Tiu blogo temas pri gejaĵoj diversaj, t.e. literaturo, pentrarto, kinarto... Eblas legi tie ankaŭ informojn, kelkajn petolaĵojn kaj erotikaĵojn, sed vi spektos tie nek pornajn bildojn, nek pornajn videojn. Ne hezitu komenti kaj sendi mesaĝojn kaj kontribuaĵojn al : jerotanguy(ĉe)yahoo.fr
31.3.16
Sur strando de Bredeno ?
Kial ne ?...
Tiu pentraĵo de la belga artisto Eric Itschert almenaŭ remorigas al mi iamajn feriojn sur la flandra marbordo.
Agreso kontraŭ samseksemuloj en Maroko : la viktimoj arestitaj !
Komence
de marto, du viroj estis perfortitaj en sia apartamento de Beni Mellal en Maroko, lando kie samseksemo estas leĝe kondamninda.
Kvankam viktimoj, tiuj viroj tamen estis jure persekutitaj.
« La Marokaj gesamseksemuloj
troviĝas pli kaj pli en danĝero. Ili ne nur estas kriminaligitaj kaj forlasitaj
de la ŝtatpotenco, sed plie ili estas nun ofte agresataj fare de malamega kaj
malklera homamaso. Kiu savos ilin ? Kiu protektos ilin ? » reage deklaris ĉe Fejsbuko la Maroka verkisto Abdellah
Taïa post la dissendado, ĉe la
interkonaj retejoj, de memfarita filmeto montrante sovaĝan homofobian agreson.
Videblas du nudigitaj viroj, kies vizaĝoj estas ŝveliĝantaj kaj sangantaj,
kiujn aro da junuloj sovaĝe agresas en apartamento. Perklinge minacitaj,
draŝitaj, ili estas tiritaj eksteren nudaj kaj vunditaj.
Al la
skandalo de tiu homofobia agreso aldoniĝis alia : la kondamno de unu el
ambaŭ viktimoj je kvarmonata enkarcerigo. Li estis juĝita pro « kontraŭnatura seksumado kun rekulpiĝo
kaj ebrieco », dum du el la agresintoj samtage juĝitaj estis
kondamnitaj je nur dumonata prokrasta enkarcerigo. La dua viktimo de la agreso
fuĝis, sed li estis arestita kaj juĝota la 4an de aprilo.
La Alternativa Movado por la Individuaj
Liberecoj (MALI) diskonigas tiun « sovaĝan
agresadon » kaj surfejsbuke esprimas sian solidarecon kun ambaŭ
viktimoj. Tiu grupo krome postulas la abrogon de la artikolo 489 de la Maroka
punkodo, kiu kriminaligas la seksrilatojn inter samseksuloj.
Koncerne
la kolektivon ASWAT, kiu luktas kontraŭ la diskrimacioj pro sekseco kaj genro,
ĝi tuj eldonis komunikaĵon kune kun dek sep organizoj de la Maroka civila socio,
en kiu estas postulata la liberigon de la viktimo, la estigon de enketo kaj de
persekutado de la agresintoj kaj de tiuj, kiuj diskonigis la filmeton, kaj krome
la abrogon de la artikolo 489.
Teksto
libere tradukita el artikolo de la franca ĵurnalo « Liberation ».
Subtenu kaj subskribu la peticion de MALI ĉi-tie
Subtenu kaj subskribu la peticion de MALI ĉi-tie
30.3.16
Tunizio : Laŭ Human Rights Watch, daŭras la malobservado de homaj rajtoj kontraŭ samseksemuloj.
Human Rights Watch publikigis, ĉi-mardon 29an de marto 2016, raporton kiu mencias, ke kvin el la sep viroj persekutitaj de la tuniziaj aŭtoritatoj pro samseksemo, suferis pri « gravaj malobservadoj de iliaj homaj rajtoj, inkluzive de draŝadoj, truditaj anusaj ekzamenoj, kaj ripetitaj humiligoj. »
Legu la tutan artikolon ĉe Neniam milito inter ni.
Sportumu ! semajno 13 - 2016.
Tiel paĉjo sportumis !
Laŭ mi, multe pli seksalloge ol la nunaj ŝortoj !
Ĉu vi ne konsentas ?
de Pierre Desproges :
Nostalgio similas la sunbrulojn : tio ne doloras tuj, sed nur vespere.
29.3.16
Libera folio : Geja jubileo forgesita en Havano.
Antaŭ dudek jaroj, dum la pasinta Universala Kongreso de Esperanto en
Kubo, UEA subskribis kunlaboran kontrakton kun Ligo de Samseksamaj
Geesperantistoj (LSG). Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, volis
gratuli la asocion pro la jubileo, sed tio ne eblis, ĉar ĉi-foje LSG ne
havis kunsidon en Havano. La kunlaboro kun UEA estas grava por la
videbleco de la geja asocio en Esperantujo, sed eĉ pli gravas kontaktoj
kun membroj en landoj, kie gejoj estas persekutataj, diras Francis
Soghomonian, la prezidanto de LSG. Laŭ Osmo Buller, UEA mem ne povas
kampanji por la rajtoj de gejoj aŭ por aliaj ĝeneralaj homaj rajtoj.
