plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

30.3.15

Samseksemo en subsahara Afriko : inter tabuoj kaj miskonceptoj.




         En multaj landoj de la nuntempa subsahara Afriko, granda parto de la loĝantaro daŭre asertas, ke samseksemeco venas de Okcidento, kaj la situacio de la tieaj samseksemuloj pli kaj pli malboniĝas. Laŭ la ĵurnalo « The Daily Observer » de Banĝulo, la prezidento de Gambio, Yahya Jammeh, lasis dum pasintjara diskurso 24 horojn al la enlanda samseksemularo por forlasi la landon. « Ĉiu hotelo, kiu gastos tiajn aĉulojn estos fermataj, ĉar tiu sinteno estas kontraŭleĝa. Ni estas en islama lando, tial mi neniam toleros tiajn aĉulojn en la lando » li diris. 
         Antaŭ kelkaj monatoj en Senegalo, deko da personoj estis arestitaj kaj provizore enkarcerigitaj en la Fako de krimaj esploradoj de Dakaro. Tiuj arestoj estis la sekvaĵo de la publikado, en monata gazeto, de artikoloj pri samseksemo, en kiu aperis fotojn de personoj, kiuj estus celebrintaj samsekseman edziĝon. Krome, antaŭ preskaŭ du jaroj, en Kamerunio, politik-amasinformaj skandaloj en rilato kun la « samseksema temo » levis neniam okazintan ondon da homofobio. 
         En tiuj tri landoj, finfine, samkiel en multaj aliaj de nuntempa subsahara Afriko, la homofobia sento ja disvastiĝis. La samseksemuloj tiel fariĝis la propekaj kaproj de socioj, en kiuj la moralaj valoroj estas malaperantaj, en kiuj egoismo superas la praajn solidarecojn, en kiuj regas mono iel ajn enspezita, en kiuj plejparto de la loĝantaro suferas pro senmezuraj malfacilaĵoj ekonomikaj kaj socialaj.
         Homofobio sin montras nun senvuale en ĉiuj sociaj tavoloj. Eĉ pli malbone, disvastiĝas la mikskonfuzaĵoj inter samseksemo, pedofilio, pederastio, framasonismo, rozkrucismo, prostituado, seksa turismo kaj ĉiu ajn perversaĵo.  
         En tiu kakofonio, ĉiu debato malfacilas, eĉ maleblas. La pozicioj estas maniĥeaj. Oni estu por aŭ kontraŭ. Kaj por la granda plejparto de la loĝantoj, kiu kompreneble estas forte homofobia, la sameksemo estas emo, kiu kontraŭstaras la « afrikajn tradiciojn ». Tial reaperas la malnova mito, laŭ kiu samseksemo estis enkondukita en Afrikon far la okcidentanoj. Fakte veras, ke je ilia alveno sur la kontinenton, la unuaj esploristoj kaj misiistoj rigardis ege malvirtajn la seksajn kutimojn de la afrikanoj. Kaj kvankam ili faris neniun studadon prie, ili asertis, ke samseksemo ne ekzistis en Afriko. Bedaŭrinde, ankoraŭ nuntempe, multaj plu kredas, ke la samseksemo ne ekzistis en Afriko antaŭ la alveno de la eŭropanoj.   
         Tiel, tiuj asertoj, se ne malpravaj, almenaŭ senpripensaj, ligitaj al ambaŭ monoteismoj, kiujn heredis subsahara Afriko, t.e. Islamo kaj Kristanismo, grandparte decidigis la percepton, kiun la loĝantaro havas hodiaŭ pri la samseksemo. Eĉ pli, en preskaŭ ĉiuj franclingvaj landoj ekzistas alia heredaĵo, t.e. la napoleona kodo, kiu ekde la komenco malpermesas samseksemon. Nu, kiam oni scias, ke en subsahara Afriko ĉio rilate seksecon estas ĉiam tabuplena, tiam eblas kompreni la debaton, kiun levis tiun temon. Ni ofte forgesas, ke por ĉiuj homoj, la konstruado de seksa identeco estas malsimpla procezo, kiu integras la psikologiajn, sociajn kaj kulturajn faktorojn.    
         Krome, tutnovaj studoj, faritaj interalie en Kamerunio, montras ke de ĉiam samseksemo ekzistis en ĉiuj kulturoj. Nur ĝia socia percepto, ĝia nomado, ĝia interpretado, alivorte ĝia konceptado ŝanĝiĝas laŭ la sociaj medioj. Kaj la historio de la samseksemo en subsahara Afriko atestas ne nur ĝian ekziston, sed ankaŭ ĝian enradikiĝon per la kvar ĉefaj bazapogoj de la afrikaj tradicioj. La unua bzapogo koncernas samseksemon ligitan al aĝoklasoj kaj al erotikaj ludoj.  
         Ĝi ekzistis ekzemple, ĉe la Bafia popolo de suda Kamerunio, ĉe kiu oni konsideris antaŭe, ke la knaboj devis transpasi tri sinsekvajn etapojn por plene kreski. Je la unua etapo, ĉiuj knaboj inter ses- kaj dekkvin-jaraj vivis kune, aparte de la knabinoj. Jen okazo por kunkuŝado, kiu inklinigis multajn adoleskantojn al seksumado kun la plej junaj el ili.          
         La dua bazapogo koncernas la inicajn ritojn, kiuj entenis kelkfoje samseksemajn rilatojn. Tiuj ritoj utilis, ĉu por kunligi la anojn de grupoj, ĉu por ekinstrui la virojn en militarto, ĉu ankaŭ por ebligi la transiron de adoleskeco al adolteco. En suda kaj centra Kamerunio, du praaj ritoj, « Mevungu » ĉe la Betioj kaj « Ko’o » (la heliko) ĉe la Basaoj, ests inicaj ceremonioj, kiuj entenis interalie intervirinaj, do samseksemaj palpadoj.
         Tiu Mevunguo, ekzemple, estas nur interina rito, en kiu menopaŭziĝintaj inaj incitoj rolis kiel viroj. Tiu rito estis uzata nur kiam la ĉasaĵo maloftis en la arbaro, aŭ pro malabundaj rikoltoj. Male, ĉe la Fangoj de Gabono, Kamerunio kaj Ekvatora Gvineo, la samseksemaj rilatoj estis rigardataj kiel la plej bona rimedo por riĉiĝi.
         La tria bazapogo koncernas la samseksemajn seksumadojn pro malĉeesto de viroj aŭ de virinoj. Ĉe la Azandeoj de la sudokcidenta Sudano, ene de poligamiaj familioj, la samseksemaj rilatoj ne maloftis inter edzinoj. Same en Demokratia Respubliko Kongo, kie en poligamiaj familioj la virinoj de Nkundoa popolo havis samseksemajn rilatojn inter kunedzinoj, kiam la edzo, laŭdire, ne kontentigis ilin. En suda Afriko, la junaj edzinoj de la popolo Herero pravigis samseksemajn rilatoj, kies nomo estas « epang » per seksa nekontentigo.  
         Kaj fine, la lasta bazapogo, kiun ni ne konfuzu kun la tri aliaj, koncernas la identecan samseksemon. Temas nur pri viroj kaj virinoj, kiuj preferas seksrilatojn kun samseksaj personoj. Sude de la nuna Zambio, ekzemple, tiaj personoj estis nomitaj « mwaami » en la Ilaa lingvo. Kaj kvankam ja ekzistas koncepta kaj lingva manko pri samseksemo en pluraj afrikaj lingvoj, en aliaj, tute male, eblas tute nete kompreni tiun nocion. Tial eblas aserti tute certe, ke la samseksemo kaj la samseksemaj praktikoj ekzistis en Afriko ekde la pratempoj.
         Bedaŭrinde, multaj daŭre negas tiun « evidentaĵon », tiel trudante al preskaŭ ĉiuj samseksemuloj kaŝitan vivon en fermitaj lokoj. Por ne veki suspektojn, ili havas duoblan vivon : edzinon kaj gefilojn hejme  kiel garantio (en Kamerunio, tio nomiĝas la « Nfinga »), kaj kaŝe, samseksemajn rilatojn. Se oni almetas al tio la leĝaron, kiu kriminaligas samseksemon en multaj afrikaj landoj (Kamerunio, Senegalo…), eblas kompreni kial la plejparto el ili revas pri ekzilo. Aliparte, la ververa mito ja estas kredi, ke tiu leĝaro malpermesanta samseksemon estas konsekvenco de la afrikaj tradicioj, dum temas nur pri banala heredaĵo de la koloniado. 

