plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

28.2.15

Flugi sonĝe…

Frederic Leighton : Dedalo kaj Ikaro.


         Min mi revidas, kelkjaran knabeton, starantan antaŭ la stegoj de la loĝeja balkono.
Ĉu vere mi scipovas flugi ?
Ĉar en mia tiama malgranda kapo, ja viglis la nelgaj memoraĵoj de ŝvebado super arboj kaj tegmentoj. Daŭre mi povis senti la aeron traharare, la movojn, la strebojn dum sorado. Ĉio ŝajnis ververe evidenta.
Surgrimpi la stegaron, alsalti la vakuan vastecon, flugadi… Jes ! Ne nur mi tion kapablis. Tion ege min allogis…
Mi ne saltis…
Sed mi plu flugadas dumsonĝe. Eĉ se malpli ofte nun, ol kiam mi pli junis. Precipe dum adolesko.
Mi agnosku, ke tiuj spertoj multe impresis min.
Iam mi legis antaŭparolon, mi kredas de Saint-Exupéry, por verko de Blaise Cendrars, se mi bone memoras, ĉar la libron mi bedaŭrinde ne retrovis… Temis pri la ideo, ke se de ĉiam homoj deziregis flugi (Ikara mito), tio estas ĉar tiu deziro venas de dumsonĝa flugado. Ja fakte, multaj knaboj (laŭdire, knaboj multe pli ol knabinoj) ŝajne spertas flugadon dum dormado. Samkiel mi !
Antaŭ kelkaj semajnoj, mi legis la libron de Blazio Vaha « Adolesko », kaj trovis ateston similan en tiu verko.

 
 Jen la fragmento :

La sekvan tagon mi vekiĝis aŭrore je la kvara kaj duono. Mi volis turniĝi en la lito, sed mi abrupte sentis doloron. Mi ekpalpis la doloran punkton, kaj mi rimarkis, ke ĝin kovras plumaro. Do, dum la nokto – kiel similaĵo jam plurfoje okazis en la mondliteraturo – kreskis al mi flugiloj. Mi ekĝojis, ĉar mi ofte deziris flugi. Mi piedpinte iris al la necesejo, pisis, ĉar je estus malagrable kaj maldece, se mi ekpisus super la kapo de iu nia najbaro. Mi eliris en la korton – ĝi estis ĉirkaŭata de ŝtonmuroj, do mian ekflugan salton neniu povis vidi, kaj mi leviĝis super la tegmenton. En la najbara domo el la ĉambro de mia cigana amiko kaj lia patro eliris straba junulino. Laŭ nia strato iris vico de grandaj ĉaroj, tirataj de ĉevaloj ; la abruptaj ŝtonoj deskuadis bulegojn de koto de sur iliaj radoj. Sur elektrodratoj kolektiĝadis aroj de hirundoj ; ili jam preparis sin al flugvojaĝo en Afrikon. Mi forflugis ĝis Puoto, poste super ĝi ĝis Mego. Sub mi, sur ponto tustusis lokomotivo ; rifuĝante de la fumo, mi flugis pli supren. Varmeta aero karesis ĝuige ; eble kun tio koneksas, ke okazis io, kio nek antaŭe, nek en la sekvaj ok jaroj okazis al mi : erektiĝis mia peniso. Mi redirektiĝis al la hejmo, sed ne alteriĝis. Proksimiĝante mi ekaŭdis voĉon de Avinjo : Jozo ! Jozeĉjo ! Jozefeto ! Ankaŭ Avoĉjo staris sur la korto. Mi ankoraŭ dufoje ĉirkaŭflugis la domon, kaj descendis antaŭ la pordon de la verando. Miaj geavoj ŝajnis tre ekscititaj. Ili kondukis min en la ĉambron, kie mi dormadis, ili metis min en mian alte kraditan liteton, kaj transverse metis sur ĝin du tablojn kun piedoj al la plafono. Ili iris al la verandon, kaj tie interflustradis, tamen bone aŭdeble. Avijno diris :
- Ĉu vi vidis ? Lia tiu tia tio estis tute tiel tia… rigida. Mi esperas, ke najbaroj tion ne rimarkis. Iru tuj al la poŝtejo, kaj telegrafu al Ingefo !
Ĉe miaj gepatroj ĝuste estis gastoj el Armoriko, alflugintaj per jeto. Tiel klarigeblas, ke post du horoj ili estis en Rengo. Ili triope pridiskutis la aferon. Ili konstatis, ke mia erektiĝo strikte koneksas kun flugado, pro tio ili malpermesis al mi flugi. Bone – mi diris – ankaŭ cetere mi lacas kaj miaj plumoj defaladas. – Kiam ili foje eliris el la ĉambro, mi sekrete provis iom ŝvebi, sed sen sukceso. Streĉante mian forton, mi forpuŝis la du tablojn, sed restis en la lito. Ĉiuj povis vidi, ke mi estas ĉu senpova, ĉu bonintenca. Tiam oni klarigis al mi mian konduton. Via ago estis malmorala – diris Avinjo. Via ago estas malserioza – diris Avoĉjo. Kian sencon havas flugadi kaj svingadi penison ? Simila ago povas ŝoki multajn homojn – diris Paĉjo. – Post kelkaj – pli precize tri – tagoj ni ĉiuj forgesis la aferon.  

Kalsoneto de l' semajno 9 - 2015.


Jen printempaj papilioj ! 
Nu, restas raŭpo en kokono...

Geja filmeto : Parka benko.


Filmeto de Jim Le kaj Eli Cordova (2007).
Bela, malĝoja...
Sed tamen bela :-)

Ne krokodilu !


27.2.15

Bela pantero...


Se pantero scius, kiel timige ĝi aspektas, ja pli kruela ĝi estus.
Bamileka proverbo.

