plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

29.10.15

Konstanteno Somovo.


Konstanteno Somovo (Константин Андреевич Сомов) estis rusa pentristo, kiu naskiĝis en Sankt-Peterburgo en 1869, kaj mortis en Parizo en 1939.

Testudo ?


Ĉu renversita martestudo ? 
Mi kompatas !

Sidvangoj de l' semajno 44 - 2015.


Eltrovi, tio ofte estas malkovri ion, kiu de ĉiam estis tie, sed kiun la kutimo kaŝis al nia rigardo. 
Arthur Koestler.

Jukas denove.



Ĉu la sportvestoj fine tro premas la kojonojn ? 
Ŝajne, laŭ tiuj multnombraj ekzemploj, jes !
Kion fari ? 
Ĉu denove sportumi, kiel en la antikva Grekio, t.e. tute nude ? 
Bona ideo, ĉu ne ? Des pli por plenigi la sidŝtuparojn de la sportejoj de atentema spektantaro. 
Mmmm ! Eblas tiaokaze, ke eĉ mi venus...

28.10.15

Stranga Felikso.




« Stranga Felikso » estas franclingva filmo de Olivier Ducastel kaj Jacques Martineau (2000), kun Sami Bouajila en la samnoma ĉefrolo.


Post la morto de sia patrino, Felikso forlasas sian denaskan Normandion por iri petveture ĝis Marsejlo, kie li projektas renkonti sian magrebdevenan patron.
Sed de survojaj renkontiĝoj al aliaj, li konstruas al si novan familion.
Bela filmo, plena je tenero kaj surprizoj.  

Purigado.

Mi purigas vian ekranon de interne !
Kiun vi danku ?

La kuzino, varma filmeto.

"La kuzino" (La primo), estas filmeto de Marco Berger (el Argentino) angle subtitolita.
Varmega ! 
Mi ŝategas la aktorajn ludojn pere de okulvitroj kaj rigardoj.


Mojose kune, semajno 44 - 2015.

Amo estas magia gluo, kiu tenas nin kune.
Allan Rufus. 

Prave ! Mi eĉ havas la gluujon intergambe...

Internacia tago de la kreola kulturo.




La 28a de oktobro estas la internacia tago de la kreolaj lingvo kaj kulturo.
Ĉiu lingvo kaj ĉiu kulturo estas grava heredaĵo protektinda.
Neniu lingvo kaj neniu kulturo pli valoras ol alia.

27.10.15

Nudo de Jonathan Weinberg.


Jonathan Weinberg estas usona artisto de Novjorko.

Ĝirado.


Denove ?
Denove ?
Denove ?
Denove ?
Denove ?
Denove ?
Denove ?
Tia spektaklo neniel tedas min...      
 

Kiso de l' semajno 44 - 2015.


Kiso estas frukto, kiun oni pluku rekte de l'arbo.
Franca proverbo.

Geografio.


Kaj mi tute konsentas, ke geografio multe servis al mi. Mi scipovis unuavide distingi Ĉinion disde Arizono. Tio ja utilas, se oni vojeraris nokte. 
Antoine de Saint-Exupéry, "La Eta Princo".

Ĉu oni rajtas vojerari nokte kaj palpe sur tiu mapo ? 

25.10.15

Troa batiĝemo.


Troa batiĝemo endanĝerigas la kalsonon.
Ĵeroma proverbo.

Tio memorigas al mi proverbon de Sankta Zaza : "petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro". 
Laŭ mia propra sperto, mi dirus tute male, ke petolado sen mezuro ofte kondukas al plezuro.
Ĉu vi samopinias ?  

Kelkfoje...


... mi ŝatus esti ĉevalo.

Religio ?

Religi ?

Ligi denove ? 

Ĉu ?

Kalsoneto de l' semajno 43 - 2015.


Gladado, dimanĉa tasko...
Bonan laborsemajnon al vi ĉiuj ! 

24.10.15

Malkovrita.

Far Thaos. 
Mi ja ŝatus lin malsovaĝigi...

Brita ĝentileco.


Viro kiu ne kisas virinon je la unua rendevuo estas ĝentlemano. Je la dua li estas gejo.
David E. Kelley.

Finifine, riverenco ŝajnas multe pli vidinda... de malantaŭe. Ĉu ne ?

Glaso da lakto.


Kiu havas lakton, tiu povas fari kremon.
Bambara proverbo.

Ĉu oni atendu longtempe por vidi la kremfaradon ? 

Ventro de l' semajno 43 - 2015.

Subumbilike estas nek religio, nek vero.
Itala proverbo.

21.10.15

Kuka delikataĵo.


Mmmm ! Frandinda...

Engluti fumon, semajno 43 - 2015.


Se mi ne rajtos fumi cigarojn en la ĉielo, nu mi ne iros.
Mark Twain.

Lekado.


Ĉiu hundo lekas sian voston laŭ sia propra gusto.
Martinika proverbo. 

Ĉu ankaŭ aldonindas, ke tion ĝi faras, kompreneble ĉar tion ĝi kapablas ! Ne ĉiuj el ni estas sufiĉe flekseblaj...  

Feliĉa feliso !


Hundoj havas mastrojn, katoj servistojn.
Dave Barry.

Kvankam ankaŭ mi katzumas, ne ĉiufoje mi sukcese trafas la saman taŭgejon ! Ja feliĉa feliso...