Christian Éboulé.
Elfrancigita artikolo el la retejo maliweb.net

Keruboj protektas amantojn.


Ĉu vi konas la aŭtoron de tiu bela pentraĵo ? 
Antaŭdankon pro la sciigo...

Hundido de l' semajno 14 - 2015.


Eblas konservi longtempe sian unuan amanton, tiom longtempe kiam oni ne havas duan.
François de la Rochefoucauld.  

Mi certigas al vi la malon : eblas konservi la unuan, samtempe kun la duan, la trian... :-)

29.3.15

28.3.15

Usono : La Ŝtato Indianio ĵus alprenis leĝon permesantan diskriminaciojn kontraŭ samseksemuloj.




La usona ŝtato Indiano promulgis leĝon, kiu permesas diskriminaciojn kontraŭ samseksemuloj.
Multaj organizaĵoj kaj famuloj kontraŭstaris tiun tekston. Malgraŭ la alvokoj, Mike Pence, Respublika guberniestro finfine subskribis la leĝon ĵaŭdon matene.
La guberniestro de la Ŝtato Indianio promulgis ĵaŭdon 26-an de marto novan leĝon celantan protekti la religian liberecon, kiu ebligos al ĉiuj personoj rifuzi servon aŭ helpon al persono GLAT se ili konsideras ke tio kontraŭdiras iliajn religiajn principojn.

Tatuaĵo de l' semajno 13 - 2015.

 Ĉiam la ĉielo bluas, kiam mi frotas vian haŭton...

Por vi, de la rusa punkbando "Nigra Kato".


Vagante hazarde sur la reto, mi trovis tiun kantan tekston verkitan de iu N. Krjukov "speciale por homofoboj". 
Ĉu vi konas la aŭtoron kaj la bandon ? 

Ĉu vi volas malfermi manojn
Kaj vian junan kor'?
Ĉu vi volas superi dolorojn
Kaj liberigi la mond'?

Mia knabo, mi vin amegas -
Mi volas vivi kun vi -
Sed por mi ĉiam gravas l' libero -
Por liberec' vivu ni!

Ni ja estas samseksemuloj -
Ĉiu havas la rajton mem',
Do ke vivu en ĉiu ulo
Tenereco nur kaj amem'!

La liberaj virinoj, viroj
Memdecidos pri lia am',
Ke por ĉiam de l' Ter' foriru
Malliber', malsan' kaj malam'!

Kaj anstataŭ senfinmilito
L'amo floros tutmonde nur,
Estos l'vivo pli altkvalita,
Ĉiam plena de dolĉa plezur'!

Prenu do mian fortan koron,
Kune iru ni al la batal' -
Ni feliĉe ĉi tie mortu
Por la libera homar'!
 

Mi estas Tunizio !


Mi estas Bardo, mi estas Tunizio !
Solidareco kun la tuniziaj popolo kaj demokratio.