plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

30.4.15

Tra kafeja montrofenestro.


Trinki kafon malhelpas dormadon. Male, dormado malhelpas trinki kafon.
Philippe Geluck.

Nu, ŝajne ŝi ne venos... Venu, kaj tutcerte ni kune maldormos !

Miriga striptizo !


Kiel senvestiĝi pli rapide ol sia propra ombro...

Sportumu ! semajno 18 - 2015.


Atentu vian korpon, ĉar ĝi estas via sola vivejo.
Jim Rohn.

29.4.15

Fikrakontoj.

Mi ne plu solas en la gejesperanta bloga mondeto !
Neniam plu vi enuos, atendante la ĝisdatigon de "gejaj rakontoj" :-)...

 Bonvolu bonvenigi, viziti kaj diskonigi la novulon, "fikrakontoj". 

Kalsoneto de l' semajno 18 - 2015.


Jen respondo pri la samrubrika pasintsemajna artikolo...

El « Pluraj vivoj » far Raŝido O.




Eltiraĵo esperantigita de la franclingva romano de la marokana verkisto Raŝido O, « Pluraj vivoj » (Plusieurs vies).
La romaneto rakontas vivspertojn diversajn de juna geja marokano, ties vidpunktojn pri gejeco, pri liaj samlandanoj kaj ties tradicioj, kaj ankaŭ pri allogo al eŭropa mondo kaj vivmaniero.
En tiu ĉi-suba fragmento, la rolanto (la aŭtoro ?) troviĝas en Svislando, invitita de pli maljuna viro renkontita en Maroko.   

