plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

30.11.14

La hokeistoj de la Notinghama universitato nudiĝis kontraŭ homofobio.




Same kiel la remistoj de la universitato de Varviko (Britio), la hokeistoj de la universitato de Notinghamo (Britio) elektis la plej agrablan rimedon por lukti kontraŭ homofobio en sporto : sin nudigi !
Jen ilia mesaĝo : ili ĉiun bonvenigas en la teamon, ia ajn estas lia seksorientiĝo.   


Violonado por pasero...

Sidvangoj de l'semajno 48 - 2014.


 Ĉu bicikla radiatoro ? 

29.11.14

Kiel vestiĝi ?

Ĉu pluvos ? Ĉu malvarmos ? 

Kiu havas la pli grandan ?

Vidu ! Ja eblas esti blanka kun granda kaco...
... kaj ankaŭ esti nigra kun malgranda kaco !
Ne ĉiam kredu tion asertitan :-).    

Spegulo de l’nigra luĝo.




Vi diris : Mia vizaĝo estas ŝipo, mia korpo estas insulo,
kaj l’akvo dezirantaj organoj.
Vi diris : Via brusto estas ondo,
nokto, kiu ŝprucas sub miaj cicoj.
La suno estas mia karcero iama,
la suno estas mia karcero nuna,
la morto estas festo kaj kanto.
Ĉu vi aŭdis min ? Mi estas alia ol tiu nokto, alia
ol ties lito, supla kaj luma.   
Mia korpo estas mia kovrilo, teksaĵo
kies fadenojn mi kudris per mia sango.
Mi perdiĝis, kaj en mia korpo vagadis…
Mi donis ventojn al la folioj,
mi lasis post mi miajn okulharojn,
profurioze mi ludis enigmon kun la diaĵo
kaj priloĝis la evangelion de l’mamnutrado
por malkovri en miaj vestoj
la migrantan ŝtonon.
Ĉu vi rekonis min ? Mia korpo estas mia kovrilo,
la morto estas mia kanto kaj palaco de miaj kajeroj,
la inko estas al mi tombo kaj antaŭĉambro,
mondomapo klivita de aflikto
en kiu ĉielo maljuniĝis,
nigra luĝo kuntrenanta plorojn kaj suferojn.
Ĉu vi sekvos min ? Mia korpo estas mia ĉielo,
mi plene malfermis la spacajn koridorojn,
mi desegnis post mi miajn okulharojn,
vojojn kondukantajn al idolo antikva.
Ĉu vi sekvos min ? Mia korpo estas mia vojo.

Poemo de Adoniso, kromnomo de la siria poeto Ali Ahmad Said Esber.

Okuloj de l'semajno 48 - 2014.


Ĉiu vera rigardo estas deziro.
Alfred de Musset.

28.11.14

Ni ridu ga(e)je : Dio nin vidas !




Joĉjo amas Peĉjon. Ankaŭ Peĉjo amas Joĉjon sed… Peĉjo kredas je Dio. Fakte, li timas Dion.
Joĉjo ja ŝatus… nu, ĉu vi komprenas ? Sed Peĉjo ne konsentas.
Kiseto, jes, sed eĉ ne fingreton li rajtis enŝovi transbragete.
- Dio nin vidas ! li pretekstas.
Eĉ en lifto, eĉ en kelo :
- Dio nin vidas !
Eĉ kiam Jojĉo malŝaltis la lumon en la subtegmento :
- Dio nin vidas !
Ve !...

Fratinon havas Joĉjo, fratinon pli aĝa ol li.
Iun semajnfinon, tiu fratino ricevis gepatran permeson por iri kinejen kun sia koramiko. Kiam ŝi estis forironta, la patrino kriis :
- Karina, ne kunpetolu ! Dio vin rigardos !
Aŭdinte tion, Joĉjo tuj forlasis la manĝotablon kaj kuradis malsupren al la parketo, kie Peĉjo jam tabulsketis.
- Venu kun mi malantaŭ la heĝo, diris Joĉjo, tirante sur lian zonon.
- Ĉu vi freneziĝis ?  Dio vidas nin !
- Tute ne, respondis Joĉjo. Li jam estas okupata. Li kontrolas mian fratinon kaj ties kunulon !

Pro enkalsona incendio...


... tujtuj akven !

Se ne, mi ankaŭ povas eligi mian ŝprucigilon...

Freneza knabo far Martin-Jan van Santen.


Ni certe havos okazon paroli iam pli detale pri tiu nederlanda artisto, pentristo de knabega seksallogeco.

27.11.14

Nokta mantelo.




La amato lasis ambaŭflanke
kaskadi sian hararon.
Kiam li revenis al mi, mi kredis
ke nokton li prenis por vesto.

Tiam fulmo subite ŝprucis
el inter liaj lipoj, kaj mi diris :
« Nokto sur nin briligis
sian lunon ! »

Muhamad El-Naŭaĝi (egipta poeto de la XVa jarcento).