plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

28.2.14

Nur por vidplezuro...


Naskiĝdato.


          Antaŭ du jaroj, la 29an de Februaro 2012, mi malfermis tiun ĉi blogon. Tial, okazas hodiaŭ la dua naskiĝdata festo.
          Ĉu vere ? Nu, mi iom dubas, ĉar nur po unufoje ĉiun kvaran jaron estas la 29a de Februaro. Fu, ne gravas ! Tamen mi preparis por vi, karaj gejamikoj, buntan festokukon, ja  apetitvekan. Bonan gustumadon !


          Kion ? Kandelojn ? Ho, jes, mi ne forgesis. Sed ili vidiĝas nur aliflanke. Eĉ unu pli ol necese ili estas ! Tiru la meĉon kaj ekflamigu du el ili, kaj eĉ ĉiujn, se plaĉas al vi.
          Festo festendas, ĉu ne ?   


26.2.14

Ups !... denove.


Mi pardonpetas al Sigmundo Freŭdo. Lin mi konfuzis hieraŭ kun Eŝtejno !
Mi korektis...
Mi certas, ke la petolema Eŝtejno jam pardonis al mi.

25.2.14

Semajna belulo : Februaro 2014 / 5


Ups ! La belulon de la pasinta semajno mi forgesis !
Malfeliĉe por vi, sed neniu memorigis al mi la eldonon. 
Nu, kia vi trovas tiun ĉi ?  

Kaptu miajn bombonojn !

          Mi estis hieraŭ en la urbo Manso por mia laboro, 200 kilometrojn okcidente de Parizo. Kvankam laŭkalendare ankoraŭ vintras ĉi-tie, la suno ege brilis kaj varmis. Tial, kia plezuro manĝi sandviĉon en parko ! Des pli post longaj monatoj da veteraĉo, puvego kaj ventego.

 Dumvintra sopiro prisomera...

          Mi estis manĝanta sur beko, kiam alvenis fronte al mi grupo da junuloj, probable el apuda gimnazio : unu knabino kaj sep knaboj. Kvazaŭ Neĝulino kaj la sep Nanoj. Koncerne Neĝulinon, nu… jeŝ, kial ne ? Kvankam pro longaj blondaj haroj ŝi aspektis pli kiel laŭlegenda Snegoroĉka, ol kiel la Disneja Neĝulino. Sed la sep Nanoj estis fakte altstaturaj knabegoj, kies aspekto kaj mieno al mi tute ne malplaĉis.
          Hieraŭ estis ŝajne tago de bonŝanco. Sur la kontraŭaj benkoj, ili ariĝis ĝuste fronte al mi. Sep burdoj ekflirtadis zume ĉirkaŭ ties abelreĝino, petolis, brue ridegis, ĝis kiam la junulino eligis de sia tornistro grandan sakon da bombonoj. Tuj salte ŝi devis leviĝis por savi la pakon el la frandemaj manoj. Tiam, ordoneme, regeme, ŝi petis ke ili enliniiĝu antaŭ ŝi. Bombonon ŝi elsakigis, ĝin montris ekscitcele, kaj ĵetis ĝin fine ĉielen, super iliajn kapojn. En ĉarma baleto de nudigitaj ventroj, de kalsonaj zonoj, ili saltis kune por kapti la premion. Kaj la spektaklo ripetiĝis por mia plezuro, ĝis ne plu estis dolĉaĵoj.
          Ĝuante la spektadon, mi pensadis : ĉu iel tio ĉi estas erotika ? Al mi tutcerte, vido de lindaj junuloj, des pli kiam ili montras iom pli ol kutimas dum la malvarma sezono, povas konduki, almenaŭ cerbe, al seksa volupto. Sed tiukaze ? Ĉu kontentiga sento antaŭ sveltkorpaj beluloj ne similas al sama kontentiga sento antaŭ belega sunsubiro, antaŭ ĉevaloj kurantaj libere sur plaĝo ? Se jes, mi povas aserti, ke tiuj lastaj neniam streĉis al mi la kalsonon ! Aliflanke, Freŭdo sciigis al ni, ĉu ne, ke la nura plezuro, por viro, de la vizito de amiko veninta por kuntrinki bieron, tio jam estas samseksemo. Nu, kie kaŝiĝas sekseco ?
          Be, mi ne scias, ĉar io okazis, kiu tiris min el miaj revoj. Tri el la knaboj, ŝajne revarmigitaj pro la juŝaj saltadoj, nudigis sian bruston kaj pozis subsune por esti fotataj de la belulino. Fek ! Mi vetas, ke se ŝi postulus al ili senpantaloniĝon, ili obeus tuj senhezite, nur pro ŝiaj belaj okuloj…

 Aĥ ! Suno !...

