plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

29.5.15

Sankta Sebastiano.

Sodoma : Sankta Sebastiano.



         Tiun atletan korpon, gracie koksumantan, trapikitan de sagoj, kvazaŭ allasante sin en rava kaj lasciva agonio, mi facile komprenas ke generacioj da junuloj sekrete enamiĝantaj de siaj similuloj perokule karesis kaj palpis je ĉiuj muskoloj.
         Funde de kapeloj krepuske lumigitaj kaj incense nebuligitaj, revantaj pri pasiaj brakumadoj, tiam ili svene sinkis en memriproĉoj de kulpeco eksudanta zorgeme kaj delikate.

         El « La plezuro morti » de Michel del Castillo.

Ankoraŭ unu...


Ankoraŭ unu al kiu mi perdigis la kapon !

Mojose kune, semajno 22 - 2015.


Se vi deziras iri rapide, vi iru sole, sed se vi deziras iri malproksimen, ni iru kune.
Afrika proverbo.

Vizitante "gejaj rakontoj".


Mi ja rajtas imigi vin, karaj legantoj...

28.5.15

Sportistoj en vestejo...

Serio da ilustraĵoj pri la plej agrabla tempo de la komunaj sportoj...
Ĉu plaĉas al vi ? Ĉu vi volas pli da ?


Kalsoneto de l' semajno 22 - 2015.


Fulmo kaj amo lasas la vestojn sendifektaj kaj la koron cindrigita.
Hispana proverbo.

Nu... Ankaŭ la kacon elĉerpita, ĉu ne ?

27.5.15

Sidvangoj de l' semajno 22 - 2015.


Por vidi la futuron, oni rigardu malantaŭ si.
Biblio : libro de Jesaja.

Pentraĵoj de Tony de Carlo.


 Tony de Carlo estas usona pentristo.
Ĉu vi deziras pli da ?...


Amlud' en duŝo (poemo de Lily).




duŝa pluvo
ŝprucas dense
sub akva flu’
ni ambaŭ nudaj
frotas korpe
karesete
kun karnoglu’
mia mano
glitas suben
al lia kaca situ’
leĝere
ekscitas firme
per vibra sku’
jam sonas eta bru’
de korptord’
li jame ne plu
sin regas stare
mammordetad’
serĉ-lekado
ĝis mia tru’
sanga bolo
kaca boro
en stara pozo ni du
piŝtadas
malsupren supren
kia amĝu’

laŭ ĉinesko Qinyuanchun
el "Sekretaj ĉineskojfar Lily (novembro 2007)


26.5.15

Sur langopinto.


Havi vorton sur pinto de l' lango... Ĉu vi konas la esprimon ?
Mi supozas, ke ĉi-kaze, tiu vorto estas verbo. La verbo amori. 

Tri marokanoj kondamnitaj pro samseksemo.


Tri Marokanoj persekutitaj pro « samseksemo » estis kondamnitaj je tri jaroj da senkondiĉa malliberejo en Taurirt, nord-oriente de la reĝlando. Ili estis denuncitaj al la polico fare de siaj najbaroj.
Legu la tutan artikolon ĉe : neniam milito inter ni

Pisejo laŭmezura...


Afiŝeto en pisejo :
Ne estu impertinente vantema : antaŭeniru plian paŝon. Ĝi estas certe pli mallonga ol vi emus kredigi. Tial vi maltrafos la celon kaj malpurigos la urinejon.

Kalsono surkape.


Kiu surkapigis kalsonon, tiu levu iam la manojn...

Kiso de l' semajno 22 - 2015.


Tiuj, kiuj sendas kisojn estas fakte ja pigremaj.
Bob Hope. 

