plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

30.6.15

Turkio : La Geja Fiero perforte subpremita en Istanbulo.




La turka kontraŭ-ribela polico perforte subpremis dimanĉon Geja-Fieron, ĵetante plorigajn gasojn kaj uzante akvo-kanonojn por disigi milojn da manifestaciantoj pace kolektiĝintaj en la centro de Istanbulo.
Kiam manifestaciantoj portantaj ĉielarkajn flagojn skandis sloganojn, kiuj denuncis la « faŝismon » de la reĝimo de la islama-konservativa prezidento Recep Tayyip Erdoğan, la polico, multnombre ĉeestanta ĉe la enirejo de la piediranta vojo Istiklal, alsturmis la homamason, uzante laŭ lokoj kaŭĉukajn kuglojn.
Legu la tutan artikolon ĉe : neniam milito inter ni.

Varmegas !


Kiam varmas, nur nudeco taŭgas...

Prauloj.


El la pasinteco, same kiel malnova lerneja bildo, venas kortuŝe al ni spuroj de iamaj amantoj.

Hundido de l' semajno 27 - 2015.


Finiĝanta amikeco neniam komenciĝis.
Publilio Siro.

26.6.15

Amvarbado en muzeo.


Flirti, tio estas tikleti butonon kaj ne pluki la rozon.
Ludovic O'Followell.

Fakte, mi preferas pluki la rozon ! Tamen, muzeoj estas ja taŭgaj lokoj por varbi kunkuŝontojn. 

Kalsoneto de l' semajno 26 - 2015.


Ĉu estas truoj sur via kalsoneto ?
Ne ? Ĉu vi certas ?
Nu, se ne, kiamaniere vi do surmetas ĝin ? 

Kiel surmeti « fundoŝion ».





Belaj bildoj, bela tradicio !

25.6.15

Bonan nokton !


Mi pardonpetas, sed laceco faligas min en la brakojn de Morfeo...
Nu, ĉu mi trovos loketon en mia lito ? :-)

Ventro de l' semajno 26 - 2015.


Kafo, &... ĉokolada tabuleto !
Apetitveka...
Ĉu eblus koni la buslinion ?

Kia vosto !


Hundo smajlas per sia vosto.
Victor Hugo.

Ankaŭ mi ofte...

Kisoj de l' semajno 26 - 2015.


Tiom longe, kiom okuloj respesguliĝos en rigardantaj okuloj, tiom longe, kiom lipo respondos suspirante al suspiranta lipo, tiom longe, kiom du animoj povos kunfandiĝi en kiso, tiom longe estos poezio !
Gustavo Adolfo Bécquer.


23.6.15

Manĝigi bananon.


Jen pentraĵo de 2011 far Blake Gildaphish, usona artisto.

Diferenco.


Kio estas la diferenco inter amanto kaj edzo ?

Amanto, ve ! iam foriras.
Edzo, ve ! neniam foriras. 

Mojose kune ! Semajno 26 - 2015.


Amikeco estas tutcerte la plej dolĉa balzamo sur la vundoj de elrevigitaj amoj.
Jane Austen. 

Mi ja konsente flegigus miajn amvundojn !

Sur ŝtuparo.


Kiu volas supreniri nepre devos min surgrimpi...

20.6.15

Surlite, semajno 25 - 2015.


Lito estas samkiel libro. Oni ŝovas sin inter littukoj samkiel inter du paĝoj, kaj tiel iĝas mem bela rakonto.
Jacqueline Mabit.

Nu... kaj bela rakonto kun vi ?...

21an de junio : festo de la muziko !


En Francio, kaj nun ankaŭ en aliaj landoj, la 21an de junio estas festo de la muziko. 
Mi ege admiras ĉiujn muzikantojn, kvankam mi mem tute ne kapablas ludi, krom unutruan fluton, kompreneble... 

Jen somero !


Bonvenon al somero, feliĉa tempo de sunumadoj, feriadoj kaj sunbrunigitaj knabegoj...
Mi petas pardonon al ĉiuj alihemisferuloj, kiuj bedaŭrinde eniras vintron !

19.6.15

Nun sufiĉas...


... mi bezonas dormi...
Ĝis morgaŭ !

Kalsono de l' semajno 25 - 2015.


Jen plia pruvo por aserti, ke por ĉiu vidaĵo ja gravas la vidpunkto. 

Tinĉjo.


Tiun ĉi mi ne legis...
Nu, kiam la traduko "Tinĉjo sur geja plaĝo" ?

Ĉu vi rimarkis la Tinĉjeskajn pubharonj ? Mirige, ĉu ne ? 

Ho mia kac' !




Ho, mia kac’
El lia pugo ne saltu for !
Jam teni ĝin ne povas mi facile,
Ho, mia kac’ !
Ho, mia kac’ ! Post longa bugrado
Ĉu mi ne ĉuros en decida hor’ ?
Sufiĉe ! trankviliĝu de l’ batado
De kojonoj kontraŭ krupo,
Ho, mia kac’ !  

Jes, mi scias, kelkaj jam pastiĉis Sanktan Zazan.
Jen mia geja kontribuaĵo…

18.6.15

19an de junio : Tutmonda tago de naturismo.


Homo estas nura kano, la plej malforta en naturo, sed tamen pensanta kano.
Blaise Pascal.

Mojose kune ! semajno 25 - 2015.


Amikeco estas frateco en ties plej alta senco, la bela idealo de frateco. 
Silvio Pellico. 

Gejaĉo.