    Iam, mi malsupreniris surstraten. Mi promenis sur komerca strato, kiam mi ekvidis viron, kiu interesiĝis pri junulo. La knabo rigardis montrofenestron, mi taksis lin samaĝan kiel mi, aŭ pli junan. Mi daŭre observis ilin de malproksime. Tio amuzis min, ĉar almenaŭ ĉi-foje, mi trovis ion interesan en tiu urbo, ion alian ol pasantojn, kiuj eĉ ne vidis la surstratajn kunpasantojn. Mi trovis ilin malvarmaj. Fine, mi deziris alproksimiĝi al la knabo, por vidi kiom bela li estas, kiom linda, por ke tiu ulo, same kiel mi, lin sekvis de jam longtempe. Li rimarkis neniun el ni, kaj ankaŭ la viro min ne vidis. Iam, preterpasante la viron, mi iris proksime al la knabo, ŝajnigante intereson al la sama montrofenestro. Tiam la knabo smajlege diris : « Guten Tag ». Mi respondis sammaniere, sed aldonis, ke prefere mi parolas la francan. Li demandis, ĉu mi loĝas tie, kaj mi respondis ke ne, ke mi tie feriadis por du semajna restado, kaj ke mi estis forironta post du tagoj. Mi ne plu aŭdacis min turni al la viro, timante de li malbenon, ĉar mi ŝtelis lian lokon, des pli ke la knabo estis fakte tre bela, ege linda. Li proponis kuntrinkadon. Mi konsentis. Ni ekiris, kaj dum li priatentis nenion krom mi, mi rigardis nur teren, ĝis ni preterpasis la viron. Ni iris en trinkejon. Li estis dekokjara, kaj mi dudek. Amuzis min, ke unu el liaj unuaj demandoj, en la kafejo, estis por scii, ĉu mi jam majoritatis. Mi respondis, ke en Maroko, nur dudekunujara oni majoritatas.
         Mateo invitis min liahejmen, kaj irante, li klarigis ke estas fakte ĉe lia avino, ĉar liaj gepatroj eksedziĝis. Tio ege plezurigis min, tial mi ekekscitiĝis. Ni paŝiris ĝis kvartalo de la supra parto de l’ urbo, kie troviĝis senhomaj stratetoj. Li demandis, ĉu li povas min manteni, kaj mi respondis, ke mi ja bonvolas. Mi ŝategis lian akĉenton. Ŝajne li konis ĉiujn vortojn en la franca, sed tamen fuŝe parolis. Kiam ni alproksimiĝis al lia hejmo, li iom post iom maltenis mian manon. Ni alvenis en domegon, mi ne plu memoras kiaetaĝen. Li venigis min rekte en lian litĉambron. Ni eksidis sur lian knabliton. La ĉambro plenplenis je urĉjoj kaj je afiŝoj de dancistoj, ĉar dancisto li estis. Ni kuŝiĝis surliten, sed antaŭe li gluis ĉeporde mesaĝeton por la avino, sciigante ke li estas laboranta kun iu, por esti tiel ne ĝenata. Mi tamen timis, ke elirante el la dormoĉambro, la avino vidus nin. Mi ne scias kial mi imagis, ke ĉar mi estas fremdulo, arabo, ne eblis taksi min lia samklasano, kaj konsekvence ŝi povis tuj kompreni, kion ni ĵus faris.
         Ni senvestiĝis, kaj tiam ridigis min, ke ĉar lia lito estis mallarĝa, li proponis, por esti konfortaj, ke ĉiu el ambaŭ estu sur la alia laŭvice. Tio ridigis min ĉar ja malkutimas tia propono, ne estis logika, estis eĉ maldeca. Mi ekkuŝis surdorse, kaj li sur min. Tiam mi konsciis, ke de longtempe mi ne kunkuŝis kun samaĝa knabo, juna, kaj tial ne sciis kion fari. Li estis pli dika ol mi, korpe pli belaspekta. Mi ne sciis, kaj estis tial konsternita, mi ne sciis kion fari per miaj brakoj, dum sufiĉis ke mi preme brakumu lin, ke mi metu ilin sur lian dorson, sur lian korpon. Neniam mi estis kun iu sur lito, en plena lumo, kun malfermitaj fenestroj, kaj tial ne konsciis, ke kutime, mia korpo igis min kompleksitan kun pliaĝuloj. Al  mi li diris nur ion, ke bela mi estas, ke li amas min. Mi komprenis fine, tiom li prie gurdadis, ke fakte, ĉar li parolis fuŝe la francan, « mi amas vin » por li signifis nur « vi plaĉas al mi ». Unuafoje en lia vivo li kunkuŝis kun knabo, kaj li ĵuris krome, ke ankaŭ lia unua arabo mi estis.
         Surlite, nudaj, eblis kredi ke li pli maljunis ol mi. Sed psikologie, ege ĝenis min, ke mi pli maljunis. Mi klarigis al li, ke mi venis tien, en Ŝafhaŭzon, ĉar mi enamĝis al iu multe pli maljuna ol ni. Kiam mi diris la aĝon, tiam li ridis, aldonante ke li trovis tion vomiginda. Mi ne sciis, kiamaniere reagi. Mi restis grandan parton de la posttagmezo kun li. Sekse, ni faris nenion, krom kunesti tute nudaj. Jes ja, ni interkisadis. Sed nenion mi sentis. Mi estis forironta, kiam li diris ion, kiu plezurigis min, ke li deziris interŝanĝi niajn ĉemizojn, ĉar al li plaĉis konservi memoraĵon de mi. Troviĝis ĉe muro fotaĵo de li, kiu plaĉis al mi. Li proponis, ke mi forprenu ĝin. Preninte ĝin, mi diris ke ankaŭ mi havas fotaĵon en mia paperujo, fotaĵon de mi. Mirigis min, ke tio tiom feliĉigis lin havi fotaĵon de mi, ege feliĉigis lin.         

Raŝido O, marokana verkisto.
           

28.4.15

Artisto nekonata...


Antaŭdankon al kiu konigos al mi la nomon de la aŭtoro.

Ĉu beleco transpasas la flugantan tempon ?



