plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

28.12.15

Elekto malfacila.


Kiun legadon preferi ?
Finfine, ne tujtuje mi legos...

Antaŭ kameno.


Laŭdire, ne la plej granda kameno estigas la plej varman fajron.
Nu, ŝajnas al mi ke ja eblas anstataŭigi "kamenon" per "kaco", ĉu ne ?...
Ankaŭ samas rilate al tiu turka proverbo :
"Ne gravas, ke kamentubo malrektas, se ties fumo rektas."  

Trejnado.


Korpa ekzercado, kaj ankaŭ iom mensa.
Povus esti utila... ;-)
Ĉu ni komencos en 2016 ?

Hundido de l' semajno 1 - 2015/2016.


Adoleskeco estas la tempo, kiam knabo ne volas kredi, ke li iam estos same stulta kiel lia patro.

Glitveturilo.

Ilustraĵo de Paul Richmond.

 Unu el la vintraj plezuroj...

24.12.15

Ĝojplenan Julon al vi ĉiuj !


Al ĉiuj miaj karaj legantoj mi deziras bonegan kaj amoplenan Julfeston.
Mi aparte pensas al tiuj, kiuj festos la jarfinon tute sole. Mi kore esperas, ke Julpatro (aŭ lia filo, kaj eĉ, kial ne, lia nepo, laŭ via gusto...) ne forgesos viziti vin venontan nokton :-)...
Ĉu iu tia taŭgos ?

Por mi, jes !
Ĉu ankaŭ por vi, Joseph ?

Sidvangoj de Julo 2015.


En Julo vi ne malvarmiĝu !

23.12.15

Trevor Southey.


Jen pentraĵo de tiu usona artisto.

Sportumu ! semajno 52 - 2015.


Cerbaj hemoragioj maloftas ĉe futbalistoj. Ankaŭ cerboj !
Pierre Desproges.

Marmitisto.


Mi dungis kuiriston por la Jula festeno...

Komparo.


Ami, tio estas ne plu kompari.
Bernard Grasset.

Filmo : Duŝoj malvarmaj.




         « Duŝoj malvarmaj » (Douches froides) estas franca filmo de Antony Cordier (2005). 


         Mikaelo, 17-jara, estas la estro de ĵudo-teamo kaj prepariĝas al la abiturekzameno. Ĉio ja glatus, se lia familio ne havus daŭrajn monproblemojn. Kaj ĉefe, se li ne strange emus partigi sian koramikinon, Vanesan, kun Klemento, nova amiko, kies riĉa patro sponsoras la teamon.
         Kvankam la temo de tiu filmo ne vere rilatas al samseksemo, kelkaj scenoj estas aparte varmaj, interalie la sceno en la duŝejo de la du ĉefaj rolantoj, Johan Libéreau estiel Mikaelo, kaj Pierre Perrier estiel Klemento.
         Konsilinde…    

22.12.15

Kapti birdeton...


Birdetojn plumhavajn mi preferas en aero ol en kaĝo.
Tial eĉ la enkalsonajn mi emas liberigi. 
Ekde kiam eblas !

Kero.


Vian keron konservu, sed bonvolu montri vian trefon !

Solstica lumeto.


Kio estus la lumo sen tiuj, kiuj ĝin vidas ? 
Philippe Montillier.

Kalsoneto de l' semajno 52 - 2015.


La sorto povas senigi vin de via havaĵo, sed ne de via koro. 
Antoine Arnauld.

« La vera historio » de Lukiano (125 – 180 pK).




            En « La vera historio», Lukiano (aŭ Luciano de Samosato) rakontas sciencfikcie siajn vojaĝojn tra neesploritaj landoj.

            Jen kion diras Vikipedio pri li :
               Lukiano (greke Λουκιανὸς, latina Lucianus) estis konata helena verkisto de satiroj. Alinome Luciano de Samosato (en greka: Λουκιανὸς ὁ Σαμοσατεύς, latine: Lucianus Samosatensis; n. 125 – m. 180) estis filozofo epikura kaj komediisto kiu verkis en la greka, sed estis asiriano. Luciano naskiĝis en Samosato, kie hodiaŭ estas Turkio, sed tiame ĝi estis romia provinco.

Li estas konata pro sia spirita kaj mokema stilo. Inter liaj plej konataj verkaĵoj, estas: Vera historio (eble la unua verkaĵo scienfikcia en la historio), Aleksandro la profetaĵvendisto, La morto de Peregrino, Vendado de kredoj, Dialogoj inter la dioj, kaj Dialogoj de la mortuloj.
Luciano admiris Epikuron kaj siajn verkaĵojn. Sia kritiko de Aleksandro la fraŭda profeto enhavas la laŭdon jenan al la Ĉefaj Doktrinoj sia filozofo preferita:
Kiajn benojn tiu libro kreas por siaj legantoj kaj kian pacon, trankvilecon, kaj liberon ĝi produkas en ili, liberante ilin de la teruroj kaj aspektoj kaj aŭguroj, de la vantaj esperoj kaj la ekstravagancaj deziregoj, evoluigante en ili inteligenton kaj veron, kaj vere purigante ilian komprenon, ne kun torĉoj kaj aliaj malsaĝecaĵoj, sed kun klara pensado, vereco kaj malkaŝemo.


 
            « Mi ŝatus nun raporti pri eksterordinaraj kaj mirigaj aferoj, kiujn mi observis dum mia restado sur Luno. Unue, la fakto ke ĝiaj loĝantoj ne naskiĝas de virinoj, sed de maskloj. Ili praktikas la edziĝon intermasklan, kaj scias nenion eĉ pri la vorto « virino ». Ĝis dudekkvinjariĝo, ĉiu rolas estiel edzino, kaj poste fariĝas edzo. La gravedo ne okazas en la ventro, sed en la suro : ekde kiam estas koncipita la embrio, la gambo ekdikiĝas. Iom poste, oni malfermas ĝin, kaj oni eltiras mortintan feton. Ĝin oni eksponas al vento, buŝon malfermitan, kaj tiel oni revivigas ĝin. Ŝajnas al mi, ke la Grekoj eltiris de tio la nomon de la suro (gastroknemio), ĉar ĉe la Selenitoj (la loĝantoj de Luno), tiu ĉi anstataŭas la ventron por porti la feton.
Sed aferojn ankoraŭ pli mirigajn mi rakontu. Troveblas ĉe ili homa speco nomita Dendritoj (arbo-homoj), kiuj naskiĝas tiele. Oni fortranĉas la dekstran testikon de viro kaj oni plantas ĝin en grundon. De ĝi kreskas grandega arbo el karno, kiu similas faluson. Ĝi havas branĉojn kaj foliojn, kaj la fruktoj estas glanoj unu ulnon longaj. Kiam ili estas maturaj, ilin oni rikoltas kaj rompas por eltiri homojn. Tiuj ĉi havas postiĉan sekson, kelkaj el eburo, la aliaj (la malriĉuloj) el ligno. Ĝin ili uzas por sekskuniĝi kaj unuiĝi kun siaj kunuloj. »