plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

30.11.16

Reklamo diskoniginda !


Trafe, ĉu ne ?
Se vi ne surmetis vian okulvitron, alklaku la foton por legi la tekston !

Saluton decembro !


Por vintron elteni : iĝu duope !

Sidvangoj de l' semajno 48 - 2016.


Persiko ! Mi ŝategus mordi en persikon.
Ve ! Tute ne estas la sezono...!

Tutmonda tago de la batalo kontraŭ aidoso.




Ĉiu 1a de decembro estas tutmonde la tago dediĉita al la batalo kontraŭ aidoso.
Nu… nur malofte mi alpaŝas ĉi-tie tiun temon. Intence.
Tamen, ni ne forgesu :
-  ke tiu batalo estas ja ĉiutaga
- ke ĉiujn el ni ĝi ja koncernas
- ke eblas sin protekti kaj protekti samtempe niajn amantojn
- ke tute ne plu eblas diri « mi ne sciis ».

Kaj transdonu la mesaĝon al viaj proksimuloj !
La mesaĝon, ne la viruson !...  

Ĝis, novembro !


Pli bone ni decidu formeti tiun monaton de nia kalendaro. Mi fajfas pri novembro. Nenio en ĝi estas interesa.
Ĉu ankaŭ vi konsentus ?

 

29.11.16

Dum lavado de l' vestaĵaro.


... kunlavado de la langoj.


Brrr !


Jam malvarmas tie ĉi eksterkutime.
La nura plezuro de tia vetero por mi estas ŝovi la manojn sub kapuĉon, mantelon, puloveron... kaj tie senti la varmon de l'amato...
Varmo des pli varma, ke malvarmas ekstere !
 

Kie vi estas ?




Kie vi estas, amiko, amanto, kiun mi neniam renkontis,

Kiun mi atendas ĉe la sojlo de l’ tempaj sabloj,

De l’ forgesaj akvoj, de l’esperaj ĉieloj ?



Iam, tutcerte, niaj vojoj kruciĝos

Kaj ekde la unua rigardo

Mi scios, ke vin mi trovis.





Eraste de Saint-Amant, Poèmes garçonniers (Knabaj poemoj) (2010).
Pli da poemoj (franclingvaj) en la blogo : Eros in Arcadia.

Vin mi atendas...


... por faldi la littukon !

Kiso de l' semajno 48 - 2016.


Varma kiso jam estas ekamoro...