plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

31.1.15

Okuloj de l' semajno 5 - 2015.


La unuaj sagoj de l' amo venas de l' rigardo, kaj la duaj de l' parolo. 
Antoine Gombaud, kavaliro de Méré (1607-1684).

Nu, kaj la tria sago ? Prie mi jam havas ideeton...

Amo kaj morto en Balio.




         « Amo kaj morto en Balio » estas romano de Vicki Baum, esperantigita de la germana kaj eldonita de UEA en 1986.
         La rakontoj okazas en la epoko de la nederlanda koloniado de Indonezio (Balio), t.e. komence de la dudeka jarcento, kaj montras moron kaj vivon de la tiamaj balianoj.
         Plurokaze en la verko, la aŭtoro priskibis junajn virojn. Tion li faris ĉiufoje laŭ plej plaĉa, preskaŭ erotika maniero. Ĉu la kaŭzo estas la lasciva sinteno mem de la balia popolo ? Eblas.
         Iel ajn, mi ne malkaŝas mian plezuron proponi al vi eltiraĵon de tiu verko, estiel atesto de tio ĉi supre asertita. Vi juĝos mem.
Temas tiam en la rakonto pri surklifiĝo de ŝipo. La homoj amasiĝis surstrande, kaj savado ekorganiĝas :


Tiam alkuris pli malgranda grupo da homoj, kiuj unue staris pli malantaŭe sur la marbordo. Estis la fraŭloj, kaj la junuloj el ambaŭ vilaĝoj, kaj Pak vidis sian fraton Meru inter ili. Ankaŭ estis inter ili la plej juna frato Lanĉar, kiu de ie ajn havigis al si lancon, kaj impete gestis per siaj maldikaj brakoj. Subite ĉiuj viroj turnis la kapon, kaj krio, kiu komenciĝis ĉe la virinoj, estis transprenata de la aliaj. « Raka, » kriis la homoj, « jen estas Raka ! Raka, kion vi volas fari ? »
Raka prenis la unuan lokon en la vico de la junaj viroj, kaj suprennodis sian kajnon* kiel lumbotukon. Raka estis la plej bela knabo en la ĉirkaŭaj kvin vilaĝoj, kaj la plej bona dancisto de la regno Badung. Li estis la plej aĝa filo de la honorata pedando** Ida Bagus Rai, kaj ĉio tio kontribuis fari lin la idealo de la vilaĝoj. La okuloj de la knabinoj malheliĝis kiam li preterpasis, kaj la viroj povis fari nenion alian, krom rideti kaj alvoki al li bondeziron, kiam ili vidis lin. Kiam li dancis, li aspektis kiel la juna dio Ardjuno, rave vestita, plena de fiero kaj beleco.
Tamen nun nenio de tiu brilo estis videbla, nenio krom la harmonio kaj la bela forteco de lia korpo. Kiel iu ajn kamparano li alvenis kun suprenlevita kajno, kaj subite postkuris forruliĝantan ondon, kiu nur ŝaŭmon postlasis sur la sablo. « Kiu volas sin bani kun mi ? » ridetante li kriis. Kaj vere kelkaj sekvis lin de proksime al la sovaĝa akvo. Meru estis inter ili, tion Pak vidis, kaj li ĝuste ankoraŭ havis la tempon reteni Lanĉar, kiam la sekvanta ondo sin ĵetis sur la plaĝon.

* Ĝenerala nomo por pluraj vestaĵoj.
** Ĝenerala titolo de baliaj pastroj.
 
Knaboj el Balio.

30.1.15

Ŝovi fingron enŝorten.


Ĉu japana desegnisto ?
Kiu konas ties nomon ? 

Kiso de l' semajno 5 - 2015.


Kisoj estas samkiel ŝiphaltejo en fremda lando, kie ĉiam oni trovas ion pli bonan.
Alfred Jarry.

Engluti fumon, semajno 5 - 2015.


Junaj ĝentlemanoj, filmo de Zeb Daemen.

Ne nur tabako estas noca. Ankaŭ maljuneco danĝeras. Mi eĉ konas kelkajn, kiuj mortis pro maljuneco.
Raymond Devos.  

29.1.15

Interdente.


Dentoj kaj lango ne interbatalas.
Gvadelupa proverbo.

Almenaŭ ili ŝajne komprenis, ke kunlaboro ja pli efikas...

En duŝejo...


Iam, sin duŝante, Dio malkovris sian umbilikon, kaj tiel ekdubis pri sia deveno.
Denis Langlois.

Fek ! mi blasfemis...

La sekreto de Ĝerio.