          Nu…, ĉu vi kredas ? Jes ja, ŝin mi iom ĵaluzis.
          Tamen, ankaŭ mi, fakte, havis bombonojn. Sed ilin mi ne aŭdacis elpakigi. Mi ja dubis, ke miajn, ili ŝatus surlange !

          Fu ! Ĉu eblas, ke finfine Freŭdo pravas ?     

 Vintro estu for !

23.2.14

Nerezistebla...


Mi ne scias por vi, sed koncerne min, tia rideto, tia rigardo, hu ha, tio tuj fandigas mian koron.  

Geja filmeto : Somero


Jen angla filmeto de Hong Khaou.
Antaŭdankon pro viaj komentoj !

21.2.14

Strangaj reklamoj !

Al tiuj, kiuj opinias, ke mi parolas malĝentile, ke mi verkas maldece, ke mi blogas malĉaste, nu… kion diri pri tiuj reklamoj ?
          Mirige, ĉu ne ? 











20.2.14

Timigilo.


Kio tiom timigas ilin ?

- ĉu koleriĝanta kacego ?
- Angela Merkel en subvestoj ?
- aliĝprezo al la venonta UK ?

Sendu viajn proponojn kaj elekton en ĉi-suban komentujon ! 

Ergonomia savtenilo.

          Al ĉiuj sportemuloj, kiuj dezirus eklerni rulsketadon, jen taŭga instruunto :


          Ne nur li ŝajnas kompetenta, sed krome li posedas facile enmanigeblan tenilon, t.e. sekuriga apogilo, kiu malhelpos ĉiujn danĝerajn falojn.  
          Provinda, ĉu ne ? 

18.2.14

Baldaŭ printempos


Post longega vintro ĉi tie printempo ekfloras !
Knabegoj denove montros iom pli da haŭto.

Spektinda filmo : Stadt Land Fluss.



     Jen germana filmo de 2006, kiu bele rakontas la malfacilajn amrilatojn inter du knabegoj, laborantaj en granda farmbieno, sude de Berlino. Nu, la vera vivo, tutsimple !... Mi ŝategis.
          Ankaŭ trovebla en la angla versio titolita « Harvest », kaj en la franca « La clé des champs ».   
          Jen por vi reklamfilmeto pri la filmo.



16.2.14

Ĉeftemo de Kontakto pri samseksemo : dankegon !


            La ĉefartikolo kaj ĉeftemo de la lasta duobla numero de la revuo Kontakto estis ĉi-foje « Samseksemo ». Ses paĝoj pri la historio de la liberiga movado ekde la ribelo de Stonewall, kaj pri la GLAT-situacio en diversaj landoj.
            Nu, ni povus esperi pli… Maltaj facetoj estis nur superflugitaj, ekzemple koncerne la malakceptadon ene de familioj, kiu ofte kondukas geknabojn al endanĝerigo aŭ eĉ memmortigo, la samseksmajn parojn kaj parencojn kaj ties problemoj, kaj eĉ iomege pli pri la tragika situacio de gejoj kaj lesbianinoj en multaj landoj…
            Tamen, ni omaĝu al la redakcio pro ties kuraĝo. La revuo, same kiel nia lingvo, estas internacia, kaj ne ĉie en la mondo tia temo ankoraŭ facile aprobeblas.
            Finfine, jen bona komenco ! La artikoloj  estas por ĉiu publiko interesaj, kaj la bildoj sufiĉe glataj por neniun ŝoki.  


            Kvankam la temoj de ĉi tiu blogo neniel estas primovadaj, nek rilate gejaferojn, nek Esperanton, tamen mi deziris tion sciigi, memorsigni, kaj denovi dankegi. 

15.2.14

Leginda libro : Knaba vivo (A boy’s own story) de la usona verkisto Edmund White.


            Tiu bela romano priskribas intimece la vivon de usona knabo malkovranta sian samseksemecon en la 50aj jaroj en Usono.
            La aŭtobiografia romano komenciĝas, kiam li, 15jara, estis inicata en reciprokan bugradon de Kevino, la 12jara filo de gepatraj geamikoj. Sed rilatoj tiaj estis nur krudaj, sen amo nek tenereco. La adoleskanto provis vane « renormaliĝi », kaj fine dronis en silenton kaj solecon, kvankam li daŭre esperrevis pri amego.
            « Estas klare por mi, hodiaŭ, ke tiam mi deziris esti amata de viroj kaj ilin ami, sed tute ne fariĝi samseksemulo. »   



            Tradukita en la francan sub la titolo « Un jeune américain ». Nu, la franclingva koverto vekas intereson, ĉu ne ?   


