plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

28.4.16

Jemeno : granda emocio post la murdo de blogisto pro ateismo.




Omar Batawil, junulo 18-jaraĝa, kiu kritikis en Fejsbuko, la religian fundamentismon, estis murdita en Adeno. Lia morto estigas neatenditan eĥon en la araba mondo.
« Murdo de la juna Omar Batawil en Adeno pro liaj kritikoj de la religia ekstremismo », titolas la jemena retpaĝo Shabwaahpress, kiu mencias ke « lia kadavro estis trovita sur la strato », lundon 25an de aprilo. Li estis murdita per du kugloj en la kapo.
« Liaj kritikoj de la religio en Fejsbuko jam okazigis minacon de morto kontraŭ li », eksplikas alia jemena retpaĝo, Oyoun Al-Khaleej.
Legu la tuutan artikolon ĉe : neniam milito inter ni.

Malĝojo perunufingra.


Ne dirigu al mi, ke unu fingro ne sufiĉas por ĝojigi.
Tion mi eĉ ne pripensis !...
Krome, ĉu iu konas la aŭtoron ?

Rigardo de l' semajno 17 - 2016.


de Jules Renard :
Ni rigardu la veron poete.

27.4.16

Iom pli da mildeco ?


de Marko Aŭrelio :
Mildeco nevenkeblas.

Filmeto : La eskapo de Ronano.


Ĉu vi emas plori ? Des pli pri la homa stulteco ? Spektu !
Aŭstralia filmeto de A. J. Carter (2009).

Sinmelkado.


Sin masturbi, tio estas amori kun iu amata. 
Fakte, neniu servos vin pli bone ol vi mem !

Pariza ŝiko.


Tri viroj : junulo por ŝoko, mezaĝulo por ŝiko kaj oldulo por ĉeko.
Pariza, ĉu ne ?

Koncerne min, ĉekon kaj ŝikon mi volonte rezignas.

26.4.16

Joseph Radoccia.


Joseph Radoccia estas usona pentristo. 

Enfalilo.




Knabego renkontis knabegon en sportejo. Post kuna trejnado, la unua proponis al la dua :
- Mi ŝatus mordeti en vian kacon. Mi pretas pagi 5 € por tio.
La dua respondis :
- Ĉu vi frenezas ? Geja mi ne estas !
- Nu, daŭrigis la unua, mi pretas pagi 50 €, nur por mordeti vian kacon.
- Nu, ne ! Tio tute ne interesas min…
- Do, mi komprenas. Mi pagos ĝis… 500 €.
- Ne !!! Mi diris ne ! Ĉu vi komprenas ? Lasu min trankvila !
- Tamen, kion vi diros, se mi proponus al vi 5000 €.
La dua hezitis…
- Ne, li fine respondis. Mi jam diris, geja mi tute ne estas.
- Bone ! Sed pripensu ! Kvin mil eŭroj ! Kvin mil eŭroj nur por ke vi lasu min mordeti en vian kacon. Des pli ke tio ne daŭros tro longtempe.
La dua iom poste ŝanceliĝis :
- Konsentite, li kapitulacis. Sed ni trovu taŭgan lokon.
Tiam vi rimarku, ke preskaŭ ĉiufoje, fakte ne la emo mankas, sed prie nur la ĝusta prezo !
Do, trovinte adekvatan lokon, de la dua la unua enbuŝigis la deziratan kacon, lekis, midzis, tiklis, knedis, melkis, lippremis, suĉis…
- Ĉu vi ne mordetas ? miris la dua knabego post kelkaj ne tro tedaj minutoj.
- Finfine ne ! Ĉar tio ja tro multekostas !...  

Belas, ĉu ne...

... miaj novaj ŝuoj ?

kaj maristoj...


de Anakarso la skito : 
Ekzistas tri specoj da estaĵoj : vivantoj, mortintoj kaj maristoj.

En bankuvo, semajno 17 - 2016.


de Madonna :
Sekso malpuras, nur se ĝin oni ne lavas.

25.4.16

Neĝas kaj malvarmas denove...


Ve ! mi sopiras pri knabegoj (s)en ŝorto !

Viroj estas samkiel neĝo ! Ne eblas scii kiom da centimetroj ni havos, nek kiom da tempo tio daŭros. 

Vinilkosmo : la muziko en Esperanto.


Ĉu vi jam aŭdis Esperantajn kanzonojn ? 
Mi invitas vin al malkovro de la plej grava muzikeldonejo de Esperantujo : Vinilkosmo. 
Bonan viziton !
Ne hezitu subteni kaj ekaboni ! 

Hundido de l' semajno 17 - 2016.


Edziĝunte, mi povus feliĉigi nur unu vir(in)on.
Dum daŭre fraŭlante, mi fakte feliĉigas multajn.
(dediĉe al mia kanada amiko Davido, kiu nur malofte sendas mesaĝojn !) 

23.4.16

Ĉu vi venos morgaŭ ?


Agrablegan dimanĉon al vi ĉiuj !

Sportumu ! semajno 16 - 2016.



de Jean Giono :
Junaĝo, tio estas nek forto, nek elasteco, eĉ nek juneco, spite al tio dirita : junaĝo estas la pasio por ĉio neŭtila.

22.4.16

La vestibla spegulo (de Konstantinos Kavafis).




(esperantigis el la franca Ĵeromo Tanguy)

Granda spegulo malnovega,
aĉetita antaŭ okdek jaroj,
ornamis la vestiblon de tiu riĉa domo.

Belega knabo, tajlora komizo,
(dimanĉe amatora atleto)
venis kun pakaĵo. Tiun-ĉi li donis
al iu de la domo, kiu enportis ĝin
cele al ricevatesto. La tajlorlernanto
tiam atendis sole.
Li alpaŝis la spegulon kaj sin rigardis
por aranĝi sian kravaton. Kvin minutoj poste
li ricevis la ateston. Ĝin li prenis kaj foriris.

Sed la malnova spegulo, kvankam jam tiom ĝi vidis
dum sia longega vivo,
kaj objektojn, kaj vizaĝojn,
tiu malnova spegulo nun jubilis
kaj sin gloris, ke dum momento
ĝi perfektan belecon reflektis.

Mi dankegas Celeos-on de la franclingva blogo Véhèmes (vidu ĉi-flanken) pro la malkovro de tiu aŭtoro.
Ĉu vi daŭre scivolas prie ? Iru Vikipedien. 

Ne rezignu antaŭ murego...

Dediĉe al mia bloga amiko kaj samurbano Snoopy.

Tatuaĵo de l' semajno 16 - 2016.


de Amélie Nothomb :
Kio devus esti la korpo ? La objekto de absoluta plezuro kaj de absoluta ĝojo.

Hodiaŭ, la 22a de aprilo, estis la « Tera tago ».





Ĉies patrino kaj ĉies lulilo, nia planedo ja bezonas nian atenteman flegadon. Bedaŭrinde, ni planedanoj ne kapablas interkompreniĝi kvankam nun ekzistas ebleco de lingvo neŭtra kaj komuna.
Por scii pli pri tiu internacia tago :  Vikipedio