Nu, kio pri ĝia erotikeco ?

Surlite, semajno 9 - 2015.


Kuŝanta sole en mia lito, nur malofte mi sentas mian solecon, ĉar mia imago plenigas mem miajn revemajn okulojn je aventuroj kaj plezuroj.
Anne Brontë.

26.2.15

Ĉu Google endanĝerigos esprimrajton ?

Gustave Moreau (1826-1898) : tiam oni rajtis montri kacon !

Google ĵus anoncis, ke ĉiuj blogger-blogoj, kiuj montras nudecon, eĉ artan, ne plu estos publike alireblaj post kelkaj semajnoj. 
Ni jam konis de jarcentoj la stultecegon de religiemuloj. Ĉu nun nova ĉapitro, far la etmensaj nun usonaj prudemuloj ?
Ĉu iom da homa haŭto malpli decas ol la kutimaj bildoj, montrantaj perforton kaj militemon ?
Esprimrajto troviĝas denove en danĝera situacio !
Kia miriga mondo ! 

Tra fenestro.


Ĉu estas iu transekrane ? 
Nu, tio memorigas al mi ion gravan kaj nepre ripetindan : vera vivo ne estas antaŭ komputilo ! Vera vivo troviĝas ekstere, surstrate.
Do, eliru senprokraste. Iu atendas vin :-) !

Kiso de l' semajno 9 - 2015.


Ne permesu, ke negativuloj ŝtelu viajn ĝojon. 
Kiam vi perdas vian ĝojon, vi ankaŭ perdas vian forton.
Nelson Mandela.

Christopher Furminger : portreta pentraĵo.


Ĉu vi havas informojn pri tiu pentristo ? 
Mi scivolas koni pli...

25.2.15

de Platono : la propono de Hefesto.




« Do, kiam knabo-amanto, aŭ iu ajn viro, renkontas tiun, kiu estas ĝuste la duono de li mem, tiam ekkaptas lin eksterkutima emocio, konsekvenco de l’amikeco, de la komunaj sentoj, de l’amo, kaj tial ili malkonsentas esti, se eblas diri, disigitaj unu de la alia, eĉ momenton. […] Nu, se dum ili kunkuŝas, Hefesto stariĝus antaŭ ili kun siaj iloj kaj demandus : « Viroj, kion vi volas unu de la alia ? », kaj se tiam, vidante ilin konfuzitajn, li plu demandus : « Ĉu ne via deziro estas identiĝi unu kun la alia kiel eble plej, por nek nokte, nek tage disiĝi ? Se tia estas via deziro, mi ja konsentas vin kunfandi kaj unuigi per mia forĝoblovo, tiel ke de du, vi fariĝus nur unu, ke dumvive vi ambaŭ vivus kvazaŭ unu, kaj ke post via morto, tien for, ĉe Hadeso, vi estus ne du, sed nur unu, en morto komuna. […] » Je tiaj paroloj, neniu el ili, ni ja scias, malkonsentus kaj montrus alian deziron. Li tutsimple pensus, ke li ĵus aŭdis tion, kion li ŝajne deziris de longtempe : kuniĝi kaj kunfandiĝi kun la amato, anstataŭ esti du, fariĝi nur unu. » 
 
Eltirita kaj esperantigita de la franclingva retejo : http://culture-et-debats.over-blog.com/    

Sportumu ! semajno 9 - 2015.


Venkontoj trovas la rimedojn, perdantoj ekskuzojn.
Franklin Delano Roosevelt.

Trovi trezoron.


24.2.15

Baldaŭa trijariĝo !


La 29an de februaro estos 3-jara mia blogo.
Tial mi iomete refreŝigis ties akceptejan murtapiŝon.
Esperante, ke la baldaŭaj novaj reguloj de Google ne forviŝos ĝin pro "seksa enhavo". 
Kvankam mi neniam konsentis pri bildaj pornaĵoj (vidu mian artikolon "ĉu mi liberigu la kacojn ?"), mi tamen timas, ke tiuj novaj reguloj estos pli severaj koncerne gejajn blogojn, resume, ke oni pli facile konsentos pri nudaj inaj mamoj, ol pri nudaj viraj sidvangoj...
Nu..., eble mi eraras !

Testo, San Francisko 1985.




San Francisko 1985, jen la subtitolo, kaj la franclingva titolo de laŭdire nepre vidinda nova filmo de Chris Mason Johnson kun Scott Marlowe kaj Kevin Clarke ! La origina usonangla titolo estas « Test », testo en Esperanto…
Juna dancisto, Frankie, estas dungita en famega trupo de moderna danco. Tie li renkontas Todd-on, kun kiu li ekrilatiĝas. Sed estas tempo kiam ekaperas aidoso, terura epoko por la libera seksumado, kaj precipe por la geja komunumo.
Jen la reklamfilmeto :  

Post melkado…




Post la eldono de mia artikolo pri la smurfoj (vidu je la 18a de februaro), mi ricevis kelkajn retmesaĝojn. Iuj el vi sin demandis, ĉu la rakonto pri smurfoj ververe veras.  Mi agnosku, fakte, ne tute vere… Min vi konas, mi ne emas fanfaroni. Tial mi prisilentis parteton de la afero. Kaj krome, mi ne volis ĝeni la koncernatojn. Ĉar ne kvin smurfoj venis, sed ja la tuta smurfaro, escepte de la Granda Smurfo, kaj kompreneble… de la smurfino.   
Ankaŭ Mikejo sendis mesaĝon. Jes, la fama Disneja Mikejo ! Fakte li ĵaluzis la smurfojn. Nu, kvankam 87-jara, la muso ankoraŭ viglas…

Kiu sekvos ?... Ĉu Bugs Bunny, nun ?