Viktoro, juna franca knabo, estis enpensionigita far siaj gepatroj en religia gimnazio de Svislando. Tie li amikiĝis kun pli juna kaj malsaniĝema italo, Ĝerio. Ambaŭ knaboj tuj enamiĝis. Sed Ĝerio ŝajne havis sekreton...

Jen la unua verko franclingve eldonita, kies temo estas la "specialaj amikrilatoj". Tio estis en 1876, en Liono. Ĝia unua titolo estis "Ĝerio, aŭ la unua amo". Kaj la aŭtoro estis dudekjara junulo, Louis Beysson (1856-1912).  

Post dua reviziita eldono (Parizo 1884), tiu verko estis denove eldonita por nia plezuro far la eldonejo Quintes-Feuilles (vidu la ligilon dekstraflanken) en 2005. 

Mi proponas al vi parteton (de mi esperantigitan), t.e. la komenco de la tria ĉapitro :   



            Tiel, tiuj longaj ekskursoj malproksimigis min de Ĝerio nur por ke mi sentu la nerezisteblan altiron, kiu revenigis min al li. Sed baldaŭ mi ekkonsciis, ke koncerne lian ŝajnan kvietecon, mi fakte eraris. Ofte, mi kaptis lian rigardon, kiu fiksis min malĝojege. Li subite tremetis, febra ruĝeco aperis kelkfoje ĉirkaŭ liaj palpebroj, kaj kvankam varmegaj, liaj vangoj estis palaj. Mi provis mildigi liajn suferojn per amdelikateco : la unuajn florojn dissemitajn de la suno en la fruktabejo mi trovis kaj donacis al li, kaj dum miaj ekskursoj, mi celis tiujn, kiuj kreskas nur sur altejoj, kaj ankaŭ la fragetojn, kiuj maturas sub arbara ombro. Sed ŝajne, ju pli mi atenteme dorlotis lin, des pli li perdis sian freŝecon. Tamen, kiomfoje, levante al mi siajn emociitajn okulojn, li diris: « Ho Viktoro mia, se vi scius, kiom mi amas vin ! Ekde kiam vi ne plu ĉeestas tie, apud mi, mi ne komprenas, kio al mi okazas, sed mi suferas. Ĉiujn noktojn, pri vi mi sonĝas : mi kredas, ke min vi forlasas, forgesas. Ho ! Ĉu vere vi ne forgesos min, ĉu vere ni ĉiam kunestos, ni ĉiam nin amos ? » Kaj mi brakume premis lin ĝis sufokiĝo !
...     


Sidvangoj de l' semajno 5 - 2015.


Oni ne furzu pli alte ol sia pugo.
Franca proverbo.

Mi dubas, ĉu la laŭvorta traduko de tiu franca proverbo estas internacie komprenebla. "Furzi pli alte ol sia pugo" signifas fakte provi agi aŭ ekzisti je pli alta nivelo ol sia propra.

Iel ajn, mi konsilas al vi, ke vi ne tro proksimigu vian nazon de la ĉi-supra bildo. Neniu scias, kio okazeblas...   

28.1.15

Kalsoneto de l' semajno 5 - 2015.


Nia korpo estas nia ĝardeno, kaj ties ĝardenisto estas nia volo.
 Ŝekspiro.

Nu, mi ja flegus lian ĝardenon...

24.1.15

Mojose kune ! semajno 4 - 2015.


Vera genio sen koro estas sensencaĵo. Ĉar nek alta inteligenteco, nek imago, nek ambaŭ kune estigas veran genion. Amo ! Amo ! Amo ! Jen la animo de l' genio.
Volfgango Amadeo Mozarto.

Subtenu Raif Badawi (arabe رائف بدوي) !




         La saudaraba verkisto kaj blogisto Raif Badawi estis komdamnita en majo 2014 al dekjara enkarcerigo kaj 1000 publikaj skurĝbatoj, nur ĉar li kreis surretan forumon dediĉita al publika debato.
         Post la unua publika skurĝado (50 batoj) antaŭ la moskeo de Ĝido la 9an de januaro 2015.  La dua ne entute okazis pro la malbonega sanstato de la kondamnito.
         Legu la artikolon en neniam milito inter ni : 


         Legu ankaŭ la rilatajn artikolojn sur la retpaĝoj de Amnesty international.

Kaj subskribu la peticion !

         Ni nepre sciu, kiuj estas niaj laŭdiraj aliancanoj en la batalo kontraŭ terorismo kaj obskurismo, kaj por la homaj kaj esprimaj rajtoj !!!