plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

31.8.16

Rinaldo Hopf.


Rinaldo Hopf estas germana artisto, kiu naskiĝis en 1955.

 

Siesto.


Mi supozas ĝin postamora. Mi ne povas imagi ion alian...

Lekado ne konas sezonojn.


Ekzistas tiom da lekindaĵoj...
Ĉu ne, karaj lekantoj ? 

Rigardo de l' semajno 35 - 2016.


Araba proverbo :
Anstataŭ promeni ĉeborde, celante fiŝon per avida rigardo, pli bone hejmeniri kaj ekteksi reton.

Internacia tago de la blogo.




Hodiaŭ, la 31an de aŭgusto, estas la tutmonda tago de l’ blogo.
Dankon al vi ĉiuj, kiuj pli kaj pli sekvas min en tiu aventureto !

29.8.16

Sekvu min...


Mi ja reirus maren ! Ĉu ne vi ?

Hundido de l' semajno 35 - 2016.


de Ovidio :
Estas tiom da doloroj en amo, kiom da konkaĵoj sur strando.

Ĵero reaperas.


Jen mi denove ! Trankviliĝu, mi ne estis rabita samkiel Gerda. Nu, mi ne rakontos ĉion pri mia vivo, kiu certe interesas neniun. Nur sciu ke ĉio estas denove en ordo koncerne vian plejŝatatan blogon.

22.8.16

Aĥ Naturo !

Des pli se varmo revenos...

Hundido de l' semajno 34 - 2016.


Al bona kapo ne mankas ĉapelo.
Franca proverbo.

Telenio, gejtema romano atribuita al Oscar Wilde.




Mi ĵus plezure finlegis tiun tradukon de la angla fare de Detlef Karthaus, eldonita de Mondial en Novjoko (www.librejo.com).
La romano priskribas la pasian amaferon inter Kamilo Des Grieux, juna viro el familio de alta socia rango, kaj la hungara pianisto Reneo Telenio, en la fino de la 19a jarcento en Londono.
La romano estas signifa kiel unu el la unuaj pecoj de moderna anglalingva erotika literaturo traktanta samseksemajn rilatojn.
Jen du eltiraĵetoj :

        
         « Mia propra mano heziteme lasis sin gvidi per lia ekzemplo, kaj mi devas konfesi kiom mi sentis plezuron permani lian penison.
Niaj fingroj apenaŭ movis la haŭton de la peniso ; sed niaj nervoj estis tiom streĉitaj, nia eksciteco atingis tian pinton, kaj la spermoduktoj estis tiel plenaj, ke ni sentis ilin superflui. Dum momento ekestis intensa doloro, ie ĉirkaŭ la radiko de la peniso – aŭ pli ĝuste, en la interno mem de la renoj, kaj poste la suko de vivo komencis flui lante, lante, de la semoduktoj ; ĝi supreniris la bulbon de la uretro, kaj supren laŭlonge de la mallarĝa kolono, simile al hidrargo en tubo de termometro – aŭ kiel bruleganta kaj detruanta lafo en vulkanbuŝo.
         Ĝi finfine atingis la kulminon ; tiam la fendo larĝiĝis, la lipetoj apartiĝis, kaj la perleca, kremeca, viskoza likvo defluis – ne tuj kiel ŝprucaĵo, sed iom post iom, kavazaŭ brulantaj larmegoj. 


         Tiam niaj fingroj volvis la krispajn, buklajn harojn kiuj kreskis ĉirkaŭ la centraj partoj, aŭ manipulis la testikojn, tiel milde, tiel ĝentile ke ili preskaŭ ne sentis la tuŝon, tamen ili ja tremetis tiel, ke la likvo en ili preskaŭ elfluis antaŭtempe.
         La plej lerta putino ne povus provizi tian ekscitan senton, kian mi sentis kun mia amanto, ĉar putino konas nur la plezuron kiun ŝi me miam sentis ; dum la pli viglaj emocioj, ne karakterizaj de ŝia sekso, estas al ŝi nekonataj kaj neimageblaj. »  

20.8.16

Sidvangoj de l' semajno 33 - 2016.


de Swami Vivekananda :
Nia korpo estas la boato, kiu portos onin ĝis la alia bordo de l' vivomaro. Oni flegu ĝin.

19.8.16

Mi faras mian eblon...


... por reveni plej rapide.
Mian eblon, sed ne pli...

Hundido de l' semajno 33 - 2016.


Denove mi petas pardonon al ĉiuj, sed manko de tempo kaj teĥnikaj problemoj malhelpas la ĉiutagan ĝisdatigon de mia blogo. Paciencu plian semajnon, bonvolu...
Dankon !
Kaj aŭskultu krome la konsilon de Joseph (dankegon Joseph !), profitu la okazon por (re)malkovri la malnovajn artikolojn :-) !

10.8.16

La Ora erao.


Pentraĵo de Edward John Poynter (1836-1919), brita artisto. 
En tiu benita epoko, ŝajne ja facile oni plukis "figojn" kaj "pirojn" !

Supren !


Ja vidinda, fakte.
Kiel eblus palpadi, nun ? 

Kamparaj plezuroj.

kreola proverbo :
Apro ja scias ĉe kia arbo ĝi povas sin froti. 

Engluti fumon, semajno 32 - 2016.


de James Dean :
Ne rolu. Se vi estas fumanta cigaredon, fumu ĝin. Ne ŝajnigu fumadon.

7.8.16

En sablo.


de James Joyce :
Sablo estas ja senkuraĝiga. Nenio en ĝi kreskas. Ĉio forviŝiĝas.

Ĉu vere nenio kreskeblas ? Fakte mi dubas...

Haroj malsekaj.

Ĉu ĉie malsekaj ?

Mojose kune, semajno 31 - 2016.


de Charles Péguy :
Feliĉaj estas ambaŭ amikoj, kiuj amas sufiĉe unu la alian por (povscii) kune silenti.

6.8.16

Carpe diem.


Profitu la vivon, la veran vivon nun !

Mi pardonpetu !


Estas ja strange... Ju pli mi flankenlasas la blogon, des pli ĝi ricevas vizitojn !...
Mi ja konfesas, ke mi iomete neglektas vin. Ĉar kvankam mi plu ferias, mi naĝas en farendaĵoj malfacile plenumeblaj.

Krome... mi havas novan amanton ;-)...

Surlite, semajno 31 - 2016.


Pigreco estas la kapkuseno de l' diablo.
Skandinava proverbo.

Hmm ! Mi ŝategas diablojn, des pli sur kapkuseno...

2.8.16

Kvankam ne ĉiam varmis kie mi estis...


... tamen mi kelkfoje eĉ senkalsoniĝis...

Rehejmeniro.


Mi ĵus revenis hejmen de mia feria vojaĝeto. 
Dankon al ĉiuj multnombraj, kiuj daŭre vizitis mian blogon dum (kaj malgraŭ) mia malĉeesto !

1.8.16

Hundido de l' semajno 31 - 2016.


de Franz Kafka :
La unua dombesto, kiun Adamo havis post la elpelo de l' Paradizo estis serpento.