plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

31.8.14

Okuloj de la semajno 35 - 2014.


Malplilumigu la lampon, mi petas, tiel ni estos pli komforte. Ĉar ja en ombro la koroj interparolas, kaj multe pli bone oni vidas la okulojn, kiam malpli bone oni vidas la ceteron.  
                                                                     Paul Géraldy.

30.8.14

Filmo Saint Laurent kun Gaspard Ulliel.

            Tiu filmo de Bertrand Bonello (2014) rakontas la vivon de la fama franca modisto Yves Saint Laurent dum la periodo 1965/1976. La bela Gaspard Ulliel havas la titolan rolon. 

            Alia filmo, titolita Yves Saint Laurent, kun Pierre Niney estiel ĉefrolo, aperis kelkaj monatoj antaŭe.   


Stultega maltrafo !


                Bretonia marbordo havas grandan avantaĝon. Eĉ aŭguste, kore de la laŭkutima esamenado de la urbanoj marborden, eblas trovi kreketon, kies plaĝo tute senhoma, por kviete sursabligi sian pugon. Kompreneble, oni estu marŝemulo, sed ĝuste tia mi estas.
            Do, sur tian plaĝeton mi alvenis, laŭirante la strandon dum tajda altiĝo. Lokinte mian bantukon funde de l’kreko, malantaŭ roko en duonombro, sed sur sablo seka, mi tuj banis min pugnude (neniu ĉehonrizonte) en la afable kvietaj marondoj. Kia plezuro ! Kaj kia plia volupto sterni sin poste, sentante la marblovon forpeli surhaŭte kaj libere la salozajn gutetojn…
            Mi legis de preskaŭ unu horo, kiam li alvenis. Lian ĉapelon helflavan mi vidis unue. Poste, lian elegantan paŝadon, liajn graciajn sintenon kaj gestojn, precipe kiam li portis manon ĉebroven por ĉirkaŭrigardi la maran horizonton. Kiom li aĝis ? Malfacilis tion diri. Tiel delikate li aspektis. Ĉu dekses ? Deknaŭ ? Li portis nur blankan pantalonon ĝisgenue kuspitan kaj longan bantukon surŝultre. Ĉio en li emanis nevulgarecon. Li eksidis sur la rokon fronte al la maro. Bukloj flirtis sur lia ore helbrunigita nuko.Ĉu li vidis min ? Tamen mi duonkovris mian kokson.  
              Longtempe li rigardadis la maron jam malaltiĝantan. Eble li atendis ion ? Iun ? Subite, li leviĝis, demetis sian pantalonon kaj facilmove kuris akven. Lian marverdan bankalsoneton mi sekvis ĝis plonĝa mergiĝo.
            Li revenis gazelpaŝe, sidiĝis denove sur la rokon kaj kovris siajn gambojn ĝistalie. Ĝistalie, jes, sed ne ĉirkaŭe, tiel ke vidiĝis, malsupre de lia dorso, la supra dorsa parto de la verda bankalsono. Ne longtempe, ĉar li pasis ambaŭ manoj subtuken, kaj hop ! li levis sian pugon, kaj tuj malaperis la kalsono, anstataŭita fulmrapide de nudaj helhaŭtaj sidvangoj. Sidante denove, li remetis sian ĉapeleton. Nu, kia vidaĵo ! Sube de vigla dorso la rakio finiĝas en ombreto de ĉarma pugsulko apenaŭ premita pro sidado. Ankaŭ senvualiĝis, pro probabla glito de l’tuko, la tuta koksflanko ĝis femuro. O dioj ! Kia rava vidaĵo !
            Longtempe li restis tiel, nur turnante de tempo al tempo la kapon dekstren kaj maldekstren, kvazaŭ li kontrolis, ĉu iu alvenas. Lia gracia, preskaŭ senmova sinteno, la fajneco de lia hela haŭto, la delikateco de l’ tuto venigis miakapen komparon kun tiuj delicozaj markizetoj el saksa porcelano, fragilaj preciozaĵoj el la XVIIIa jarcento. Ĉar ja tiel li aspektis.
            Ĉu vi kredas, vi, kiuj nun iom konas min ? Ŝajne sorĉita, ŝtonigita, mi ne kuraĝis moviĝi, ne aŭdacis ĝentile alparoli lin. Mi nur hebete gapadis…
            Post eterno, por mi kruela miksaĵo el ĝuego kaj bruliga doloro, la knabo fine demetis la bantukon, ŝovis siajn gambojn kaj nudan pugon enpantalone, surŝultrigis sian malsekan kalsoneton kun la bantuko, kaj leviĝis. Tiam li turnis direkte al mi malicetan rigardon, salutis min per diskreta mangesteto, kaj foriris.
- Stultulego ! mi algrumblis min mute.
            Kvankam mi saltis plej tuje kiel eble enkalsonen, kiam mi eliris el la kreketo, li jam estis for. Lin mi vidis kuri malproksime sur la larĝiĝanta strando. Ve !
            Funde de mia koro same kiel de miaj kojonoj triste spertiĝis malalta tajdo.        

