plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

30.11.15

Tutmonda tago de la batalo kontraŭ aidoso.




La 1a de decembro estas la tutmonda tago de la batalo kontraŭ aidoso. Sed ne nura tago por protekti sin, kaj samtempe protekti sia(j)n kunulo(j)n.
Samseksemulojn, aliseksemulojn, ambaŭseksemulojn, aidoso daŭre mortigas !
Ni nepre uzu kondomojn.

Malantaŭ la pordo.


Malfermu vian pordon, iru for, for de via ekrano. Via ververa kunulo troveblas ekstere. Nur ekstere. 

COP21.


Jam multe da traktadoj nur por ĉeesti sur la foto...
Krome, por akordiĝi, ĉu ne necesus antaŭe interkompreniĝi ? 

Sportumu ! semajno 49 - 2015.


Ne ekzistas senutilaj streboj; Sizifo muskoliĝis. 
Roger Caillois.

Hundido de l' semajno 49 - 2015.


Neniam mortas amikeco en bona koro. 
Pierre-Claude-Victor Boiste.

29.11.15

Bonegan semajnon al ĉiuj !


Kaj ĝis baldaŭ sur "gejaj rakontoj" !

Kalsono aŭ kalsoneto ?




La viraj subvestoj, jen subjekto traktinda, des pli de kiam la moda industrio invadis la tirkestojn de tiuj, kiuj de longtempe ne vidis pli malproksime ol… siaj poŝ- aŭ fend-kalsonetoj (kanguru-kalsonetoj laŭ la pli bildpova franca vorto). Sed nun, pro la diverseco de elektebloj, oni eĉ ne plu scias en kiun pugujon oni enŝovu nian ilaron. Tial mi proponas al vi viziteton :


Laŭ vikipedio, la kalsonon ni ŝuldas al Jacob Golomb, kiu en 1925 kreis tiun porviran subveston de la boksista ŝorto, en kiu li anstataŭigis la ledan zonon per kaŭĉuka. La malnovaj nigreblankaj usonaj filmoj kaj kelkaj tiamaj reklamoj okaze jam montris ĝin. Blanka, tute ne seksalloga, ĝi malaperis post la dua mondmilito. Ĝi reaperis en la okdekaj jaroj, buntaj, petolaj, laŭmodaj. Ĝin famigis la ĝinza marko Levi’s, dank’ al la reklamfilmeto en kiu rolis Nick Kamen (vidu suben). 


 La kalsoneto, alia praŭlo de la viraj subvestoj, almenaŭ en niaj modernaj tempoj, preskaŭ malaperis en kelkaj mondo-partoj, escepte en la ŝranko de niaj avoj. Ĝi tamen havas la avantaĝon taŭge subteni antaŭe, plene montri malantaŭe, kaj tio estas ja seksalloga… Ĝi denove emas reveni nun sur la pugon de kelkaj knaboj, bele mallozaj kaj kolorriĉaj.  



Nuntempe, laŭ la nova modo, ne nur ni surportu la tielnomatajn sportkalsonojn aŭ boksistajn kalsonojn, sed ni nepre montru ties supran parton kaj kaŭĉukan zonon, ĉe kiu vidiĝas fiere la marko. Miksiĝo inter kalsoneto kaj kalsono, tiu bokskalsono disfamiĝis en 1992 Novjorko (vidu suben).


Do, la problemo estas nun nura stila afero. Tial, eblas demandi tute trafe al iu : « ĉu kalsoneton aŭ kalsonon vi preferas ? » Kaj la respondo ŝajne senvualigu multe pri lia personeco. 


Krome, eble li preferas surporti ŝnurkalsoneton ? 


Kaj kial ne, eĉ nenion… 


Nu, finfine mi jam diris, kvankam gravas la pakaĵo donaca, tamen pli gravas la enhavo, ĉu ne ?   




Kiso de l' semajno 48 - 2015.


Kiam koro deziras, salivo alfluas en buŝon; kiam koro malĝojas, larmoj alfuas en okulojn.
Ĉina proverbo. 

28.11.15

Ĉielarka flago.


La ĵus okazinta omaĝo al la 130 viktimoj de terorismo en Parizo ankaŭ estis okazo por francoj surbalkonigi la nacian flagon kaj kantadi la nacian himnon, kvankam tio tute ne estas kutimo en Francio. 
Ĉu vere tiel oni omaĝas al la plejparto de la viktimoj ? Mi dubas... 

Fakte, se mi estus unu el tiuj viktimoj, al mi tio tute ne plaĉus !
 
Artikolo sur la amika franclingva blogo Véhèmes pensigis ankaŭ al mi, ke pli bone ni bezonus la ĉierlarkan flagon, flago kiu neniel apartigas sed kunigas la tutan homaron.

Ĉiufoje estas same : ve, ni forgesas la historion ! 
Ĉu ni ne memoras, ke ĉiufoje kiam ni prifieras naciecon, blinda sturmo al milito ne malproksimas ?  

Bonega legado.


Ja inda por dimanĉa veteraĉo !
Se ne, vi ankaŭ rajtas (re)legi la malnovajn artikolojn de "gejaj rakontoj"...

Filmeto : Morgaŭ.


El "Native Productions".

« Gejedziĝo » en la revuo Kontakto.




         La ĉeftemo de la lasta numero de la bonega revuo Kontakto estis « Geedziĝo », vorto kiu nuntempe fariĝis iom malkongrua. Pli bone ni parolu tutsimple pri edziĝo, eĉ se la plejparto estas (kaj verŝajne plu estos) gea.
         En tiu numero, unu el la artikoloj, verkita de Rowland Bonkorpa de la blogo Egalecen, temis pri « gejedziĝo ». Bonega kaj pripensiga artikolo, el kiu mi proponas al vi parteton, esperante ke ĝi donod al vi la deziron legi pli.   
« Tio ja rilatas al samseksa geedziĝo, ĉar samseksa geeziĝo kaŭzas, ke ĉiuj ĉi tiuj aliaj problemoj estu ignorataj. Ĉefaj GLAT-organizaĵoj pli kaj pli fokusiĝas pri geedziĝo kaj nenio alia. Tio donas la impreson, ke geedziĝo estas la sankta kaliko, la fina venko de GLAT-aktivismo. Kaj certe post la laŭleĝigo en Usono multaj homoj deklaras, ke « la batalo estas finita ». Tamen, se vi ne havas la rimedojn por vivi sekure en propra domo, se vi devas turniĝi al sekslaboro por vivteni vin (kiel devas multaj transgenraj virinoj), se vi ĉiutage spertas parolajn kaj fizikajn atakojn, kiel geedziĝo utilas al vi? Pluse, la fokuso pri ĝi sugestas, ke GLAT-eco temas pri esti en amrilato. Sed GLAT inkluzivas neseksemulojn kaj neromantikemulojn, kaj cetere ne ĉiu gejo aŭ lesbo ĉiuokaze eniros amrilaton, aŭ amrilatumas tradicimaniere. »
Tute prave ! La nova ebleco leĝe edziĝi inter samseksuloj en kelkaj landoj tute ne estas atingita fina venko. Multnombraj aliaj problemoj gravegaj plu trafas la GLAT-anojn, ĉie en la mondo. Ilin ni ne forgesu.