14.2.14

Pafo

Vi pafus
Mi falus en amon...

Vi pafis
Tuŝite mi falis...
Amen !



14a de Februaro : tago de amantoj.


          Laŭtradicie, almenaŭ en Francujo, la 14a de Februaro estas la tago de Sankta Valenteno, kaj precipe la tago de la amantoj.
          Al ĉiuj amantoj en la tuta mondo, ĉu sam-, ĉu ali-, ĉu ambaŭseksemaj, mi deziras tutkore feliĉan aman kaj amoran tagon. Kaj nokton…


13.2.14

Ĉu vi biberas ?

          Mi ĵus ekciis, ke pasintan Marton, Justin Bieber inaŭguris sian vaksstatuon en la Muzeo Tussaud de Londono.
          Laŭdire, la bubego trovis sian duoblon ege seksalloga, tiel ke li frotis sin ĉe ties pugo kaj knedis tute senĝene kaj antaŭfotiste ĝian pantalonfendon. Nu, ni esperu, ke li ne fandigis la vakson !


          Ŝajne mi ne estis la sola, kiu rimarkis, ke la pantalonzono de la statuo ne falis subpugen, samkiel la « kantisto » kutimas sin montri. Fakte, estis iama modo porti tiajn baggy-ĝinzojn. De nun, tia modo maloftas, kvankam modo nun ne plu vere ekzistas : kiom da homoj, tiom da modoj !... Nu, mi agnosku, ke kvankam ne tre bele, tamen mi ne malŝatas tiun emon malkaŝi la kalsonon. Kiam ties enaĵo valoras, kompreneble !...


          Ĉar jes, Justin Bieber, kaj dumkoncerte, kaj surstrate, emas montri sian surpugan subveston. Viperlanguloj diras, ke nur tiele li povas montri, ke cerbon li posedas. Tiukaze, ja veras finfine, ke belan cerbon li havas ! Rigardante filmetojn de liaj koncertoj, mi multe pli atentis pri la nivelo de lia zono (ĉu fine genuen aŭ ne ?) ol pri la arta nivelo de lia muziko. Tiel ke mi pensis iam proponi al la Akademio neologismon :
- biber/i (ntr) Intence kaj laŭmode lasi sian pantalonon malsuprengliti ĉekokse : La knabo ~as dum sketado.  
          Ĉu vi konsentus ?

Jen proponebla ilustraĵo por venonta PIVo !

          Tio memorigas al mi okazaĵon de antaŭ kelkaj jaroj.
          Tiam mi troviĝis en la pariza metroa homsvarmo, kaj mi malsupreniris al la kajo, kie vagonaro jam haltis. Alta junulo preterpasis nin kure puŝpele, portante grandegan pakaĵon interbrake ĉe la brusto. Lia lozega ĝinzo jam montris sufiĉe da puguja ŝtofo, sed li daŭre kuradis por provi ne maltrafi la metroon. Ju pli li anaskuris, des pli li devis disigi la gambojn, sed tio neniel malhelpas la fatalon de la universala altiro. Kiam subite la pordofermo sonis, la junulo stumblis. La ĝinzo falis surŝuen, kaj la ridanta ĉeestantaro aplaŭdis la kompatindulon, kiu malfiere surplankigis lian balastaĵon antaŭ ol libermane resurkoksigi sian pantalonon.  

          Kredu min aŭ ne, sed mi ankoraŭ memoras la kalsonon, kaj ties grandajn presitajn bananojn. 

     

12.2.14

Kia pugo !

