. En marto aperis la unuaj kadavroj. Tamen, eble ne la policistoj ilin mortigis. Povas esti ke ilin oni mortbatis, aŭ ke la familioj sukcesis ilin liberigi, kondiĉe ke ili mem mortigu iliajn samseksemajn anojn », klarigis la aŭtoro de la artikolo. Por apogi tiujn informojn, jen tri atestoj montrantaj tri aspektojn de tiuj perfortoj :
Unue la atesto de Saido (la nomoj estis ŝanĝitaj pro sekureco), 27-jara. Tiu ĉi falis en kaptilon pasintan oktobron : kelkaj amikoj, kiujn li frekventis de unu jaro kaj duono, petis de li 2.5 milionojn da rubloj (t.e. pli ol 40 000 eŭroj) anstataŭ silento pri lia seksa orientiĝo – ili filmis ĉiujn rilatojn. Saido forfuĝis el Rusio, sed lia familio de tiam estas turmentata fare de la militistoj. Du el liaj amikoj estis arestitaj, unu estis redonita al la familio : « Lia onklo mortigis lin. Pri tio mi certas. Li estis 20 aŭ 21-jara. »
Alia ĉeĉeno, Maliko, estis enkarcerigita dum dek tagoj « en granda kabano en kiu ni estis dek kvin gejoj kun dudeko da toksiĝemuloj. » Li rakontis al la ĵurnalo pri la frapoj kaj humiligoj, pri la elektrodoj fiksitaj ĉe la fingroj kaj piedfingroj, pri la surplanka kuŝado antaŭ ol esti redonita al la familio. « Temis pri ia reedukado por ke tio (samseksemo) neniam plu okazu. »   
Multaj ĉeĉenaj gejoj ŝajne fariĝis la viktimoj de tiaj enfaliloj : seksallogitaj pere de la sociaj retoj, poste kaptitaj, perfortitaj kaj minacitaj kontraŭ mono.
La ĵurnalo Courrier International diskonigis onidiron pri « grupo da gejoj mortigitaj kaj enterigitaj en komuna foso en la tombejo ĉe elirvojo el Grozno » fine de la jaro 2016.
De du semajnoj la internacia komunumo estis informita pri tiuj teruraĵoj. Sed Ĉeĉenio daŭre neas.
En la tutmonda federacio por la rajtoj de la seksaj minoritatoj, oni agadas por helpi la surlokaj asociaj kaj por estigi akcept-retojn en Eŭropo kaj Nordameriko.
Laŭ la kontraŭstara ĵurnalo Meduza, multaj eŭropaj landoj ekorganiziĝas por helpi la endanĝerigitajn ĉeĉenojn. Germanio, Svedio kaj Finnlando sin deklaris pretaj por akceligi liveron de vizoj al la ĉeĉenaj samseksemuloj.
En intervujo por la Washington Post, la ĵurnalistino Elena Malishina – de kiu ni ŝuldas la rivelojn de Novaïa Gazeta – certigis ke jam cento da personoj estis helpitaj cele al forfuĝo el Ĉeĉenio.  

Libere elfrancigita de artikolo de la revuo « Têtu ».

Blondulo sur tabureto.


Tabureto aŭ taburego, ne gravas !
Mankas nur la nomo de l' artisto...

Pri l' nomo de l' knabo ni fajfas,
sufiĉas lin nomi "belpugulo".
 

Eksmonaĥo.


Finfine, mi dediĉos mian vivon, spirite kaj korpe, al tiuj, kiuj pri amo sopiras...

Fulmrapide flugas la tempo !


de Victor Hugo :
"Priĝui, jen ĉio, ĉar tempo rapidas."

Mojose kune.


Du piedoj por duopo...
Kial uzi pli se tio jam sufiĉas ?

Tago de la Tero.




La 22a de aprilo estas la internacia tago de la Tero.
Ni ĉiuj vivas sur la sama ŝtoneto !
Tial ni disdividu pace inter ni lokon kaj riĉfontojn...

13.4.17

Blua tuko.


Kiu povus konigi al mi la nomon de la artisto ?

Filmeto : la ferioj de Dominiko.


Jes ja ! Nura preteksto por ĝuspekti lindajn korpojn...
Nu, kial ne ?

Enbuŝa ardejo.


Kelkaj kutimas sin montri same arda, sed ja aliloke.
Mi eĉ dirus... alienireje.

Via korpo.


Via korpo estas nur movoj, ondumadoj, arkiĝoj, koksluloj…
En la brakoj de via amanto vi glitas kaj dancas laŭ la neantaŭvideblaj koregrafioj de l’ deziro,
de l’ plezuro, de l’ allaso, de l’ sindonemo…

Via korpo similas marondojn, leviĝantajn sub ventblovoj,
kiam suno amoras la maron
kaj scintiligas la ŝaŭmon de sia semo super la senfundaj oceanoj de nia amo…  


Eraste de Saint-Amant, Knabaj poemoj, 2015.