29.8.14

Jen la 7000a !

Dankon pro viaj 7000 vizitoj.
Tamen mi profitas la okazon por memorigi al vi, ke la ververa vivo ne estas surekrane. Nenio estas tiom valora, kiom vera kunulo, vera kiso, vera... kaco. 
Ĵero. 


Romeo kaj ...

Romeo kaj... Juliano. 
Kortuŝe, ĉu ne ? 


Kalsoneto de la semajno 35 - 2014.


Pudoro naskiĝis kune kun la unua pugujo.

28.8.14

Ŝerca bildfilmeto.

Kelkaj trovas la Bretonian maron tro malvarma por baniĝo. Nu, laŭ mi ĝi estas nur reviviga... 
Krome, malvarma akvo havas alian avantaĝon !...


Sportumu ! semajno 35 - 2014.


Dancisto dancas, ĉar lia sango dancas en liaj vejnoj.
                                                                 Anna Pavlova. 

Kial ne, sed kia trejnado !... Ĉu nur por dancigi la sangon ? 


26.8.14

Poemeto pri bela turkido.

Min kore katenis linda turkido :
kisoj malpermesitaj – o turmento ! –
pro la skorpioj de liaj tempioj,
harbukloj ĉe liaj vangoj.

Ĉu vi ne vidas, kiam aliras
miaj lipoj al lia buŝo
– jen magia miraklo ! –
aperi tiuj nigraj gardistoj,
kies celo estas min piki ?

poemo de Magreba verkisto dediĉita al bela turka knabo, kolektita de Muhamad Al-Naŭaĝi (egipta poeto 1383-1455). 


Ukraino-Rusio, kiam la kiso ?

Troviĝas, ke multaj el la lernantoj de tiu ĉi blogo estas ukranoj kaj rusoj. Mi ne volas intermisiĝi en la nuna klonflikto, sed nur havi penson, des pli por la translimaj amikoj kaj amantoj...

Hundido de la semajno 35 - 2014.



Interknaba tenereco estas la garantio de reakirita Harmonio. 
                                                                        Frédéric Chouraki.

25.8.14

Vespera vespo, jen espero…


            Oni diras franclingve : « vespera araneo estas signo de espero ». Se tio vere pravas, mi do kutime, eĉ sen iu ajn  memriproĉo, distretas esperon kune kun ties bonaŭgura besteto ! Fakte, mi ne estas superstiĉa, ĉar tio malbonŝancigas… Sed tamen mi agnosku, ke tiufoje, vesperaj vespoj (sed ĉifoje, ne araneo) ja helpis, intence aŭ ne, mian planon. 