Kiam, jam ekscitita pro homplena dancloko kaj kelkaj ja alkoholitaj trinkaĵoj, Benedikto montris, al kiu volas, sian belan korpon de sportula masklo, li diris al ĉiuj flirtantaj ĉirkaŭ li : « geja mi ne estas ». Tamen, li eĉ ne rimarkis la belan junulinon, kiu perokulis lin ekde la komenco de l’ vesperfesto, kaj krome, ja kun sia amiĉjo Jakĉjo li rehejmeniris, tiu, kiu konas kaj partoprenas ĉion el siaj deliroj, el siaj ĉagrenoj, kaj mil ceterajn kozojn. Sed la ludon ni prikonsentu, Benedikto, ambaŭseksema vi estas, kompreneble, ĉar deksepjara vi ankoraŭ ne scias kiun vojon alpaŝi… La plezuron vi ŝatas, kaj vin senti deziratan plaĉas al vi, kaj ankaŭ ŝancelas vin. Sed haltu kelkiam vojborde. Ĉar tro da mispaŝoj perdigos vin mem, kaj perdigos al vi tempon. Same kiel viaj fratoj, tiuj nuntempaj lupidoj, vi kredas ekzisti nur kiam rapidas, tro rapidas. Ĉion vi gustumas, ĉion vi provas, kaj ĉion vi malaprobas en malpli da tempo, ol mi bezonis viaaĝe por digesti ĵus fiaskintan amrilaton. Tiu amzapado ŝajne al vi ne taŭgas. Mi rimarkis ĉi-vespere kelkajn malpli viglajn trajtojn, rigardon pli pezan, malpli da naiveco, kaj jama lacecon sur tiu ĉarma vizaĝo...

Elfrancigita kaj publigita el la franca blogo « Anima vagula blandula », kun la afabla kaj amika permeso de la aŭtoro Marc, kromnomita Hadrianus. Dankegon al li ! 

Mojose kune, semajno 18 - 2015.


Amiko estas iu, kiu konas ĉion de vi, kaj tamen amas vin.
F. W. Hubbard.

27.4.15

Larmoj por Nepalo...


Radio kaj televidilo alportas ĉiutage terurajn novaĵojn el Nepalo. 
Kelkaj nepalanoj sekvas mian blogon. Al ili flugiras miajn korajn pensojn.
Mi ankaŭ malĝojas pro ĉiuj detruitaj palacoj, temploj kaj aliaj artaĵoj, sed kompreneble, ĉefe pro la homoj, infanoj, viroj kaj virinoj, kiuj, male konstruaĵojn neniam plu restariĝos... 


Jen la ŝlosilo !


Smajlo estas sekreta ŝlosilo, kiu kapablas malfermi multnombrajn korojn.
Baden-Powell.

Bedaŭrinde, neniam parolis la poetoj pri la ŝlosilo, kiu malfermas la sidvangan smajlon. Ĉu mi estos la unua ?...

Hundido de l' semajno 18 - 2015.


Nenial oni transiru limlinion...

26.4.15

Knaba korpo similas streĉiĝantan arkon.

Ĉu eblas ke iam, knaboj sin vestis tiamaniere ? Feliĉaj pratempoj !
 



Knaba korpo similas streĉiĝantan arkon,
Arkon kurbigitan kaj apogiĝantan…
Kie la sago, kie la ŝnuro ?
Eroso adoleskanta, amema knabo, kies ĉiuj sagoj celon trafas,
Kies leda zono kun bronza buko
Tenas ŝamkoloran ŝorton, kurtan, streĉitan samkiel arko…
Kie la sago, kie la celo ?

Jen la tempo de l’ kuradoj senspirigaj , de spurkursoj,
De kabanoj en arbaro, de knabaj epopeoj perŝvite verkitaj…
Jen la tempo de l’ unuaj emocioj, de deziroj streĉiĝantaj samkiel arko sub mano,
Jen la tempo de l’ virecaj teneraĵoj, de l’ konfuzo pro ŝtofa frotado…
Deziroj, bedaŭroj, ridetoj, junaj graciuloj felise streĉiĝantaj kontraŭ arbotrunko…

Kie la sago, kie la celo ?

