plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

30.9.15

Tutmonda tago de l' tradukado.




La 30a de septembro estas la internacia tago de l’ traduko.

La tradukoj plivastigas la horizonton de l’homaro, kaj samtempe ties mondon. Ili faciligas la komprenon de la foraj popoloj.
Jon Kalman Stefasson.

Kiso de l' semajno 40 - 2015.


Ĉar vidu, ĉiun tagon mi pli amas vin. Hodiaŭ pli ol hieraŭ, sed malpli ol morgaŭ.
Rosemonde Gérard.

Soifo.


Pri viaj lipoj ĉiam mi soifas...

26.9.15

Nuda perua knabo (1886).


Jen pentraĵo de la perua artisto Carlos Baca-Flor (1869 - 1941).

Sidvangoj de l' semajno 39 - 2015.


Iam, sin duŝante, Dio malkovris sian umbilikon, kaj tiam ekzorgis pri sia propra origino.
Denis Langlois.

Kaj mi, en komuna duŝejo, mi malkovris iam la postaĵojn de miaj kamaradoj, kaj tiam konsciis ke tiu nura vidaĵo eĉ senmane efikis sur mia propra antaŭaĵeto.  
Eŭreka ! Tiom da malkovroj de kiam oni sin eklavis !  

Koketado.


Eblas masaĝi la nukajn vertebrojn de sia kunulo kaj samtempe zorgi pri sia bona hararanĝo. Jen lerta sportisto ! Mi vetas, ke li eĉ ne odoras ŝvite...

25.9.15

Eŭropa tago de la lingvoj ?



La 26a de septembro estas eŭropa tago de la lingvoj.
Kompatinda Eŭropo, en kiu neniu kapablas kompreni unu la alian, krom en la lingvo de tiuj, kiuj deziras forlasi ĝin !  

 Feliĉe, eŭropajn langojn mi bone komprenas ! Se de knaboj, kompreneble...



Vi ŝatas tion...


... ĉu ne ?
Se vi ne ŝatas, vi rajtas tion diri !

Sportumu ! semajno 39 - 2015.


Kiu deziras penetri kore de zorgiga problemo, tiu devas esti fleksebla, devas adaptiĝi, eniri tra la malgranda pordo kaj lasi sin prilabori de la situacio.
Libro de ŝanĝoj "Ji-Kingo".

 Ĉu mi komentu ? Tiu vera taoa saĝo havas duoblan legeblecon, ĉu ne ?.. 

 

24.9.15

Surlite, semajno 39 - 2015.


Jen la tri tempoj de l' amoro : buŝo, kuŝo, duŝo.

Verdigemo.


Nia mondo emas, laŭmode, ĉion verdigi.
Ĉu nia denaske verda lingvo estas pli ekologia ? Ĉar pli justa, ĉar ĝi protektas la aliajn lingvojn, ĝi certe havas nekontesteblajn kvalitojn.
Nu, kvankam ne ĉiu verd(igit)a estas bona, mi ja ŝatas tiun verdan rebrilon en la hararo de tiu knabego.
Ĉu de ekoa produkto ? :-)...

Aĥilo kaj Patroklo.

Aĥilo bandaĝas vundon de Patroklo.

En la Homera rakonto, Patroklo estis la kuzo kaj intimulo de Aĥilo. Ambaŭ iris al Trojo. Sed Aĥilo, pro kverelo kun Agamemno, rifuzas batali; li tamen permesas al Patroklo gvidi armeon al batalo. Patroklo estos mortigita far Hektoro. Frenezigata pro ĉagreno, Aĥilo reiros militon, kaj mortigos Hektoron.
Fonto : Vikipedio

La junuloj, kiuj sin amas.




La junuloj kiuj sin amas ne ĉeestas tie
Aliloke ili estas pli fore ol la nokto
Multe pli alte ol la tago
En la blindiga lumo de l’ unua amo

Jacques Prévert
Elfrancigita de Ĵeromo

23.9.15

Malnova reklamo.


Ĉu de 1996 ? Laŭ mi ĝi povus esti nuntempa.

Mojose kune, semajno 39 - 2015.


Amo estas same kiel grimpoplanto, kiu sekiĝas kaj mortas se nenion ĝi havas por ĉirkaŭteni. 
Hinda proverbo.

Saluton aŭtuno !


Folion post folio la arbaro senvestiĝos
Dume la knabaro la malon ĝuste faros 

 

Diskoĵetanto.


Ĉu moderna diskobolo ?

Ŝtata barbaro : dudekdujara ŝijaisto kondamnita en Sauda Arabio je senkapigo kaj publika krucumado.




Ali Mohamed al-Nimr estis arestita en februaro 2012 (li jam estis 17-jara) nur ĉar li manifestaciis kontraŭ lia landa registaro.
Nur la reĝo Salmano povas nun savi lian vivon, ne subskribante la ordonon de ekzekuto. Sed ĉu eblas fide atendi ion de tiu reĝimo ?
Ĉu kredeblas ? La delegito de Sauda Arabio, Faisal Trad, estas ĵus oficiale nomumita kiel prezidanto de komisiono pri homaj rajtoj de Unuiĝinta Nacioj !...
Ve ! Petroldolaroj multe pli valoras ol homa vivo…