v   v   v

            Mi klarigu unue, ke mia najbarino, olda kaj bonkora vidvino, havas nepon. Tiu ĉi knabo, lernanto tute ne lernema, fine fariĝis adoleskante senlabora manlaborulo. Kvankam mi ne emas kredi, ke li estas mallaborema, tamen tutcerte, de varma akvo li neniel estas la eltrovinto ! Malfeliĉe por li, ĉar se la feinoj, kiuj kliniĝis super lia lulilo, ne tro zorgis pri lia cerbo, tamen ili provizis lin pri ĉio necesa por korpe kreski plene, bele kaj eĉ harmonie.  
            La rezulto, deknaŭjarulo, vidiĝis iam kun sia avino de trans la ĝardena heĝo, en banŝorto ne tro novpura kaj senmanika t-ĉemizo.
- Vidu ! Rafaelo revenis somerferii iomete ĉe sia anjo, anoncis la maljuna bravulino. Kiel li okupiĝos, mi diable ne scias ! Tamen, pli bone li estas ĉi tie, ol en Parizo. Ĉu ne, Rafaelo ?   La uĉjo ne respondis. Aparte ŝi aldonis :
- Li ĉasos helikojn. Prie li ja kuros sufiĉe rapide...

v   v   v

            Bedaŭrinde ne pluvis. Tial la helikoj ne eligis siajn kornetojn, kaj Rafo (tiamaniere mi nomis lin jam de lia knabaĝo) ne devis postkuri ilin. Krom matena biciklado ĝis la panejo, li pasigis siajn unuajn feritagojn en la sama ŝorto, sidanta en ĝardenfotelo, krurojn larĝe disigitajn, kun kapaŭdilo surorele.          
- Vi ne eliras ? Vi ne knabinumas ? mi demandis al li iun tagon, scivoleme.
- Bof ! La tieaj unjoj… li svagis.
            Ĉu post tri aŭ kvar tagoj ?... mi ne memoras. Eble li fine enuis. Iel ajn, li planis ordigi kaj parte malplenigi la kabanojn, iamaj ilarejoj kaj brikolejoj de antaŭlongtempe mortinta avo. Jen tasko ! « Eĉ plursomera taskego » mi malkaŝe miris. Sed fakte li ne malkuraĝiĝis.
            Mi forgesis diri al vi, ke tiutempe, ankaŭ mi feriis. Aŭ pli ĝuste, (tio okazis antaŭ kelkaj jaroj) mi ripozis post operacio de genuo. Vi do komprenas, ke en tia situacio, io ajn povus distri devigan nenifaranton samkiel mi. Do, kiam mi vidis Rafon preteriri dorse nudan, tenante surkape, samkiel afrikanino, malnovajn defluilojn, kiam mi vidis ŝviton deflui laŭ lia polvoplena kaj brunhaŭta dorso ĝiskokse kaj inter liajn firme rondajn gluteojn ĉiupaŝe iom pli nudigitajn pro movo kaj elasta pigreco, tial mi konsciis, ke mia sanstato nun sufiĉe ektaŭgos por amika helpado. Ĉar se najbarojn, same kiel familianojn, oni ne elektas, tamen al ambaŭ oni estu plejeble devema.
            Tiel, postlamante helpoprete la knabegon, post nura mallonga tempo mi konkludis, 1) ke la hundido surhavis tutcerte neniun kalsonon sub sia ĉiutaga banŝorto, kies interna teksa reto, foje aperanta transzone, ŝajne entenis sole kaj plej libere la tutan enhavon. Bedaŭrinde, ankaŭ post mallonga tempo, mi konsciis, 2) ke mia genuo ne donos al mi la permeson kuradi « kiel hundo post hundo ». Interparenteze, mi esperas, ke vi kapablis enkapigi tiun ĉi lastan elvokivan bildon.  Nu, ve ! Mi do utilos al Rafo nur pookaze, sed tamen provizos lin malavare per fridaj bieroj. Ĉar… (ĉu vi kredas) ion mi iel esperis…
            Tamen, ju pli pasis la tagoj, des pli rezigne mi malesperis konkludon, mi diru… almenaŭ spicitan. Se ne piroteknikan…  