Eraste de Saint-Amant, el « Knabaj poemoj » (2010).

Okuloj de l' semajno 17 - 2015.


Rigardo plejofte sufiĉas...

24.4.15

“La citrono”, far Mohammed Mrabet.



         Ekde la sesdekaj jaroj, Paul Bowles helpis verke la junajn aŭtorojn de Maroko, kiel ekzemple Mohammed Mrabet. Bowles kolektis kaj angligis ĉion, kion la analfabeta Mrabet rakontis.
         “La citrono” estas tumulta rakonto pri iu knabo, Abdeslamo, kiu vivis en la kolorriĉa urbo Tanĝero, kie kunvivis araboj, hispanoj, francoj, angloj, judoj, islamanoj, katolikoj…  
         Ĉar li fuĝis el la gepatra hejmo, la knabo estis gastigata ĉe tridekjara marokano, Beŝiro, kiu laboris ĉe la dokoj.
         La plejgravaĵo de tiu volupta kaj suspensoplena romano estas scii, ĉu la adoleskanto, granda konsumato de mariĥuano, estos bugrata far la brutala Beŝiro.
         Tiu inica romano, en kiu Oriento kaj Okcidento renkontiĝas, havas violentan finon.

        
         Beŝiro ne respondis ; li paŝis oblikve al la kontraŭa flanko de la ĉambro kaj eksidis sur kusenon. Tiam li fikse kaj longtempe rigardis Abdeslamon. Subite li diris :
- Nu, kiam vi noktumos kun mi ?
         Abdeslamo rigardis lin :
- Beŝiro, mi petas, se vi volas ke ni plu estu amikoj, ne tiel parolu.
         Beŝiro, mokeme :
- Ĉu la kompatinduleto jam emociiĝis ?
         La vizaĝo de Abdeslamo ekruĝiĝis :    
- Virino mi ne estas. Kial vi tiel ŝercaĉas ? […] Beŝiro ekstaris. Ankaŭ Abdeslamo.
- Iam, la tutan nokton vi kuŝos en mia lito kun mi. Tial prie vi alkutimiĝu. Se mi perfortos vin, vi tute ne ŝatos. Vi venu libervole. Tiel vi ŝatos.
- Neniam ! kriis Abdeslamo. Neniam vi trudos tion al mi.
         Iu frapis ĉe la pordon. Beŝiro malfermis. Estis unu el la viroj, kiuj laboris kun li en la haveno.  
- Saluton, Beŝiro ! Li eniris kaj eksidis. Kiu li estas, li demandis, fingre montrante Abdeslamon.
- Li estas amiko, respondis Beŝiro prezentante cigaredpaketon al la viro.
- Intima amiko, ĉu ?
- Ne ! kriis Abdeslamo, tio ne veras ! Ne tia estas !
         Eble ne ankoraŭ, diris Beŝiro. Sed fine fariĝos, tion mi povas aserti ! Vole nevole, vi kuŝos kun mi en tiu lito. Kaj kiam tie vi estos, vi memoros miajn parolojn.
         Li turnis sin al sia amiko.
- Ni iru.
         Beŝiro puŝis la viron surstraten, sekvis lin, kaj klakigis la pordon.
         La domo denove iĝis silenta.
         Abdeslamo eksidis sur la divanon kaj rigardis planken. Aiŝa deziris ion, kiam unuafoje ŝi kisis lin. Nun, li komprenis, ke Beŝiro tute ne ŝercis, ke ankaŭ li deziris ion. Li fermis la okulojn kaj rememoris la parolojn de Aiŝa al Zora : Beŝiro kutimas pri knaboj. Tio nenion signifis tiam. Sed nun, li pensis : li agas kun knaboj same kiel kun virinoj. Ja certe.

El « La Citrono », rakontoj kolektitaj kaj elarabigitaj far Paul Bowles, eldonejo Christian Bourgois, 1989.