          Mian amikon Maksimo vi ne konas. Kompreneble, ĉar ĝis nun, mi rakontis nur pri mia adoleskeco, de la unuaj emocioj antaŭ la rondaj sidvangoj de Petro*, ĝis la tempofino de mia metilernado, kiam mi translokiĝis en mia propra loĝejo. Sed de tiam, se la jaroj perdigis al mi kelkajn amikojn, ili ankaŭ donacis al mi aliajn. Maksimo estas unu el.
          Pasintan Oktobron, ni ambaŭ retroviĝis en Parizo, kie li venis por dunga rendevuo. Longtempe li posedis malgrandan librovendejon, apud Anĝevo, sed tie li emis malŝpari tempon multe pli facilanime por varbi novajn amantojn ol por novajn klientojn. La entrepreno fine dronis, kompreneble. Feliĉe, li estis bonŝanca heredanto. Tamen, eĉ tio ne daŭras, kaj ĉar jam pli ol tridekjara, ĉar antaŭspegule li perceptis ĉiumatene la kreskadon de sia frunto, tial li pli diligente ekserĉis seriozan laborpostenon.    
          Mi mem troviĝis en Parizo pro laboro. Tiukaze, mi ne havis multe da libertempo. Sed Maksimon mi konas delonge : amikan apogon ĉiam li bezonas, des pli en tiuj malfacilaj  tempoj. Eĉ se tion li ne montras. Tial, ni interkonsentis pri fruvespera rendevuo en trinkejo.
          Mi alvenis unue. Tio ne mirigis min… Mi sidiĝis surterase kaj mendis bieron. La bulvarda trafiko, surŝosea kaj surtrotuara ĉiam estas por mi ĝuinda vidadaĵo. Post varma posttagmezo, kvazaŭ somera, bloveto balais la polvozan flavan aeron, kaj susurigis la griziĝantajn foliojn de la platanoj. Parizanoj rapidis hejmen. Mi surnazigis miajn sunvitrojn. Eku la spektaklo !...
          Post unuhora atendado, Maksimo fine sidis fronte al mi. Koncerne la sukceseblecon de la renkontiĝo, li tute ne estis fidema. Nu, Maksimo neniam fidemas ! Fakte, io alia multe pli ĉagrenis lin. Posttagmeze li vizitis saŭnejon, sed ve, preskaŭ senhoma ĝi estis ! Nur unu fiŝeton li sukcese hoktiris.
- Parizo ne plu estas Parizo, li diris.
- Ankaŭ la iama pimpa Maksimo ne plus estas tia ! mi mokis.
          Sed Maksimo ne reagis, ĉar apenaŭ mi ĵetis tion, lia movo ŝtoniĝis, kun nazo en bierŝaŭmo. Tri tablojn for sur la teraso, flavhara junulo eksidis. Aŭ pli ĝuste dirite, li kurbiĝadis por loki sian delikatan postaĵon rande de rotanga fotelo.
- Kia pugo ! flustis Maksimo iom maldiskrete.


          Kiam mi diris « flavhara », mi tute ne troigis. Fakte, la knabego havis surkape harvepraĵon stupsimilan. Ne tre bele ! Sed la kromaĵo, ĉarma vizaĝeto kun vigla rigardo, svelta kaj fleksiĝema korpeto, kaj jes, pugeto bele ronda, premita en strikta ĝinzo, ĉio estis ja frandinda. Lia dorso senvualiĝis dummove, vidigante la zonon de Calvin Klein-a kalsono, kies orkoloraj literoj montris lian emon enpakigi siajn generilojn en plej luksaj juvelujoj.
          Apenaŭ li sidiĝis, apenaŭ li plektis la gambojn, jam li risorte restariĝis, kvazaŭ pro diablo enpuga. Fierpaŝe li preteriris nian tablon por eniri la kafejon, kaj revenis post minuto kun granda glaso da dubkolora trinkaĵo enmane kaj suĉpajlo englase. Pasante antaŭ niaj okuloj, li ruladis iste diligente la gluteojn. 
          Mi ĵetis rapidan rigardon al Maksimo. Lia lango pendis samkiel de Tex Avery-a lupo. Nu, kunparolanto mi ne plu havos antaŭ longe. Almenaŭ tiom longe, kiom la aliflanka knabego daŭrigos siajn afektadojn, ŝajnigojn kaj koketaĵojn.
          Post proksimume horkvarono tiela, la junulo fini stariĝis por foriri. Sed apenaŭ survoje, li turnis sin al mia kunulo en lasciva pozo, antaŭ ol mute kapsigni kaj malaperi ĉe stratangulo.
- Atendu min ! diris Maksimo.
- Ne la tutan nokton ! mi respondis.
          Sed mi vetas, tion li eĉ ne aŭdis.
          Nu, mi atendis… Ĝis la naŭa. Fakte, mi havis nenion alian por fari. Almenaŭ nenion pli interesan, ol plu spektadi la pasantaron. Mi revadis… Pri belpuguloj… Ĉar eĉ la plej bela pugo, la plej rondeta, la plej elstara, tamen estas nur muskolaj ŝvelaĵoj, ia karna persiko, kies plena allogeco ja dependas de homa tutaĵo. Ĉu ne ? Tiele mi filozofis, kiam Maksimo fine revenis.
- Nu ?
- Kia pugo !
- Kaj do ?...
          Maksimo aspektis nun same gaje, kiel surkata pulo. La perdo de kelkaj miligramoj da ovsuko ŝajne malpezigis grave lian paŝadon.
- Nu, ĉu vi rakontos ?
          Antaŭ novaj bieroj, li partigis ĉiujn detalojn de la fikaventuro en nemalproksima konstruata domego, kiun tutcerte la knabego konis kaj jam uzis tiacele. Liadire, nur malofte li kacumis kun tiom arda kaj fervore lerta kunfikanto. Bedaŭrinde, la knabo ne konsentis konigi al li sian telefonnumeron !
- Ve ! mi ironiis.
          Li levis sur min indignigitan rigardon.
- Ĉu vi mokas ?
- Ĉefe mi malsatas, mi respondis. De horoj mi paciencas !
- Do, mi pagos, kaj ni iros.
          Li ekstaris, kaj direktis sin enen.
          Post momento, li revenis, pala, palpante sin.
- Mian paperujon mi ne plu havas ! La fiulo ŝtelis min !
- Ĉu vi certas ? Ĉu vi ne lasis ĝin en via hotelo ?
- Tutcerte ne ! Mi pagis ĉi-posttagmeze la saŭnejon per mia bankkarto. Fek ! Fek ! Fek !
- Ne metu vian karton en iun ajn fendon, ĉar ja ofte fendoj glutemas, mi ŝercis.             
         

