plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

30.1.16

Dumvintra plezuro.


Atentu ke eĉ puga varmo povas estigi incendion !

Sidvangoj de l' semajno 5 - 2016.


Vi atentu malvarmumon !

Pigra ŝafo trovas tro peza sian lanon.
Angla proverbo.

Legi, iel ajn...


Ĉiam ŝajnas al mi (kaj ŝajnis al mi de ĉiam) ke ne sufiĉe da tempo mi dediĉas al legado. 
Tial oni instigu la gejunulojn al malfermo de libroj.

25.1.16

Saluton al Maroko, Nepalo, Palestino !


Mi konstatis oftajn vizitojn el tiuj landoj, landoj kie la vivo, kaj precipe la geja vivo, certe ne facilas.
Trans la ekrano, mi aparte, kore kaj amike salutas tiujn legantojn.

Ĉu ni estas marionetoj ?


Tio, kion ni nomas nia volo, tio estas la fadenoj, kiuj funkciigas la marioneton, kaj kiuj estas tiritaj de Dio.
André Gide.

Ganimedo por Vikipedio.

Mirigis min, ke nenio troveblas en la esperanta Vikipedio pri Ganimedo. Do, mi provis verki mem artikolon pri tiu temo, kun la celo publikigi ĝin en Vikipedio. Sed ve ! La afero estas ja tro komplika, almenaŭ por mi... 
Ĉu eblas, ke iu el vi povus repreni la torĉon ? 
Jen la artikolo  :

 Ganimedo

Laŭ la helena mitologio, Ganimedo (en la antikva greka lingvo : Γανυμήδης) estis la amanto de Zeŭso kaj la vinverŝisto de la helenaj gedioj. Lia beleco estis famega.


Mito
Laŭ la Iliado, Ganimedo estis la plej bela el la mortemuloj : princo de Trojo, filo de Tros (reĝo de Dardanio) kaj de la nimfo Kalirhoo (filino de la rivera dio Skamandro), li do estis unu el la posteuloj de Zeŭso. Homero en la Iliado menciis, ke li estis forrabita « de dioj ».
Dum la juna princo paŝtis la familian ŝafaron sur la monto Idao, Zeŭso ekvidante lin aliformiĝis en aglon por lin forrabi. Tiam Ganimedo fariĝis la amanto de Zeŭso, antaŭ ol esti la vinverŝisto de la gedioj. Por kompensi la perdon de sia filo, Tros ricevis de Zeŭso kvar ĉevalojn, kiujn li havis de Pozidono. Laŭ alia tradicio, Zeŭso kompense donacis oran pokalon faritan de Hefesto.
Hera ne nur ĵaluzis la novan amanton, sed ankaŭ lian oficon estiel vinverŝisto, kiun Zeŭso deprenis de ŝia filino Hebo. Ŝi provis devigi sian edzon, ke li resendu Ganimedon inter la mortemulojn. Sed tute male, Zeŭso plialtigis lin ĉielen en la formo de la konstelacio Akvisto.
En pli malfrua varianto, Eoso forrabis Ganimedon kaj Titonon. Kiam Zeŭso ekvidis Ganimedon, li postulis lin de la diino. 


Aliaj
Ganimedo estas krome satelito de Jupitero. Galilejo, dank’ al sia teleskopo observis unue la kvar plej grandaj satelitoj de la planedo Jupitero. Ilin li nomis « Mediĉaj lunoj » omaĝe al la Mediĉoj. Sed lia rivalo, Simon Marius, proponis, ke oni prefer nomu ilin laŭ la nomoj de amantoj de Zeŭso. Ganimedo donis sian nomon ankaŭ al konstelacio Akvisto.  

Hundido de l' semajno 5 - 2016.


Inter preskaŭa jes kaj jes estas tuta mondo.
Alfred de Musset. 

Do... finifine, ĉu jes aŭ ne ?

20.1.16

Sidvangoj de l' semajno 4 - 2016.


Kiuj klaĉas malantaŭ mia dorso, tiujn mia pugo rigardadas.
Francis Picabia.

Kaj mi aldonu : Kiu malantaŭ via dorso rigardadas, tiu ankaŭ vian pugon laŭdas.  

Fali en amon.


Oni estas ja malforta, kiam oni enamiĝas.
Grafino de La Fayette. 

 

Jen denove la ruĝa kalsono.


Tute hazarde, mi trovis en mia bildujo la foton, el kiu estis tirita la pentraĵon, kiun mi surblogigis hieraŭ.
Strange, ĉu ne ?...

19.1.16

Ruĝa bankalsono en naĝeja duŝejo.


Laŭ la retejo, tiu pentraĵo estas de nekonata artisto.
Ĉu iu povus konsoli la modelon, retrovante lian portretiston ?

Gejtema filmeto : Arĝenta vojo.


Kanada angllingva filmeto de 2006.
Agrablan spektadon !

Kiso de l' semajno 4 - 2016.


Kun la unua kiso naskiĝas la magia vibrado, kiu portos la amantojn de la mondo en la mondon de la revoj kaj riveloj.
Khalil Gibran.

Kunluantoj.


Ofte mi bedaŭras, ke la plezurojn de studenta kunluado mi ne konis.
Precipe la banĉambrajn...

18.1.16

Senaŭtora japaneskaĵo.


Ĉu iu konas la artiston ? 
Antaŭdankon !

Ĉu li sublitigis sian kalsoneton ?

- Mi pardonpetas, mi devas rehejmeniri nun.
- Ĉu vi ne tranoktos tie ?
- Ne, atendas min mia edz(in)o !

Hundido de l' semajno 4 - 2016.


Oni ne lasu kreski herbon sur la vojo de l'amikeco.
Franca proverbo. 

Ĉu ĉar suren oni kunkuŝu ?

Ho kojonoj !




Estiel spuro de la jarfinaj festoj, restis en mia kapo la gurdaĵo de la tradicia Julkanto « O Tannenbaum » aŭ france « Mon beau sapin ». Kaj tio efikis mense por elpensi kroman tekston ja malpli laŭsezonan, sed tamen uzante la saman melodion.
Jen la teksto, esperante ke ankaŭ al vi ĝi ege longtempe gurdados enkape…        

Ho kojonoj,
Aŭdiĝas boj’
Funde de mia kalson’

Sufiĉas knaba rideto
Por ke vekiĝu la besto

Kvankam lindas lia pugo
Malhelpas la ĝinza jugo

Ĉu li malfermos la buŝon ?
Ĉu mi spertos ties tuŝon ?

Per ŝovita lerta fingro
Kapo elglitas el ingo

Longa traktado sen konklud’
Drako lacigas pro la lud’

La bubego finpalpaĉu
Ĉar la monstro nepre kraĉu

Ve ! la kokido fuĝas for
Samkiel timanta lepor’

Ĉu lin panikis la besteg’
Kvazaŭ lupo antaŭ la greg’

Senhelpe serpento bavas
Kaj lian pugon bedaŭras.

Ho kojonoj,
Ŝprucetas roj’
Malsekas nun la kalson’

16.1.16

Ventro de l' semajno 3 - 2016.


La karesoj estas same nepraj al la vivo de la sentoj, ol la folioj al la vivo de la arboj. Sen ili, la amo mortas je la radiko.
Nathaniel Hawthorne.