plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

30.5.14

Bildo reviga.


Kiu neniam revis pri spegula amo ? Pri aliulo fremda kaj samtempe si mem ? Kvazaŭ Adamo renkontus Adamon ?...


29.5.14

Leginda romano en la franca : "Foriri" de Tahar Ben Jelloun (2006).


            Tanĝero, komence de la 90aj jaroj : kelkaj studentoj kutimas rendevui en la trinkejo de l’Klifo, ĉe la maro, de kie vidiĝas la hispana marbordo, kaj, vespere, la eklumantaj stratlampoj… Tagoj post tagoj, ili revas pri tiu paradizo ŝajne ja atingebla.
            Unu el ili, ĉar li ne plu eltenas estontecon dumvive senlaboran, kaj la ordoneman reĝimon de maljuna reĝo, projektas elpatriĝon. Sed la tragika morto de unu el liaj kuzoj, kiu pereis okaze de neleĝa transmara vojaĝo, malpersvadis lin provi laŭ sama maniero. Kiam li komencas droni en malespero pro nenia elirvojo, li renkontas riĉan hispanon, Miguel, kiu protekte ekzorgas pri li, kaj samtempe proponas strangan kontrakton : li konsentas venigi lin en Barcelonon, sed kondiĉe, ke li fariĝu lia amoranto kaj kunulo.
            Ĉar ne samseksema, ĉar la alternativo estas inter certa infero kaj enventuala alia infero, kiu tamen estigas eblecojn, elekti ja malfacilas. Des pli, ke kelkaj islamistaj demonoj jam transiris la maron de longe…
            « Foriri » estas impresa romano, iom kruda sed humaneca, en kiu la ĉefrolanto pensigas nin pri aktualaj demandoj pri ekzilo kaj ties konsekvencoj.          


Sportumu ! semajno 22 - 2014.


Sporto celas timon por ĝin regi, lacecon por ĝin superi, kaj malfacilecon por ĝin venki.
                                                                                                          Pierre de Coubertin. 

Nu... sporto mi ne estas. Tial, vidante la bildon, mi ja celus ion alian !

28.5.14

Filmeto : Interknaba kisado.


Antaŭgustumado pri somero. Almenaŭ tie varmas ! Se ne en akvo, almenaŭ sur sablo. 
Ĝuu la spektadon...

Ne varmas la marakvo !


Ĉu vi intencas viziti Bretonion ĉi-somere ? 
Nu... la maro belas, ja certe, sed malofte varmas...

Kiso de la semajno 22 - 2014.


La unua kiso estas la unua guto trinkita el pokalo plena je vivnektaro.
                                                                                                        Khalil Gibran. 

27.5.14

Ventro de la semajno 22 - 2014.


Kiam malplenas la ventro, la korpo fariĝas spirito; kiam la ventro plenas, tiam la spirito farigas korpo.   Irana proverbo.

Hundido de la semajno 22 - 2014


Sako de deziroj ne havas fundaĵon. 
                                      Japana proverbo.

26.5.14

Ni ridu ga(e)je : Linda nevo.


            Maljuna belulo promenis sur marborda bulvardo, kune kun bele vestita, iom afekta linda knabego. Pasante antaŭ trinkeja teraso, la oldulo ekvidis samaĝan amikon, de longtempe ne renkontitan.
            - Kara amiko, kiel vi fartas ?
            La amiko ekstaris kaj premis varme la altenditan manon.
            Post sufiĉe longaj kaj reciprokaj salutoj kaj komplimentoj, la unua maljunulo sin turnis al la flanke atendanta junulo.
            - Mi prezentas al vi mian nevon, li diris fiere.
            - Saluton Damiano ! Kia surprizo ! Kaj kia plezuro !... Vi pli kaj pli beliĝas.
            - Ĉu vi konas unu la alian ? demandis la onklo konfuzite.
            - Nu, jes… Damiano estis mia nevo pasintan someron.  


24.5.14

Kiso de la semajno 21 - 2014.


Kiso estas frandaĵo, kiu ne dikigas.
                                                     Alix Brijatoff.

21.5.14

Ventro de la semajno 21 - 2014


Ventro malsata ne havas orelojn.
                                      Lafonteno.

Entre amigos - Inter amikoj : kortuŝa gela filmeto el Meksikio.


Ĉar mi ne scipovas la hispanan lingvon, mi ne certas, ke mi bone komprenis... 
Tial mi atendas viajn komentojn kaj klarigojn. 

20.5.14

Petveturado.


- Ĉu vi veturus al...
- Ĝuste ja tien mi iras ! Eniru... 
- Bonŝance.
- Jes, bonŝance !

Sportumu ! semajno 21 - 2014.


Dum kurso, mi preferas esti ne la unua...
Jen afero de vidpunkto, vi diros.
Ja prave !
Ĝuste de tiu vidpunkto pli belas la spektaklo ! 

19.5.14

Ĉerizo-tempo.


Post suĉado de ĉerizo, ne sopiru ties kernon.
                                                  Provenca proverbo.
 

Hundido de la semajno 21 - 2014.


Viroj estas samkiel busoj. Se vi maltrafas unu, alia sekvos...

18.5.14

Montru al mi vian sunbrunigon...

Montru al mi vian sunbrunigon, tiel mi scios, kion vi surportis ĉi-somere.


Sed vi povas ankaŭ montri al mi, kie vi ne sunbruniĝis. Ankaŭ tiel, mi scios, kion mi surportis ĉi-somere !

17.5.14

Leginda romano de Luis Algorri : La knabo de l' naĝejo.