v   v   v

            Nu, kio pri la vespo ? Paciencu ! Jen la sekvaĵo…
            Iun antaŭmanĝan vesperon, mi aŭdis kriojn, kvazaŭ de sovaĝulo, kaj tuj poste aperis la sovaĝulo mem, aŭ pli ĝuste frenezulo, kiu kuregante tra la heĝo, plu jelpis, frapis sian kapon per unu mano kaj tenis siajn testikojn per la alia.
- Vespoj ! Vespoj ! li blekis…
            Fakte prave, kelkaj kamikazetoj sturme-zume postkuris lin. Elanvoje mi kaptis la kompatindulon subbrake, kaj lamkurante, braveme puŝis lin miahejmen.
- Kio okazis ? mi demandis, kiam la pordo estis sekure fermita.
- Mi probable difektis vespan neston en kabano, malfacile klarigis Rafo, kiu dancadis surloke, samkiel siuo ĉirkaŭ fajrejo.
- Ĉu ili pikis vin ? Kie ?...
- Jeŝ ! En hararo, kaj… en la ŝorto.
- En la ŝorto ? Ĉu plurfoje ? mi aldonis grimacante…
            Lian respondon mi ne tro atentis, ĉar du mortantaj vespoj vidiĝis tiam en liaj haroj.
- Atendu ! Kaj trankviliĝu ! Ĉar ĉion necesan mi havas. Ankaŭ mi estis pikita antaŭ semajnoj.
            Ja feliĉe (se eblas diri…), vespo aŭ abelo pikis min antaŭnelge ĉe fingro, kiam mi kuŝiĝis sur mia razeno. Kompreneble,mi ja konsentas, fingroj kaj kojonoj, nu, tutcerte ne samas… Sed taŭgan pomadon kontraŭpikan mi havis.
- Unue oni tuj forigu la pikilojn, mi deklaris ordoneme.
            Iom pli febre mi aldonis :
- Montru… Formetu la ŝorton !
            La hundido hezitis…
- Se tio ĝenas vin, mi deklaris hipokrite cedema, jen la pomadtubo, kaj petu flegadon de la avino. Sed koncerne la pikilojn…
            Vulpume mi daŭrigis pli mallaŭte.
 - …ju pli rapide, des pli efike !
            La penso malpakigi siajn kojonojn por lasi ilin inter la ungozaj fingroj de lia avino probable ne allogis lin. Tamen, li ŝajne ne decidiĝis, tiel ke mi fine reatakis :
- Ĉu vi volas elturniĝi mem ? Ĉu vi kapablos formeti la pikilojn ? Ĉu ?...
            Tiu lasta elektebleco faligis fine ĉiujn liajn kontraŭstarojn mensajn. Li malsuprenŝovis perunumane la ŝorton, sed daŭre staris kun la alia mano inter liaj premitaj femuroj, same kiel virga najado antaŭ avidokula faŭno. Kio ? Ĉu vi opinias, ke vere tia mi aspektis ? Fakte, tio montras, ke ne bone vi konas min, ĉar eĉ se mense mi ja povas beste faŭni, mi ankaŭ kapablas priroli samtempe la plej nedubeblan indiferentecon… 