"Tio disŝirus la asocion, kiu fariĝus batalejo de malsamaj sintenoj al
diversaj demandoj", li diras. Aliflanke li opinias, ke spite sian
neŭtralecon, UEA ne povus kongresi en lando, kie al Ligo de Samseksamaj
Geesperantistoj ne estus permesite kunveni...
Legu la tutan arikolon ĉe Libera folio.
.. de stelo al stelo.
Mi etendis ŝnurojn de spajro al spajro; girlandojn de fenestro al fenestro; orajn ĉenojn de stelo al stelo, kaj mi dancas.
Arthur Raimbaud.
Filmeto "Alone" (Sola).
Nu... kiel diable angla titolo por franca filmo ???
Tio estas rakonto pri knabego, kiu iam retroviĝis sola, kaj kiu estis rekaptita de sia pasinto...
Simiumi.
Ju pli alten grimpas la simio, des pli ĝi montras sian pugon.
François Olivier.
En tiuj malgajaj tempoj, ni nepre trovu rimedon por gajiĝi.
28.3.16
Ŝultro.
Amo samas papilion. Provu ĝin kapti, plejofte ĝi forflugos. Lasu ĝin trankvila, tiam ĝi eble surflugos vian ŝultron.
Kunigilo.
En niaj individuismaj socioj plu restas ankoraŭ du manieroj renkonti kaj rilati kun iu surstrate : cigaredoj kaj hundoj.
Mi estas fumanto, sed bedaŭrinde, mi ne havas hundon...
Sed ne gravas ! Mi ja emas karesi la hundojn, kies mastroj estas lindaj knabegoj.
Rimeno estiel rimedo ?
Mi estas fumanto, sed bedaŭrinde, mi ne havas hundon...
Sed ne gravas ! Mi ja emas karesi la hundojn, kies mastroj estas lindaj knabegoj.
Rimeno estiel rimedo ?
27.3.16
25.3.16
Ne forgesu Ganimedon.
Kaj precipe tion, kio okazas en lia kalsono (kiam iun li havas).
Tiuj, kiuj ne volas vidi sin detenu, ja kompreneble !
El la kalsono de Ganimedo.
24.3.16
Ekvilibro.
Kio estas trankviliga en ekvilibro, tio estas ke nenio moviĝas. La vera ekvilibro, estas ke bloveto sufiĉas por ĉion movigi.
Julien Gracq.
23.3.16
22.3.16
21.3.16
Esti samseksema en Albanio.
Dankon al Celeos el la franclingva blogoj "Vehemes" kaj "Epissures" pro tiu malkovro.
Kion permane ?
Dio rigardas la manojn senpekajn, ne la plenajn.
Latin-mezepoka proverbo.
Nu, prefere li ne rigardu tiujn plenajn, ĉu ?
Ŝtelema kato...
Ĉu mankas al vi subvestoj ?
Ni ĵus malkovris, ke nia kato
ŝtelis grandan kvanton
da porviraj kalsonoj
kaj ŝtrumpetoj de iu najbaro.
Ni loĝas sur Georgo strato.
Se temas pri vi, ni vere bedaŭras.
Ni havas ilin kaj povas ilin redoni.
Plaĉos al vi scii, ke ni translokiĝas...
19.3.16
18.3.16
Rozkolora ŝorteto.
La mondo estas rozo. Enflaru kaj transdonu ĝin al via amiko.
Kurda proverbo.
Mi estas via amiko ! Mi estas via amiko !
17.3.16
Ganimedo.
Mi ne vere konas la aŭtoron de tiu ilustraĵo. Laŭdire, estus iu Jeffrey D ?
Temas pri Ganimedo, la vinverŝitoj de la grekaj dioj.
Kaj vi, ĉu vi jam vizitis la kalsonon de Ganimedo ?
Sidvangoj de l' semajno 11 - 2016.
Se la paroloj estas la vestoj de la pensado, ŝajnas ke kelkaj nur malmulte pensas...
Estu bela kaj silentu ?
Bela pulovero.
Laŭdire, oni bezonas tri ŝafojn por fari unu puloveron. Mi tute ne sciis, ke ili scipovas triki .
Bob Ralph.
16.3.16
15.3.16
Frédéric Bazille.
1869 : Somera sceno.
Frédéric Bazille (1841-1870) estis franca impresionista pentristo.
1868 : Fiŝkaptanto kun ĵetreto.
Inscription à :
Articles (Atom)