plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

30.7.16

29.7.16

Sportumu ! semajno 30 - 2016.


de Anne Dandurand :
La kuraĝo estas muskolo samkiel la ceteraj : oni trejnu ĝin iam-tiam por ne perdi ties uzadon. 

... kaj la sekso ? 

Internacia tago de l'amikeco.




Morgaŭ, la 30a de julio, estos la tutmonda tago de l’amikeco.

Nu, se vi ankoraŭ ne havas iun, eldomigu vin tuj. Iu troveblas ie. Ĉiu poto havas sian kovrilon !

Kaj se iu(j)n vi havas, montru al ili vian amon !

Tuj.     

28.7.16

En bankuvo, semajno 30 - 2016.


de James Freeman Clarke :
Vulpo ne sentas sian propran odoron.

 Ŝajne ne nur vulpo :-)...

25.7.16

Hundido de l' semajno 30 - 2016.


de Amedeo Modigliani :
La feliĉo estas anĝelo kun seriozmiena vizaĝo.

Nu, mi trovis feliĉon... Sed ve ! Kio signifas fakte "surbildan feliĉon" ? 

24.7.16

Surlite, semajno 29 - 2016.


de André Gide :
La plej bela dormado ne valoras la momenton kiam oni vekiĝas. 

Ĉu ?... Dependas ĉu iu (kaj kiu) estas kun vi en la lito !

22.7.16

Mi ekferias...


Uf ! Post jaro iom komplika, mi finfine ekferias.
Mi planis vojaĝeton por viziti kelkajn geamikojn kaj familianojn.
Tial mi metos eble interparenteze mian blogon dum iomete pli ol unu semajno. Mi antaŭaranĝis tamen potagan publikadon de bildo por vi. Por ke vi ne tro enuu...
Ĝis baldaŭ !

Kalsoneto de l' semajno 29 - 2016.


De la antikvaj tempoj ĝis nuntempe, neniam oni enuis pro la vidado de l' beleco. Kaj la nuna surreta abundego nenion ŝanĝis. 
Feliĉe !  

18.7.16

Hundido de l' semajno 29 - 2016.


de Leonardo da Vinci :
Neniam la suno vidas ombron.

Tempo mankas por pli ! Mi pardonpetas...

14.7.16

Boscoe Holder.


Boscoe Holder estas artisto de Trinidado kaj Tabago, kiu, interalie, pentris kelkajn virajn nudojn. 

 

Maren !


de Tennessee Williams :
Kiu ŝatas junecon, tiu ŝatas maron. 

Ĉu Tennessee konis min ? :-)

Serio.


Karoserio...


aŭ kara serio ? 

 

14an de julio : franca nacia festo.


Laŭdire, Francio ĵus fariĝis la dua (post Usono) plej granda vendisto de armiloj en la mondo (antaŭ Rusio kaj Ĉinio). 
Sciu, ke mi tute ne fieras pri mia lando, la laŭdire lando de la homaj rajtoj.

Sunradioj.


Kiam mi vekiĝis ĉi-matene, la suno kuŝis sur mia kapkuseno, varma, gaje ridetanta, kvazaŭ juna amanto jam preta rekomenci la kapriolojn de l'ĵusa nokto... 

Rigardo, semajno 28 - 2016.


de Robert Bresson :
Du personoj, kiuj rigardas sin reciproke en la okuloj, fakte ne vidas aliies okulojn sed ties rigardon.