Ili nomiĝas Damiano, Maria, Davido-Henriko, Ali, Franceska aŭ Mohamedo. Ili estas de ĉiuj aĝoj, de ĉiuj naciecoj, de ĉiuj religioj. Ili loĝas eble aliflanke de via hejmo, sed ilin vi de vidas. Ili ne altiras la rigardon.

Kaj ilin oni lasas en paco.

Mi elŝrankiĝis kiam mi estis 15-jara.

Male, la altan ulon de la tria etaĝo, kiu vivas pare kun tiu bela nigrulo ĉiam laŭte ridanta kaj telefonanta en la ŝtuparo vi ja vidis, eĉ ilin ambaŭ vi vidis. Tiujn gejaĉojn…

Mi estis la « gejaĉo » de la gimnazio. Strangas tiu surtronigo. Malfacile elportebla.

Fakte, ili estas afablaj… Kaj normalaj. Almenaŭ ili ne vestiĝas samkiel kviroj. Nek samkiel la filo de Katerina. Kompatindulino. Certe ne estas facile por ŝi… Kaj por ŝia edzo !

Mi unue ekvidis la rigardojn, la kaŝitajn ridojn.

Kaj nun, « ili » rajtas edziĝi… Nekredeble ! Nu, mi finfine fajfas pri tio. Tiom longe, ke ne estas mia filo. Ĉe mi tio ne okazu.

Baldaŭ ili ekŝtonumis min.

 Krome, ilia karnavalo… ilia festaĉo… la Geja Fiereco ! Ĉu ne jam estas sufiĉe da, kun la Muziko-Festo ? Antaŭe, ni aranĝis dancofestojn. Sed ili festadas surstrate. Nu, ĉu mojose, laŭ vi ? Ankaŭ mi ŝatas kelkfoje festadi. Sed fine, kion ili kredas ? Ĉu paradi pugnude sur la stratoj igos ilin akceptindajn de ĉiuj ? Peĉ ! Nu, kio plie ?

Plurfoje ili provis min kojnumi kaj draŝi.

En la Geja Fiereco, Krancisko iras, kun amikoj. Laŭdire, ja mojosas ĉiuj tiuj uloj dancantaj malantaŭ ĉaroj kun balonetoj kaj konfetoj. Eĉ lia amikino kuniras. Ĉiujare. Mi preferas resti hejme.

Hej, Damiano ! Kial piĉon vi ne ŝatas, bugrulo ?  

Eĉ la politikaj partio nun paradas dum Geja Fiereco. Kaj sindikatoj. Dekstruloj kaj maldekstruloj, same kiel la Unuan de Majo. Kun flagrubandoj kaj la cetero. Nu, fakte, ion ajn ili farus, por pluketi kelkajn pliajn voĉdonojn en la venontaj balotoj. Plie, kun niaj impostoj ! Nu, mi ne plu kredas je politiko. La dekstrularo kaj la maldekstrularo, la maldekstrularo kaj la dekstrularo, ankaŭ la ekstremdekstrularo, tio estas tute same… Mi fajfas pri ties diskursoj, mi ne plu voĉdonas. Baloto estas kaptilo !

Ili provis bruligi al mi la vizaĝon en buso.

Oni donis al ili la rajton kunedziĝi, nu, kion plian ili do postulas nun ? Ja sufiĉas ĉiuj tiuj stultaĵoj. 

Ili nomiĝas Damiano, Maria, Davido-Henriko, Ali, Franceska aŭ Mohamedo. Ili estas de ĉiuj aĝoj, de ĉiuj naciecoj, de ĉiuj religioj. Ili loĝas eble aliflanke de via hejmo, sed ilin vi de vidas, ĉar ĉion ili faras por esti nerimarkitaj kaj ne altiris la rigardon. Ne eblas antaŭscii, kio okazas en la kapo de homofobiuloj. Ĉu ili deziros frakasi al vi la dentojn, aŭ ĉu tutsimple ili volos maldungi vin, nur ĉar via gejaĉa kapeto al ili ne plaĉas…

Tia estas homofobio.

 Tial, vi, kiu eble iros paradi en unu el la Gejaj Fierecoj, kiuj okazos ĉi-jare ie ajn en la mondo, ne forgesu kial vi povas stari surstrate sen timo esti perforte arestita, samkiel okazis en la kvindekaj jaroj al aliaj gesamseksemuloj, samkiel ankoraŭ okazas nun, ĉie en la mondo al gejoj kaj lesbianinoj, nur pro tio, kio ili estas.
Ĉar, se hodiaŭ vi povas paradi malantaŭ ĉaro, kune kun geamikoj, memoru ke tiu simpla rajto, ankoraŭ nefirma, ne akiriĝis glate senbatale, memoru ke la radikoj de homofobio daŭre estas ankritaj en niaj socioj.
Ĉu ni vidos iam, kiel eblas antaŭtimi, ĉaro de ekstremdekstremuloj en Geja Fiereco ? Ĉu vere ni havas miopan memoron por tiel forgesi de kie ni venas, tra kie ni trapasis, la kalumniojn, la hontigaĵojn ? Ĉu ni rememorigu ĉiujn pedagogiajn strebojn disvolvitajn por pli-malpli sukcese vivi sen riski insultojn aŭ draŝadon ĉe ajna stratangulo ?     

Tia estas homofobio.

Ili nomiĝas Damiano, Maria, Davido-Henriko, Ali, Franceska aŭ Mohamedo. Ili estas de ĉiuj aĝoj, de ĉiuj naciecoj, de ĉiuj religioj.
Ni paradu kun ili.



La ĉi-supra teksto estas aranĝo kaj traduko de artikolo el la blogo « Tambour Major ».
La fragmentoj kursive skribitaj estas eltiritaj de la blogo de Damiano, kromnomita « Poupée barbu »