          Post telefona ŝteldeklaro, tamen ni iris restoracien. Maksimo daŭre pensis pri la afero, sed ŝajne multe pli ĉagrenis lin la belpugula trompaĵo, ol la eventua monperdo. Fakte, la bubegaĉo estis nek la unua, nek la lasta, kiu tirinte lin pervoste priplukis de li monsumon.
- Ĉiel ajn, li finfine konkludis : kia pugo !

         
          Semajnon poste, li telefonis al mi por sciigi, ke la postenon li maltrafis.
- Kaj kio pri la ŝtelo ? mi diris. Ĉu li eltiris monon per via bankkarto ?
- Ĉu mi ne rakontis al vi ? li respondis. Fakte mi ne estis ŝtelita. Mia paperujo mi faligis en la vesto-ŝranketo de la saŭnejo. Ekde la morgaŭo oni poŝtelefone alvokis min prie.
- Ĉu vere ? Kia pugo !**
- Jes, kia pugo !




* Vidu la artikolon « ŝoviĝado el ingo ».
**  En la franca, « kia pugo ! » havas duoblan sencon, kaj ankaŭ signifas « kia bonŝanco ! ».

8.2.14

6.2.14

Artefarita mano

          Hodiaŭ, mi spektis je televidaj aktualaĵoj riportaĵon pri tute nova artefarita mano, kreitaĵo de sciencaj serĉistoj el Germanujo, Svislando kaj Italujo, kiu ebligas retrovi tuŝosenton al senmanaj akcidentitoj. Trideksesjara dano, amputita je unu brako antaŭ 9 jaroj, provis en hospitalo de Romo tiun manon, kaj trovis ĝin « nekredebla ». Elektronikaj riceviloj mezuras la streĉon de la fingraj tendenoj kaj sendas la informojn elektre al la cerbo.



          La riportaĵo montris la viron kun vindkovritaj okuloj, kiu provis senti (ja sukcese !), ĉu la diversaj objektoj al li donitaj estis molaj aŭ malmolaj…
          Nu, kiam oni konscias pri ĉio farebla permane, des pli kiam eblas scii ĉu molas aŭ malmolas, ni agnosku ke handikapuloj rajtas senti frustiĝon. Ĉu ne ?  
          Tio memorigas al mi tekston de Brassens, omaĝinte tute prave al iu monaĥino, kiu pro homama religia helpemo mildigis la sorton de kompatinda senbrakulo.


Moralaĵo : ni ne atendu senigon : ni profitu tuj de molaĵoj kaj eĉ de malmolaĵoj !  

3.2.14

Geja filmeto : 33 dentoj

Jes, vi konsentos, je multe pli facilas surblogigi filmeton ol verki tutan tekston. Nu..., lasu min iom da tempo. Rakonto pripuga baldaŭ alvenos !
Kaj ne parolu pri mia pigreco, dum komentoj viaj pri la artikoloj ege maloftas... 
Ĝuu la filmeton (en la angla kun hispanaj subtitoloj) !