plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

29.2.16

Nudo de Sergej Zlenko.


Sergej Zlenko estas pentristo de Kartvelio.

Omar, filmeto kontraŭ homofobio en ĉirkaŭurboj.


Vidinda franca filmeto de 2009.

Mi ne ŝtelis
Mi ne murdis
Mi estas nur gejo
...
Kaj spit' al opinioj
Mi ŝatas mian diferencon

Hundido de l' semajno 9 - 2016.


Kiu pisas kontraŭ vento malsekigas sian ĉemizon.
Franca proverbo.

Kvara datreveno !!!




La 29an de februaro 2012, ĝuste antaŭ 4 jaroj hodiaŭ, mi enboatiĝis (kaj enboatigis ankaŭ vin) en la aventuron de la blogo "Gejaj rakontoj". 
Nun, kun pli ol 170 000 legitaj paĝoj el preskaŭ 150 landoj, mi rajtas diri, ke tiu blogo atingis iajn relativajn fameton kaj sukceson tute ne antaŭvideblan. 
Se unue mi uzis la blogan kadron nur por diskonigi miajn erotikajn gejajn tekstojn, iom post iom min enkaptis la luda reto por evoluado al pli humora kaj humura vera blogo.
Dank'al ĝi mi certe laboris kaj progresis, renkontis amikojn, konigis Esperanton, krome informis, smajligis kaj ŝajne plezurigis diversmaniere...
 Almenaŭ tion mi supozas, se ne, la kvanto de vizitantoj ne tiel daŭre kreskus.
Tamen, ion mi plu bedaŭras, t.e. la tro malmultaj reagoj kaj komentoj. Tial mi dubas, ĉu vere miaj vizintantoj regas la internacian lingvon !
Ni kalkulu : Proksimume kaj laŭdire, 1 400 000 homoj bone usas E-on, el kiuj 1%, t.e. 140 000 estas samseksemaj. El ili, 50 % estas viroj, do 70 000. Eĉ se nur kvarono el ili havas aliron al la reto, restas 17 500 gejaj E-o-parolantoj, kiuj kapablus komenti kaj partopreni en tiu-ĉi blogo.
Nu, se vi estas unu el ili, ĉu nun vi ne iel hontas ? :-)   

28.2.16

Agrablan laborsemajnon al vi ĉiuj !

Kuraĝon ! Printempo alvenas...


Komentu !


Mia blogista kolego (kaj krome samurbano) Snoopy, el la franca blogo Homodesiribus, ĵus plendis, ke liaj multnombraj vizitantoj ne lasis sufiĉe da komentoj sur lia retejo. 
Nu, feliĉe mi havas Joseph el Belgio, mia komentema fidelulo !
Sed vi ? Kial vi ne lasus kuraĝigan komenteton ?
Almenaŭ tiel mi ne kredus min kvazaŭ orfiŝon en bokalo...
Antaŭdankojn !  

Surlite, semajno 8 - 2016.


Dormado estas disiĝo.
Daniel Pennac. 

Prave ! Tamen kun vi mi ja ŝatus surlitiĝi... Sed, ĉu vere por dormi ?

Saluton al Japanio !


Malĉeestanto potage malproksimiĝas.
Proverbo el Japanio.

Feliĉe por mi, preskaŭ po dufoje tage japano vizitas mian blogon !
Li (aŭ ŝi) estu bonvena

Unua nokto.




Kiam elĉerpitaj pro kisoj, brakumoj,
Ni perdas la spiron sur Morfean sinon,
Mi plu sentas ĉe mi vian korpan varmon,
Kaj viajn brakojn kunplektante miajn
Ni varme nin premas unu al alian…

Niaj manoj kuŝas sur alies ŝultro
Dum vango ĉe via, lipoj al via kol’,
Inter viaj femuroj ŝovas mi gambon.
En mian hararon blovas via spiro.
Tiam niaj brustoj leviĝas samritme…

Eĉ en niaj sonĝoj, kore de nia dorm’,
Samritme amoradas niaj animoj…

Elfrancigita poemo de Eraste de Saint-Armand, Poèmes garçonniers (Knabaj poemoj) 2012.     

Sukcesa trompado.


:-)

26.2.16

Mille et tre.




MILLE ET TRE, poemo de Paul Verlaine, 1891.
Esperantigita de Ĵeromo kunlabore kun Luko.


Riĉuloj ne estas miaj koramikoj
Sed nur laboristoj el kampar’ kaj urboj
Plejofte sen graci’, dekkvin-, dudek-jaraj
Kun forto ja kruda kaj agoj malmildaj.

Ilin mi gustumas en laborvestaĵoj
Ne odoras ili sukcene sed sane 
Rapide kaj kvamkam per pezaj paŝadoj
La junuloj iras tamen facilmove.

Iliaj okuloj flagretas petole
Dum iliaj buŝoj lojale kisemaj
Elsputas parolojn ruzajn ja naive
Kaj ĉiam kun vortoj gajspice maldecaj.

Per vivplena kaco kaj ĝojaj gluteoj
Ili plezurigis min kaj voste kaj puge
Dum la tuta nokto ĝis la fruaj lumoj
Laciĝas deziro neniel venkite.

Kruroj kaj animoj kaj manoj pelmele
Memoro, piedoj, koro, nazo, ventroj
Ĉiu korpopeco jelpas ritornele
Kaj tumulte stamfas en iliaj brakoj.

Stamfado, ritornelo vere frenezaj
Pli edenaj ol inferaj aŭ ĉu male
Tie mi perdiĝas kaj naĝe kaj fluge
En tiuj dancadoj ŝvitaj kaj anhelaj

El ambaŭ Karoloj, unu ‘stas tigrido
Katokula, fuŝe kreskanta mesknabo
La alia estas impertinentulo
Kiu revas nur pri mia puga sulko

Odilono, bubo dikkaca kiel vir’
Kies piedoj ŝategas la miajn kaj
Eĉ plie, sed ne pli ol laŭ mia dezir’
Knabo krude bela, piedoj senmankaj

Karesemaj, silke freŝaj piedfingroj
Subplanden, ĉirkaŭmaleolen, fine ĝis
La vejna arko, en strangaj teneraĵoj
Kvarpiedaj, kiuj ja animon havis

Ankaŭ Antonio, fama pro sia vost’
Mia glora reĝo kaj plej sublima Moŝt’
Kiu mian koron boras perpenise
Kaj mian pugeton, ho ve ! perpalise

Paŭlo, blondharulo bruste muskuloza
Kies mamopintojn mi suĉis kvazaŭ klab’
Francisko, fleksebla kiel kan’, bela knab’
Kun dancistaj gamboj kaj kac’ grandioza

Aŭgusto, kiu tagposttage pli masklas
(li tiom belegis kiam li alvenis)
Julio, helhaŭta, putine aspektas
Dum Henriko ho ve ! rekrute forvelis

Nu fine vi ĉiuj, arope sinsekvaj
Aŭ individue, el la pasinteco
Nunaj pasioj, ŝvelanta estonteco
Karuloj multnombraj tamen nesufiĉaj


Tatuaĵo de l' semajno 8 - 2016.


Tute ne pigra mi estas, ĉar el inter la brakoj de seĝo kaj tiuj de knabego, mi ĉiam preferas la malplej ripozigajn...

Bonvenon, Argentino !


Po unu vizito tage proksimume kaj averaĝe dum la lasta jaro, nur ion mi bedaŭras : ke vi ne lasis komentojn...
Ĝis do !

24.2.16