25.5.15

Vira sekso, unuafoje…




En posttagmezo, provante forfuĝi la fatalecon de tiu varmego, ni iris nin bani. [] Nu, Paŭlo havis korpon de viro. Sekson de viro…
Nenion mi antaŭvidis. Nenion mi komprenis. Mi ne atentis la modifojn de lia konstitucio. Subite, tiu metamorfozo aperis antaŭ mi, frapis miajn okulojn, iĝis nemaltrafebla. []      
Unuafoje mi vidis viran sekson. Frumatura mi ne estis, pri tio mi ja konsentas. Sed kiam oni estas sen patro, kelkajn aferojn oni ekscias nur poste. Kaj loĝante en Sudaj Ŝtatoj, la « voluptaj » aferoj estis envolvitaj de granda sekreto, aŭ profunde subterigitaj. Pri ili oni ne parolis. Tio estis tabua. Aŭ malpura. Aŭ maldeca. []
Fakte, ne mirigis min (retrokonscie) esti konfrontita al la karna realeco en tiu ĝusta tempo. Ĉar tiu nova korpo, la korpo de Paŭlo, estis ne nur la rezulto de transformiĝado, ĝi ankaŭ estis la komenco de volupteco.   
Tiam, mi trovis bela sekson de junulo. Dekkvin jarojn poste, mi daŭte trovas tion bela. Finfine, mi ne estas el tiuj viroj, kiujn naŭzas la viraj korpoj, kiuj grimacas pro abomeno, kiuj paŭtas tiom, ke tio fine iĝas dubinda. Tute male, mi kapablas rigardadi miajn similulojn kaj ĝui ties belecon. Sed neniam mi transiris la limon, eĉ kiam kelkfoje okazo sin prezentis. Neniam mi iris ĝis ĉirkaŭpremado.  Eble ĉar temis ĉe mi nur pri kaplablo rigardi, rekoni, sed ne pri allogo.
Estis ankaŭ io plia, sed tion mi komprenis nur poste. Al la viroj mi ne iris, ĉar mi havis Paŭlon. []
Se mia unua impreso estis estetika, la dua havis pli simplan nomon : envio. Mi ja diras « envio », ne « deziro ». La envio de knabeto, kiu ekvidante kukon en la montrofenestro de panisto tuj petegas ĝin al la patrino, kiu trovante ludilon en katalogo lerte manovras por ĝin havi, kiu vidante sian plej bonan amikon sur tutnova bela biciklo tuj suferas en silento, ĉar tian li ne havas. Jes, tiu envio. []
Kiam liaj okuloj fine trafis min, kompreneble ili fikse rigardis kompatindan estaĵon, ŝrumpintan en akvo, kun manoj plektitaj ĉe subventro, kun surbraka hirtiĝanta haŭto.
Fulmrapide, li komprenis mian konsterniĝon, mian emocion, mian konfuzegon. Mian malesperon. Tuj lia smajlo stompiĝis por aperigi dolĉegan esprimon, preskaŭ indulgan, kiu ne estis kompato, sed ja la signo de intensa korinklino. Eble de amo… []
Li naĝis miadirekten, ĉirkaŭiris min, ŝovis sin malantaŭ mi kaj senmoviĝis. Li sin tenis tie, ĉe mia dorso, sen paroli. Mi restis senmova. Mi povus turni min, maltrankviliĝi pro lia ĉeesto tiom proksima, taksi ĝin minaca, mi povus provi sendanĝirigan malproksimiĝon. Sed fakte ne. Mi komprenis, ke pli bone mi ne moviĝu. Ke temas pri ceremonio.
Paŭlo min brakumis, ŝovis siajn brakojn ĉirkaŭ mi, ilin premis ĉe mia brusto, lokis sian mentonon sur mia ŝultro, lia vango tuŝis mian, li silentis. Ni havis akvon ĝis kokso.
Ĉu vi enmensigas la bildon ?
Lian malsekan haŭton mi sentis ĉe mi, lian disfluetantan hararon, kaj lian sekson, kiu frotetis ĉe miajn sidvangojn. Mian koron, kiu bategis sub lia brakpremo. Jen tempo de senlima kunesto.

El « La perfido de Thomas Spencer » (La trahison de Thomas Spencer) de Philippe Besson, eldonejo Julliard, 2009.