- Nu, mi diris, kaptante amikece lian ŝultron, venu en mian dormoĉambron. Estos pli lume kaj konforte.
            Same kiel ŝafido survoje al buĉejo, Rafo sekvis min obeeme. Sur mian liton mi helpis lin surdorse kuŝiĝi. Kiam mi levis liajn krurojn ĝis nivelo kiam aperis lian trian okulon interglutean, uj ! mi komprenis, kial malfacile li eksidis surliten ! La batalkampon punktis deko da ruĝaj krateroj, ŝvelaĵoj dissemitaj sur la pugsurfaco ĝis la faldoj ĉekojonaj.
- Ne moviĝu, ke mi formetu la pikilojn…
            Ĉu vi kredas ? Pikilojn mi ne trovis, kvankam mi atenteme palpadis. Sed nenion mi diris prie. Tute male ! Miaj fingroj plu esploradis la pugon, ĉe la pugsulko giradis flegiste ĉirkaŭtrue antaŭ ol surgrimpi kaj skolti tra la brunrufaj hartufoj de liaj kojonoj bele rondaj. Poste, ĉar liaj du manoj daŭre ŝirmis pudore lian pisilon, per mano medicine aŭtoritata mi puŝis ilin flanken por ekzameni, kontroli per interfingra rulado kaj ŝovado de la kachaŭto, ĉu pikileto ne kaŝiĝis ie-tie. Rafo ne protestis. Li nur iomete streĉiĝis kiam mi glitigis elinge lian rozviolan balanon.
- Bone ! Montru vian hararon, nun !
            Be jes ! Ne eblis esti kredinda pri la enpugaj pikiloj sen zorgi ankaŭ pri la krania haŭto, kvankam, kompreneble, ĉi lasta multe malpli interesis min ! Same kiel simio, kiu senpedikigas simion, mi palpadis ĉiujn vulkanetojn de lia kaphararo.
- Iru nun duŝiĝi ! Vi odoras kvazaŭ ŝakale… Pomadon oni ŝmiru sur haŭto pura. Ek ! Kaj prenu tualettukon de sur breto.   
            La hundido revenis. Li malnodis la tukon, kaj jam disciplinite reprenis la pozon sur mia lito, gambojn plafonen. Dum mi malfermis la tubon :
- Ne frotu tro forte. Doloras…
- Trankviliĝu. Mi estos same tenera, kiel la plej bela flegistino el viaj revoj…
            Li ridetis.
- Ĉu vi ne kredas min kapabla ?
            Fakte, post traktado de la sidvangoj, kiam mi komencis ŝmiradi la vundoj de liaj ĉurovoj kaj sekve ĝisvoste, tie mi ja sentis subfingre ekŝveladon alispecan.
- Sufiĉas ! li blekis subite.
            Kaj ekstarante, li envolvis rapidmove sian kokson per la tuko.
- Dankon ! Dankegon !
- La tuta plezuro estis por mi, mi malkaŝe ridetis. Se bezone, vi scias kie troviĝas pomado…


