plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

30.9.14

Ĉarma taja filmeto : Naskiĝdata surprizo - สุขสันต์วันเกิด

Tenere mojosa !


Kiso de l' semajno 40 - 2014.


Ne fermu viajn lipojn al kiuj vi jam malfermis vian koron. 
                                                                   Charles Dickens.
(... aŭ al tiuj, kies pantalonfendon vi jam malfermis...)

28.9.14

Engluti fumon de l' semajno 39 - 2014.


Vi ja rajtas aldiri fumanton, ke li tro fumas, se vian tabakon li fumas. 
                   Sacha Guitry.

27.9.14

Moda deveno ?

Ĉu eblas, ke tio dirita sube, kaj surrete trovita, estas vera vero ?
Se jes, estos al mi plezuro disrakonti tion al ĉiuj lindaj hundidoj, kiuj tiom facile malkaŝas sian kalsonon (se ne pli...) al ĉiuj surstrataj pasantoj.


Ho, jen jam unu !...


Ho !... Du plaj !


25.9.14

Mojose kune ! de l' semajno 39 - 2014.


Rapide kaj bone maltaŭge pariĝas.
                                              Itala proverbo.

Kiso de l' semajno 39 - 2014.


Buŝo estas farita por komunikado, kaj nenio pli elokventas ol kiso.
                   Jarod Kintz.

Nur tridektrivorta dialoga rakonteto dum enarbara promenado :



- Malsekeco kaj varmeco favoras ege rapidan kreskadon kaj leviĝon de la fungoj.

- Rapidan, ĉu ? Kiel rapidan ?

- Samkiel de deksesjara pisilo.

- Nu jes, ankaŭ mi sentas tion !

         Ambaŭ amikoj enprofundiĝis en la arbaran densejon. 


24.9.14

Ventro de la semajno 39 - 2014

Fiŝoj mortas ventron supren, kaj ascendas surfacen. Tiamaniere ili falas.
                                         André Gide.

Uf ! Mi estas taŭro ! Kaj tiu ĉi, laŭ mi, estas skorpio, preta tuj enmanigi sian mortigan armilon...

Kalsoneto de la semajno 39 - 2014.


Ne timu prezenti vin sen via pantalono; la homaro estas pli malpura ol viaj kalsonoj.  
                                                                Malik Faisal Moozajer

Almenaŭ tiu ĉi ŝajnas ege pura !

23.9.14

Ĉu vi intencas ĝin eligi ?


Septembro estas tempo, en universataj urboj samkiel Reno, kie mi loĝas, kiam studentoj enloĝiĝas por plena studjaro. Kelfoje unuope, alifoje plurope. Tiel, en la domegetara ensemblo de la ĉirkaŭurbo, kie mian propran apartamenton mi havas, tiaj enloĝiĝoj estas okazo renkonti portempe novajn vizaĝojn de najbaraj junuloj. Nu, se nun vi sufiĉe konas min, vi certe scias ke ĉiukaze, juneco kaj noveco plaĉegas al mi…
Iun matenon, antaŭ kelkaj tagoj, mi estis preparanta ĉion necesan por miaj laboraj vizitveturadoj, kliniĝante en la kofron de mia aŭto, kiam voĉo, en mia dorso, surprize eksaltetis min.
- Ĉu vi intencas ĝin eligi ?
            Juna ulĉjo staris antaŭ mi, flegmaspekte, kun ambaŭ manoj funde de l’poŝoj de helgriza loza sportŝorto.
- Ĉu… kio ?
            Fakte, ĉu vere mi ne komprenis ? Ŝajne ne, sed eble nur miskomprenis la sencon de lia diro…
- Ĉu vi deziras ĝin eligi tuj ?
            Bela smajlo heligis lian nerazitan vizaĝon. Jen ĉarma hundido ! mi pensis.
            Subite, li ekkomprenis. Li ridis…
- Vian aŭton, kompreneble ! Ĉu vi intencas eligi vian aŭton ?
            Nur tiam mi rimarkis la kamioneton ĉe la enirejo de la parkejo, kaj alian knabegon, kiu atendis apud la malfermita pordo. Enloĝiĝantaj studentoj. Mian parkejlokon ili celis ! 
- Se temas nur pri mia aŭto, mi ŝercis ridante, kaj se tio povas plezurigi vin, mi ja konsentas eligiĝi ĝin senprokraste.
- Jes, sufiĉos. Almenaŭ por hodiaŭ, li daŭrigis.


            Fine, troviĝis, ke la knabego instaliĝis en teretaĝa loĝejo de mia domegeto. De tiam, mi do plurfoje renkontis lin. Jes, ĉarmega hundido... Sed ve ! Neniam plu li proponis eligi ion. Kaj mi mem neniel aŭdacis proponi. Almenaŭ ĝis hodiaŭ…
 


Saluton aŭtuno !


Ĝis revido, somero...

Mi ege bedaŭras forlasi someron, kaj ties ridantajn brustnudajn knabegojn. Sed, kion fari ?
Ĉu flugi alihemisferen por bonvenigi tuj printempon ?


22.9.14

Hundido de l' semajno 39 - 2014.

Kvankam miopulo mi estas, okulvitrojn mi ne bezonas por vidi, ke vin mi amas.
                                        Jacques Prévert.


21.9.14

Brazilo : perjupa solidareco.


Maria Muniz, 17jara, kiu naskiĝis kun la persona nomo Mario, neniam, de infanaĝo, sentis sin feliĉa estiel viro. Tial ŝi fine decidis viziti sian lernejon surportante jupon. Sed tio ne plaĉis al la instruaro de ŝia lernejo, en Rio de Ĵanejro, kiu, krom monpuno, devigis ŝin surporti pantalonon.  

Sed ili estis devigataj forcedi, post kiam la samklasanoj, knabinoj kaj knaboj, decidis solidare iri lernejen ankaŭ jupe vestitaj. Ili poste registris la bildojn sur interkonaj retejoj, kie ili rapide disvastiĝis.

Post tiu manifestacio de solidareco, la lernejestro fine deklaris : « La seksa orientiĝo ne gravas por ni, kaj ĉiuj niaj studentoj samrajtas. Tamen la uniformoj determinas la virajn kaj inajn vestojn. Sed ni ekpripensos novajn kunekzistajn regulojn. »

Al knaba mondo...


Ombroj kaj veluro, rebriloj, reliefoj,
Al dolĉaj karesoj ĉio nin invitas,
De l’ pinto de l’ fingroj, funde de l’ mankavo,
Senti vian haŭton kaj ties varmecon,
Kaj vian spiradon, halt kaj ek, laŭ ritmo de miaj karesoj,
Sobiri la mildan deklivon de via brusto
Ĝis la umbiliko de l’ knaba mondo,
Perfingre, ĉirkaŭiri, unufoje, dufoje,
Antaŭ ol denove plu descendi    
Ĝis la ĝardenoj de ĉiuj plezuroj.
Sed jen estas tempo kuŝiĝi,
Jen tempo naĝadi sur maro de deziroj,
Foren, ege foren, al insularoj nur de ni konataj.

Eraste de Saint-Amant, el « Knabaj poemoj » (2010).
Elfrancigis T.J. (t.e. Tanguy Ĵeromo, ne Televida Ĵurnalo !).