plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

30.12.14

Je via sano !...


... kaj feliĉan novan jaron !

Pigrado.


Jula feriado estas tempo por viziti la familianojn, la geamikojn, por kisadoj, bondeziroj, ktp...
Tial, mi tute ne trovis kuraĝon kaj tempon por plu verki.
Vi atendu...
Tamen, ĉu certe vi legis ĉiujn malnovajn rakontojn ? 
Tial mi invitas vin (re)malkovri ilin.

Ventro de l' semajno 53 - 2014.


Morgaŭ, el la ventro de l' tempo ekestos nova jaro.
Njabulo S. Ndebele.

29.12.14

Hundido de l' semajno 53 - 2014.


Vera amiko estas tiu, kiu lasas al vi la plenan liberecon esti vi mem. 
Jim Morrison.

Nudeco.


Ĉapoj, koltukoj, manteloj, gantoj... Mi prisopiras haŭtojn, nudajn subsunajn haŭtojn de belaj knabegoj...

Unu knabego, multnombraj bankalsonetoj...

Vintrokore, ja plaĉegas tiu bankalsona spektaĵo.
Nu, mi agnoskas, ke ankaŭ la entenaĵon mi agrable prigapas !


28.12.14

Sidvangoj de l' semajno 52 - 2014.


Eĉ sidanta sur la plej mondfama trono, nur sur sia pugo oni tamen sidas.
Montanjo (1533-1592)

Silent youth (Mutema Junularo), filmo de Diemo Kemmesies (2012).




Berlino. Marlo (Martin Bauchmann) vizitis unu el siaj amikinoj, kun kiu li projektis dumtempe kunvivi. Li estis sekreta knabego, kiu emis tro cerbumi. Kiam li estis promenanta en la urbo, li renkontis la rigardon de bela nekonatulo, Kirilo (Josef Mattes). Iliaj manoj tuŝetiĝis, sed ĉiu el la knaboj sekvis sian vojon. Kiam Marlo poste denove lin renkontis, li fine aŭdacis lin alparoli…


Bela kaj kortuŝa filmo pri la malfacilecoj kaj hezitemoj de la unuaj fojoj.


Spektu la reklamfilmeton, kiu tutcerte donos al vi la deziron ĝin vidi entute. 

26.12.14

Kalsoneto de l' semajno 52 - 2014.


Kalsono estas samkiel donacpakaĵo. Finfine, eĉ belbela, plej gravas tamen ĝin forigi. 

3D-surmanekena projekciarto.




                Jam multokaze mi ludis kun korpojn, sed per lumo ankoraŭ neniam…
                Mi ja preferas per mano, lango, k… Mi ankaŭ preferas manekenojn malpli… rigidajn. Nu, mi atendas tamen iam, ie, ian rigidecon !  

23.12.14

Ĉinio : tribunalo kondamnas klinikon « flegantan » samseksemon.

Manifestacio kontraŭ homofobio en Ĉinio (foto rfi)

Jen nova proceso kaj juĝo kiu gravas. Pekina tribunalo kondamnis ĉi-vendredon la respondeculojn de kliniko kiu proponis disputitan traktadon supozitan « resanigi » samseksemon.
La kliniko promesis al Xiao Zhen « resanigi » lian samseksemon kun 30 sesioj da elektroŝokoj, kontraŭ la sumo de 3.600 eŭroj. Traŭmatigita kaj humiligita de tiu « konverta terapio », la junulo plendis antaŭ justico. Kaj kun granda surprizo, li gajnis la proceson.

Legu la tutan artikolon ĉe "neniam milito inter ni" : 
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/12/cinio-tribunalo-kondamnas-klinikon-flegantan-samseksemon.html  

Malnova sakrilegio.

Jesuo kaj Johano laŭ Leonardo da Vinĉi (blogo Relug)




Se Magdalena havintus amoraventuron kun Kristo ; se en la edziĝo de Kana, pro nekonformismo kaj duona vinebrieco Kristo estus karesinta la mamojn de unu el la knabinoj de l’ nupto aŭ la pugon de Sankta Johano, dubante ĉu li plu restos fidela aŭ ne al la apostolo, kies mentonon ombras maldensa lanugo : vi vidus tiam kiaj estus niaj pentristoj, niaj poetoj kaj niaj skulptistoj.

Denis Diderot (1713-1784), Eseo pri pentrarto.  
El « Bugruloj kaj tribadoj, samseksemo en la XVIIIa jarcento » kolektitaj tekstoj far Patrick Cardon, Maguy Ly kaj Nicole Masson, eldonejo « Chêne » 2012.

Jula kiso 2014.


Aĥ ! En la unuaj tempoj de l' amo, kisoj naskiĝas ja facile !
Marcel Proust.

Jula kameno.


Jen iom da varmo por tiuj, kiuj julfestas sole.
Pripensu tamen, ke se Julpatro (aŭ Julfilo) al vi ne venas, nenio malhelpas, ke vi iru mem al Julpatro. Ĉu ne ?
Nu, por la ceteraj, kiuj jam opas (duope, triope...), sternu tapiŝon antaŭe kaj profitu volupte kaj senmodere la julŝtipon...

Julpatro por vi...


Mi deziras al vi ĉiuj feliĉan kaj amoplenan Julon !

22.12.14

Bela ĝigolo.




Ĉu ekzistas io pli ĉarma ol bela ĝigolo, blankan haŭton, lindajn ŝultrojn, belan dorsofinon, gluteojn malmolajn, rondajn, pugon perfekte ovalan, stretan, premitan, puran, senharan ?  Ne temas tie pri tiuj piĉaĉoj, pri tiuj faŭkegoj, kien oni eniras botvestita. Mi antaŭvidas vin, atrabila cenzuristo, kiu riproĉas mian ŝanĝiĝemon, ĉar la buĥton mi iam laŭdas, kaj aliiam la pugon. Sciu, stultulo, ke sperton mi havas ; mi boras virinon, kiam ŝi ĉeestas, kaj fike voluptas kun bela knabo. Vi lernu el la instruo de l’ saĝoj de Grekujo, vi lernu el tiu de la nuntempaj honestuloj, kaj tiel lernos vivmanieron. 

Historio de Moŝta Bugrulo , pordisto de l’ kartuzianoj. 

El « Bugruloj kaj tribadoj, samseksemo en la XVIIIa jarcento » kolektitaj tekstoj far Patrick Cardon, Maguy Ly kaj Nicole Masson, eldonejo « Chêne » 2012.

Hundido de l' semajno 52 - 2014.


Kiu trovas amikon, tiu trovas trezoron. 
Latina proverbo.

Tiaj smeraldaj okuloj, hu ha ! Kia trezoro !
Nu, nun mi komprenas, kial mi estas tiom elspezema... 

Pentraĵo de Simon Birch.


"Amu min, aŭ lasu min sola", jen la titolo de tiu pentraĵo.
Simon Birch estas brita artisto, kiu rezidas en Honkongo.