            Malfrue vespere, mi rendevuis kun alia linda bugroto por manĝeti antaŭrajdade. Sed, malgraŭ lia belaj okuloj (kaj la cetero), mia kunulo ne kapablis malkupli mian memoron de tiu ĉi lasta sceno. Mi reprojekciis mense al mi la filmon. Vide, tuŝe, kaj ankaŭ aŭde. Kiamaniere interpreti tiun « sufiĉas ! » ?
- Vi ŝajnas revema, dubis la vidalvida junulo. Ĉu via genuo doloras ?
- Ne… Mi nur jam revas pri via postaĵeto, mi mensogis.
            Fakte, mi ja demandis min, ĉu la hundido sciis, aŭ eĉ nur suspektis mian inklinon al belpugaj knabegoj. Ĉar de antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi heredis de praonklino tiun dometon ĉe marbordo, tute nekaŝe mi invitis tien pli da junaj viroj, ol estas (almenaŭ dumvintre) en la tuta komunumo. Certe lia avino ekvidis transheĝe preskaŭ sammulte da senkalsonaj pugoj, ol hospitala flegistino dum tutmonata deĵoro. Kaj kredu min, ne stultas la avino !

v   v   v

            Feliĉe, mi ne atendis tro longtempe por ricevi respondon. Ekde la morgaŭa posttagmezo, tempo de ellitiĝo kaj kafumado miaj, la bela Rafo trapasis la heĝon por viziti min. Li surhavis novan ŝorton helbluan.
- Ĉu bieron ? mi proponis. Sidiĝu !
- Pri biero, mi bonvolas. Sed sidi mi ne povas, almenaŭ ne sen dikmola kuseno. Mia pugo similas nun florbrasikon.
            Tamen li ridetis.
- Ĉu vi deziras pomadadon ?
- Mi ja konsentas.
- La tubo restis en la dormoĉambro. Ĉu vi elturniĝos mem ?
- Be… Mi preferus… Vi pli bone… Vi pli bone vidos, li balbutis.
- Nu bone ! Finenglutu unue vian bieran boteleton.
            Post tuja elkalsoniĝo, li kuŝiĝis ĉifoje rekte surventre kaj disetendis duone la krurojn. Ho jeŝ ! Lia luno montriĝis krateroplena, sed pli marse ruĝa ol laŭkutime. Sub ombro de la viloza sulko kaŭris timema satelito, kies vulkanetoj vidiĝis trahare. Miaj bonfaraj manoj jam malpacienciĝis…
            La videblan flankon de la luno mi diligente kaj plej milde kiel eble ungventadis, frandeme ĉe ambaŭ hemisferoj, eĉ ĝis ties ekvatora malluma profundejo. Tamen venis tempo por aliflankiĝi kaj malkovri la kaŝitan lunflankon. Rafo hezitis, prokrastis… Nu, mi ekkomprenis. Nun la kialo videblis : spacoŝipo staris ĵetprete supre de la ronda astreto. Iel ajn, tasko estas tasko, kiun nepre miaj fingroj deveme plenumu. Kiam mi ekpalpadis varte liajn kojonojn, Rafo faligis sian kapon kapkusenen kaj fermis siajn okulojn. Lian raketon li lasis en miaj fidindaj manoj, poste en la humida volupto de miaj lipoj. Ĝis kiam la fuzilo ekflamis konvulsie. Tricent mil unu steletoj sur la Lakta Vojo.   

v   v   v

            Ho, mi preskaŭ forgesis… La vespan neston la avino detruigis kelkajn tagojn poste. Mi agnosku, ke mi dediĉis kompatan penseton al ili. Ni ne estu maldankema, ĉu ne ? Eĉ rilate al bestetoj kutime neŝatataj.
            Kaj koncerne Rafon ? Nu, li fine trovis laborpostenon en la Pariza regiono. Lia avino anoncis lian edziĝon, pasintan printempon. Lin mi ne revidis ! Nu… Iam, eble ?...       


Okuloj de la semajno 35 - 2014.


Rigardo estas ĉiulanda lingvo.
                             George Herbert.

24.8.14

Malnova poemeto pri gracia knabo.


Vidu la gracian knabon,
Kiu frande diligente
Ekkaptas enspegule
De sia vizaĝo la belan resendon!

Aŭskultu lin : « Vane mi serĉis
Amanton korpe perfektan ;
De nun, nur min mem
Mi regalos per miaj karesoj ! »

            Muhamad El-Naŭaĝi (egipta poeto de la XVa jarcento). 

Ventro de la semajno 34 - 2014.


Subzone ne estas prudento.
                                        Edward Matthiew Hale.

23.8.14

Sportumu ! semajno 34 - 2014.


Se iam mi bezonos cerban grefton, mi elektos sportistan, ĉar mi deziras cerbon, kiu neniam funkciis.

22.8.14

Sidvangoj de la semajno 34 - 2014.

Miaj someraj ferioj finiĝas, kaj malgraŭ vetero ne tro somera, kiu ne ebligis al mi dissterniĝi en plaĝa sablo tiom ofte, kiom mi antaŭvidis, fakte mi ne multe laboris por la blogo...
Ĉu tamen mi kapablos konsoli vin, dirante ke la ĉi-jaraj feriamorantoj estis sufiĉe altkvalitaj ? Fakte, mi ne enuis... Bedaŭrinde, same kiel plejofte, feriamoranto (konforme al ties nomo) ne daŭras. Kvankam ni interŝanĝas telefonnumerojn kaj ĵuras baldaŭan viziton, ni ja scias, ke neniam plu ni kunfikos.  
Nu, mi lasas al vi oston por ronĝi, dank'al la kutimaj kaj laŭtemaj citaĵoj kaj bildoj. Krome mi promesas al vi antaŭnelgan novan rakonton.