          « Algún día te escribiré esto » estas romano de Luis Algorri, eldonita en 1999. Ĝi aperis en la franca en 2002 sub la titolo « Le garçon de la piscine », kaj en la germana en 2005 sub la titolo « Du hörst von mir  ».

          Iam, Ksavero estis invitita al la naskiĝdata festo de sia koramikino. Tie, li renkontas ŝian fraton, kiu malkovrigas al li la turmentojn kaj la ĝuojn de sentimala, sed ankaŭ sensa pasio. Ĉar en tiu knabo ĉio estas perfekta : lia vizaĝo, lia rideto… ĉio, eĉ lia blua bankalsoneto, kiun li surhavas en la naĝejo. De ruzoj ĝis nerezisteblaj impulsoj, la rilato inter Ksavero kaj Ĥoseo fariĝas malsimpla, kaj ĉiu el ambaŭ vivas ĝin tute malsame.   

16.5.14

Kontraŭ seksismo, laŭdinda iniciato de Nantaj gimnazianoj : ĉiuj en jupo, eĉ la knaboj !


          Por soleni pli feste kaj pli signifoplene la tagon kontraŭ seksismo, gimnazianoj de la regiono de Nanto (okcidenta urbo de Francio, kaj krome mia naskiĝurbo kaj iama loĝurbo) decidis surmeti simbole jupon. Jes, jupon por knabinoj, sed ankaŭ por knaboj !


          Tio jam okazis pasintjare tute diskrete. Sed post la mobilizado de la ekstremdekstruloj kaj katolikoj, kiuj, antaŭ nelge, manifestis violente kontraŭ la leĝo permesante samsekseman edziĝon, la polemiko ŝvelegis. Grupoj provis fiaskigi la iniciaton, kaj policistoj devis intermeti sin por malhelpi stratbatalon. Rezulte, multe pli da knaboj reage sekvis la alvokon kaj surmetis jupon ! Plie, ĉiuj amaskumunikiloj raportis pri la afero, tiel ke multaj partioj, kaj asocioj publike subtenis la gejunulojn.

15.5.14

Jen la 5000a vizito !

Unu !...
Du !...
Tri !...
Dek !...
Cent !...
Mil !...
Tri mil !...
Jen kvin mil vizitoj en la blogo !



Mi supozas, ke vi iom ŝatas ĝin. Bedaŭrinde, tion vi nur (tro) malofte esprimas...

Tamenan dankegon !

Belega bildfilmeto : Nakedyouth.


Jen belega bildfilmeto de Kojiro Shishido, kiu ricevis grandan premion en la 12a CG-ARTS Student CG Contest. 
La angla titolo estas alloga, kaj jes ja, en la fina momento fakte aperas nuda junulo. Sed la filmo estas aparte spektinda pro la beleco de la bildoj, precipe pri la eksterordinara esprimado de lumludoj. 
Dankon pro viaj komentoj !

Sportumu ! semajno 20 - 2014.


Neniam mi estis sportema. Tamen, se iam mi iĝu tia, mi probable elektos kolektivan sporton...
... pro la kolektiva senvestiĝejo.

14.5.14

Fraga sezono.

Ĉi-tie estas sezono por frandi fragojn. Nu, kiu havas la kremon ?...


Kiso de la semajno 20 - 2014


Krudaj kisoj estas mesaĝistoj de l' koro.
                                                             Hispana proverbo.

13.5.14

Hundido de la semajno 20 - 2014


Viro estas pli malmola ol fero, pli solida ol roko kaj pli fragila ol rozo.
                                                                                              Turka proverbo.

12.5.14

Gejamikemaj armeoj.

            


            Laŭ tutnovaj studoj fare de la Centro pri Strategiaj Studoj de Hago, la Novzelanda armeo estas la plej gejamikema en la tuta mondo.
            La Nederlanda institucio atribuis poentojn (de 0 ĝis 100) al 103 landoj, laŭ ties manieroj trakti la seksajn minoritatojn en armeo.  
            La duan pozicion tenas Britio, kaj la trian Nederlando. Francio estas nur deka kune kun Hispanio (91.8 p), tuj post Israelo.
            Rimarkindaj estas la rango de Kubo (30a) kaj de Usono (40a).
            Prefere ni ne parolu pri la lastaj landoj en la vico…

            Tamen, koncerne Francion kaj Usonon, ambaŭ grandfaŭke fanfaronemaj rilate homajn rajtojn, la nivelo plian fojon valoras nur por ŝnuri al ili la bekon…  


11.5.14

Sportumu 19 - 2014


Por homo ne estas pli granda gloro, ol montri sian piedan leĝerecon kaj brakan fortecon.
                                                                                                                     Homero
Nu... eblas montri krome ion alian, ĉu ne ? 

Kiso de la semajno 19 - 2014


Kiu kisas rozon edziĝas al dornoj.
                                                          Jean Dypréau.



Hundido de la semajno 19 - 2014

Trafikakcidento (feliĉe ne tro grava) tenis min for de mia komputilo dum pli ol unu semajno.
Kun plezuro mi fine retrovas mian blogon...


2.5.14

Naskiĝdato !

Ĉar hodiaŭ estas mia naskiĝdato, mi profitas la okazon por diri : mi amas vin !


Kiso de la semajno 18 -2014


Nenio estas pli minaca ol feliĉo, kaj ĉiu donita kiso povas veki malamikon.
                                                                                                   Maurice Maeterlinck.

1.5.14

Bona novaĵo ! Mi fine retrovis mian poŝtelefonon !


Ĉu vi divenis kie ?

Sportumu ! 18 - 2014


Se vi eniras muron, neniel rezignu. Provu ĝin transpasi, trapasi, aŭ ĉirkaŭlaboru.
                                                                                                                   Michael Jordan