Akiri Oskaron estas same malfacile, kiel kisi sian propran pugon. 
                                                                  Robin Williams.

21.8.14

Kiso de la semajno 34 - 2014.


Estas kismaniero, kiu signifas "mi amas vin", kaj alia kismaniero, kiu signifas "amu min".
                                                       François Lavallée.

Kalsoneto de la semajno 34 - 2014.



Kalsoneton ĉiuj metas subpantalone, krom Batman.
                                                              Infana diraĵo.

18.8.14

Hundido de la semajno 34 - 2014.


Viroj estas samkiel vitreroj; de malproksime ili brilas, de tro proksime ili vundas. 
                                                          Tafath.

17.8.14

Sportumu semajno 33 - 2014.


Legita en forumo pri surfado :

Kio plej malfacilas en surfado, tio estas la dudek unuaj jaroj, kaj krome ankaŭ bato de tabulo sur kojonoj. 

15.8.14

Ventro de la semajno 33 - 2014.


Por ne rigardadi sian umbilikon, ni trovu aliulan por rigardadi.
                                                      Yannick Grannec.

14.8.14

Sidvangoj de la semajno 33 - 2014.


Budhanoj kredas je antaŭaj vivoj. Mi emas kredi je postaĵaj...

Kiso de la semajno 33 - 2014.


Ni foriru kisveture al nekonata mondo.
                                                             Alfred de Musset.

Spermatozooj preferas kilton.


            Antaŭ kelkaj monatoj aperis en la seriozega Skotlanda Medicina Ĵurnalo memuaro de serĉisto de Universitato de Roterdamo, kies temo estas la malaltiĝo de vira fekundeco, pro la nova kutimo (nova, almenaŭ laŭ historia skalo) surporti tro mallozajn kaj varmajn pugujojn, tio estas ĝinzoj, sed precipe kalsonoj, kalsonetoj, ĉu bokseraj, kacujaj (ankaŭ kromnomitaj kanguruaj) aŭ eĉ ŝnuraj.
            Ĉar tiu ĉi kutimo altigus la temperaturon de la skroto (pli vulgare, t.e. kojonoj, sed kial ne profiti la okazon por riĉigi nian vortprovizon) je pli ol 3 gradoj, multe tro por la bona sano kaj produktado de spermatozooj, kies ideala varmeco estas je 34 gradoj.  
            Eble vi vin demandas, kial tiu memuaro interesas aparte la geskotojn ? Tutsimple ĉar ĝi klarigas la sufiĉe rimarkindan malaltiĝon de naskiĝokvanto en lando, kie viroj, ĝis nelge, kutimis surhavi la faman antikvan kilton.
            Do, se por savi la estontecon de raso kaj patrolando, kilto, ho jes ! Sed nepre laŭtradicie, tio estas sen ia ajn kalsono ! Des pli ke, iel ajn, aerumado neniam malhelpas. Tute male !... 

  
            Kvankam multaj gejoj fajfas pri la sanstato de sia mikroskopa kaj enkojona erosarmeo (almenaŭ tiom longe, kiom ĝi neniel ĝenos kaj malhelpos fikkapablon) ni ne forgesu tiujn el ni, kiuj ne rezignis pri patriĝo. Sed finfine, patriĝo aŭ ne, ĉu vi ne ŝatus grandskalan populariĝon de kilta (senkalsona) surportado ?   
              Eblas revi… Neniam plu mi timus (pro tute stulta superstiĉo) pasi sub ŝtupetaro, kie elektristo, farbisto, masonisto, vitropurigisto, pompluganto, afiŝisto… laborus. Tute ne ! Mi eĉ tie haltus kelkfoje, kaj subapogiĝante, mi ĝentile salutus kaj kuraĝigus tiujn manlaboristojn, kies utilo neniam estas sufiĉe agnoskata en niaj modernaj socioj.


13.8.14

Kalsoneto de la semajno 33 - 2014.

Mi ne kredas je postaj vivoj, sed tamen mi kunportos anstataŭan kalsoneton.
                                                   Woody Allen.


Amora poemo de Verlaine al Rimbaud.


Tion mi promesis al vi antaŭ kelkaj semajnoj : jen farite ! Mi fintradukis la tutan poemon verkitan de Paul Verlaine al Arthur Rimbaud.  

Ĉar mi tute ne estas fakisto pri poezia traduko, mi antaŭakceptas kritikojn kaj konsilojn. 
Se vi mem jam esperantigis ĝin, mi konsentas surblogi vian tradukon ĉi tie por komparo. 

Ĉu vi neniam aŭdis pri tiu tumulta amhistorio ? Nu, mi proponas al vi spekti la filmon Total eclipse (Plena eklipso) de 1995 kun Leonardo Di Caprio en la rolo de la juna poeto Rimbaud. 

Grimpu sur min kiel virin’
Kiun mi fikus knabece
Jen vi sidas. Ĉu komforte ?
Dum mia kac’ penetras vin…

Klingoŝove. Nu ja tiel
Eblas kisi vin surbuŝe
Vori langon ardpasie  
Obscene, ĝis sepa ĉiel’

Viajn okulojn mi vidas
Kien mi plonĝas ĝiskore
Kaj de volupto fervore
Kiel venkinto revenas

Mi karesas vian dorson
Viajn flankojn vigle ardajn
Nukon, hartufojn duoblajn
De l’akseloj, kaj hararon   

Sur la femuroj via pug’
Milde premas je rajdado
Dum petolas mia klabo
Cele al ĝuo de la plug’

Ĉar, mia knab’, vi ja ĝuas !
Por partopreni la ludon
Kaj plenumi sian rolon
Via kaco kreskas, ŝvelas…

Baŭmas… Ĉiel’ ! Jen la guto
Antaŭĉura lubrikaĵo
Perlas ĉe pinka buŝaĵo
Mia devo : tuja gluto

Ĉar jam ŝprucis mia fluo
Tial vian febran glanon
Mialipe kiel kanon’
Mi pafigu sen malfruo 

Ho lakto, dia fosforo
Migdalflore parfumita
De kiu, soifigita
Almozpetas mia koro

Sed riĉe kaj senavare
Fluas fonto de l’ juneco
Nutrante de via eco
Mian eston ĝojosate

Eĉ en sia ŝrumpa mezur’
Plezurigas min via kac’
Kiu pendoladas en pac’
Super la kojona velur’

- Ĉurovoj de mia amant’
Ho fieraj fratinetoj
El ŝagrino du pilketoj
Bravaj samkiel batalant’

De kiuj iom pli suben
Ĉiam pendas la maldekstra
Kvazaŭ ruze hipokrita
Kial ? Kiu scias, tamen ! -

Ja diketas via kaco
Milde glata de l’ pubo al
Mufeto kovrante la bal-
anon per randaĵa kresto

Ĉe la ekstremo dikiĝas
Pro subhaŭta reliefo
Duonpoleksa kackapo
Kies lipoj malfermiĝas

Ekde post ĝia sputado
Ĉu do ŝuldosento estas ?
Mian manon vi akceptas
Por aŭdaca premsvingado

Ĝis subita elingiĝo
Tiel ke purpure roza
Ĝoja glano senpacienca
Tiam floras en raviĝo  

La movon akcelas dume
Mia pojno ŝerce brava
Kaj tial Joĉjo la kalva
Tuj erektiĝas levbume

Vi baŭmas ? Tion deziras
Pug’ kaj buŝ’ miaj. Elektu !
Nura melkado eblas. Ĉu ?
Ankaŭ fingroj prisopiras

Ĉar via kaca idolo
Streĉita por rit’ kaj kulto
Al mano, buŝo kaj pugo
Sin oferas en plengloro